Marŭan la 1-a
Marŭan la 1-a, arabe مروان بن الحكم, Marŭān ibn al-Ḥakam (623-685) estis la kvara kalifo de la Omajada Kaliflando, kiu ekhavis la regadon de la dinastio post liam lia kvazaŭkuzo Mu'aŭija la 2-a abdikis en 684. La surtroniĝo de Marŭan, nome la plej influa membro de la klano, markis ŝanĝon en la branĉo de la omajada dinastio el posteuloj de Abu Sufjan ibn Harb por iĝi posteuloj de al-Hakam ibn Abi al-'As, estinte ambaŭ nepoj de Umaja ibn Abd Ŝams (kiu nomigis la dinastion). Al-Hakam estis nevo-kuzo de la tria el la Kvar Justaj Kalifoj nome Uthman ibn Affan.
Marŭan la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
kalifo de la Omajada Kaliflando | |||||
Persona informo | |||||
مروان بن الحكم | |||||
Naskiĝo | 28-an de marto 623 en Mekko | ||||
Morto | 7-an de majo 685 (62-jaraĝa) en Damasko | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Etno | arabo vd | ||||
Lingvoj | araba vd | ||||
Ŝtataneco | Omajada kaliflando vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Omajadoj vd | ||||
Patro | Al-Hakam ibn Abi al-'As (en) vd | ||||
Gefratoj | Al-Harith ibn al-Hakam (en) , Yahya ibn al-Hakam (en) kaj Ubayd Allah ibn al-Hakam (en) vd | ||||
Edz(in)o | Aiŝa bint Mu'aŭija ibn al-Mughira Fakhitah bint Abi Hashim (en) vd | ||||
Infanoj | Abd al-Malik ibn Marŭan ( Aiŝa bint Mu'aŭija ibn al-Mughira) Muhammad ibn Marwan (en) ( ) Aban ibn Marwan (en) ( ) Bishr ibn Marwan (en) ( ) Abd al-Aziz ibn Marwan (en) ( ) Ubayd Allah ibn Marwan (en) ( ) vd | ||||
Parencoj | Ĥalid bin Jazid (duonfilo) Marvano la 2-a (nepo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | wāli (en) politikisto kalifo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La profeto Mahomedo sendis ambaŭ kaj ilian patron, Hakam ibn al-'As, al ekzilo, kun la ordono nereveni. Dum la regado de Uthman, li ordonis la revenon de Marŭan kaj eble de lia patro. Marŭan profitis sian rilaton kun la kalifo kaj estis nomumita guberniestro de Medino. Variaj postaj historiistoj kiel Ibn Tajmija kaj la sunaistoj ĝenerale demandas sin pri la aŭtenteco de tiu historio, ĉar ĝi ne venas de verkisto post la morto de Mahomedo.
Oni diras, ke dum la "Kamel-batalo" Marŭan ibn al-Hakam pafis sagon al la femuro de la generalo Talha, pro kio li mortis. Marŭan mortigis Talha revenĝe pro lia perfido al la tria kalifo Uthman.
Marŭan estis elpostenigita de Ali, kaj estis reenpostenigita de Mu'aŭija la 1-a. Marŭan perdis finfine sian urbon kiam Abd Allah ibn al-Zubajr ribelis kontraŭ Jazid la 1-a. De tie, Marŭan iris al Damasko, kie li estis proklamita kalifo post la abdiko de Mu'aŭija la 2-a.
La mallongdaŭra regado de Marŭan estis markita de interna milito inter la Omajadoj same kiel de milito kontraŭ Abd Allah ibn al-Zubajr kiu plue regis en Heĝazo, Irako, Egiptio kaj partoj de Sirio. Marŭan venkis en la interna milito de la Omajadoj, kies rezulto estis ke la nova dinastio de la Omajada Kaliflando venis al marŭanidoj, kiuj anstataŭis la linion de sufjanidoj. Li povis rekonkeri Egiption kaj Sirion el Abdullah, sed li ne povis definitive venki lin tute. La Ĥariĝistoj, dume, estis establintaj sendependan ŝtaton en Centra Arabio kaj estis okazintaj tumultoj en la teritorioj de la aktualaj Irano kaj Irako.
Li estis la patro de Abd al-Aziz (patro de Umar la 2-a), de Abd al-Malik, kiu sukcedis lin kaj de al-Himar (patro de Marŭan la 2-a).