La Kremlo de Kazano (ruse Казанский Кремль; tatare: Казан кирмәне) estas la ĉefa historia citadelo de Tatario, ĝi troviĝas en la urbo Kazano. La kremlo estis konstruita dum la regado de Ivano la Terura sur la ruinoj de antikva kastelo de la antaŭaj Ĥanoj de Kazano. Ĝi estis deklarita Monda heredaĵo de UNESKO en 2000. La Kremlo de Kazano inkluzivas multajn malnovajn konstruaĵojn, la malnova el ili estas la Katedralo de la Anonco (1554-1562), la sola preĝejo de Rusio de la 16-a jarcento kiu havas ses kolonojn kaj kvin absidojn. La sonorilturo konstruiĝis en kvin niveloj laŭ ordono de Ivano la Terura kun la celo imiti la Sonorilturon de Ivano la Granda en Moskvo, sed ĝi estis malkonstruita de la sovetoj en 1930.

Kremlo de Kazano
Kremlo [+]

LandoRusio
RegionoTatarstano
SituoKazano
- koordinatoj55° 48′ N, 49° 6′ O (mapo)55.79675949.106998Koordinatoj: 55° 48′ N, 49° 6′ O (mapo)

Kremlo de Kazano (Tatario)
Kremlo de Kazano (Tatario)
DEC
Kremlo de Kazano
Kremlo de Kazano
Lokigo de Tatario en Rusio
Vikimedia Komunejo:  Kazan Kremlin [+]
vdr

La plej rimarkinda elemento de la Kremlo estas la Turo Sujumbiko klinata, kiu probable venas de la regado de Petro la Granda. Konata legendo rilatigas la turon kun la lasta reĝino de la Ĥanato de Kazano. Relative nova konstruaĵo de la ensemblo, inaŭgurita nur en 2005, estas la impresa Moskeo Kol Ŝerif, la dua plej granda moskeo de Rusio.


Galerio redakti


Ĉefaj objektoj redakti