Ĉuvaŝa lingvo
La ĉuvaŝa lingvo (ĉuvaŝe Чӑвашла aŭ Чӑваш чĕлхи) estas unu el tjurkaj lingvoj – sola lingvo el prabulgara grupo, kie ankaŭ estis la bolgara kaj la ĥazara.

Ĝi estas disvastigita en Ĉuvaŝa Respubliko (parto de la Rusia Federacio), kie ĝi havas statuson de oficiala ŝtata lingvo (same kiel la rusa lingvo), kaj en aliaj regionoj de Rusio.
Nombro de parolantaro – ĉirkaŭ 1,5 milionoj. Proksimume 1 miliono loĝas en Ĉuvaŝio.
Priskribo kaj interesaĵojRedakti
Oni disdividas la ĉuvaŝan je du dialektoj: malsupra (anatri “u-prononca”) en suda parto de la Respubliko kaj supra (virjal “o-prononca”) – norde.
La ĉuvaŝa situas surlime de tjurkparolanta mondo kaj havas multajn diferencojn kompare de “tuttjurka normo”. Ekzemple, por fonetiko de ĉuvaŝa lingvo estas kutime prononcado de “r” kaj “l” anstataŭ “z” kaj “ŝ” de parencaj tjurkaj lingvoj. La fonetiko, gramatiko kaj leksiko de la ĉuvaŝa respegulas influon de la rusa, finno-ugraj kaj iranaj lingvoj.
AlfabetoRedakti
Literaturo en la ĉuvaŝa surbaze de cirila alfabeto ekzistas de 18-a jarcento. En la 1870-aj jaroj la alfabeto estis radikale reformita de I. Ja. Jakovlev kaj poste estis ŝanĝita ankoraŭ kelkfoje. La nuna versio estis akceptita en 1933. La moderna ĉuvaŝa alfabeto konsistas el 33 literoj de la rusa alfabeto kaj 4 kromaj literoj kun diakritaj signoj.
А Ӑ(Ă) Б В Г Д Е Ё Ӗ(Ĕ) Ж З И Й К Л М Н О П Р С Ҫ(Ç) Т У Ӳ(Ÿ) Ф Х Ц Ч Ш Щ Ъ Ы Ь Э Ю Я а ӑ(ă) б в г д е ё ӗ(ĕ) ж з и й к л м н о п р с ҫ(ç) т у ӳ(ÿ) ф х ц ч ш щ ъ ы ь э ю я
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Vikipedio en la ĉuvaŝa
- ĉuvaŝa popola retejo (jen esperante, sed legebla ankaŭ ĉuvaŝe, ruse kaj angle)
- Filmeto en Esperanto pri la 12 plej gravaj vortoj kaj frazoj en la ĉuvaŝa
- Kategorio Ĉuvaŝa lingvo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Ĉuvaŝa lingvo en la Vikivortaro (Universala vortaro)
* Kolekto de ligiloj ruse kaj kolekto de ligiloj en la angla Arkivigite je 2002-10-29 per la retarkivo Wayback Machine