La moskeo Kol ŜerifKul Ŝarif en Kazano - tatare Кол Шәриф мәчете aŭ Колшәриф мәчете, Qol Şərif məçete, Kol Ŝerif meĉete, ruse Мечеть Кул Шариф, Meĉet Kul Ŝarif - estas la dua plej granda moskeo de Rusio. Sian nomon ĝi havas de Kol Ŝerif, la lasta imamo de Kazano antaŭ ol la armeo de la Rusia Imperio konkeris Tatarstanon kaj ties ĉefurbon Kazano. Kun la najbara katedralo de Anonco al Maria la moskeo konsideratas simbolo de la paca kunvivado de la islama kaj ruse ortodoksa loĝantaro de Tatarstano.

Moskeo Kol Ŝerif
moskeo
moskeovidindaĵo [+]

LandoRusio
RegionoTatarstano
SituoKazano
- koordinatoj55° 47′ 53″ N, 49° 6′ 19″ O (mapo)55.79809444444449.105175Koordinatoj: 55° 47′ 53″ N, 49° 6′ 19″ O (mapo)

Arkitektoİskändär Säyfullin

Estiĝo1996
konsekro24-a de junio 2005

Moskeo Kol Ŝerif (Tatario)
Moskeo Kol Ŝerif (Tatario)
DEC
Moskeo Kol Ŝerif
Moskeo Kol Ŝerif
Lokigo de Tatario en Rusio

Map
Moskeo Kol Ŝerif

Vikimedia Komunejo:  Kul Sharif Mosque [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
la moskeo Kol Ŝerif

La moskeo konstruiĝis laŭ dekreto de Mintimer Ŝaimijev (Минтимер Шәрип улы Шәймиев, Mintimer Şärip ulı Şäymiev), la prezidanto de Tatarstan inter la jaroj 1991 ĝis 2010, en la Kremlo de Kazano kaj estu monumento por la tataroj mortintaj fine de la militoj inter Moskvo kaj Kazano en 1552 dum la rusia konkero de Kazano. La konstrulaboroj komenciĝis en 1996, kaj la 24-an de julio 2005 la moskeo solene inaŭguriĝis.

Proksime de la nuna loko de la moskeo Kol Ŝerif en la 16-a jarcento situis la ĉefa moskeo de la Ĥanlando de Kazano, al kies en historiaj tekstoj dokumentita arkitekturo kun ok minaretoj la nova moskeo aludas, tamen en modernaj formoj kaj reduktite al nur kvar monumentoj. La historia moskeo en 1552 detruiĝis dum la konkero de Kazano; iuj partoj de la konstruaĵo probable enkonstruiĝis en la katedralon de Sankta Bazilio en Moskvo, kies starigo komenciĝis en 1555 - tiu ago celis konstrue simboligi la integrigon de la Ĥanldano en la Caran Rusian Imperion.

Eksteraj ligiloj redakti

55° 47' norde, 49° 6' oriente Mapo