Jadidismo (de la araba جديد 'ĝadid' = nova) estas socia-politika kaj intelekta movado kiu aperis en la Rusa Imperio dum la malfruaj jaroj de la 19-a kaj la fruaj jaroj de la 20-a jarcentoj, precipe inter islamaj popoloj de tjurka origino. Dum ĝi estis movado kiu rekomendis ŝanĝi la malnovan eduksistemon kaj la neceson de eŭropa edukado por islamanoj, ĝi ankaŭ celis aboli feŭdajn restaĵojn, reformi Islamon kaj religiajn lernejojn, kaj adapti islamon al la postuloj de la nacia burĝaro. Unu el la plej elstaraj figuroj de la movado estis İsmail Gaspıralı.

Revolucio de 1917 redakti

 
Ĥanlando Kokando

La rusa revolucio de 1917 ŝajnis doni al la reformantoj ŝancon akiri realan potencon. Provizora registaro de Jadid-reformistoj estis starigita en la rusa Turkestano (ruse Русский Туркестан, Roesskiej Toerkestan), en la urbo Kokando, dum paralela organizo (la Alaş Orda) estis starigita en la stepo, en la urbo de Semej (Semipalatinsk). La aŭtonomio de Kokand estis brutale detruita fare de la soldatoj de la Taŝkenta Soveto. Proksimume 14 000 homoj mortis, inkluzive de multaj gravaj jadidoj.

En la fruaj jaroj de bolŝevika regado, la aŭtoritatoj provis efektivigi radikalajn sociajn kaj edukajn reformojn kun la helpo de la jadidoj. Sub Faizulla Khodiaev, la jadidoj kontrolis la registaron de la Buĥara Popola Respubliko (1921-1924), sed tio montriĝis falsa espero. Kiam la novaj "naciaj" landlimoj estis desegnitaj en 1924, Khodiaev iĝis la unua prezidento de la Uzbeka SSR, sed li estis mortigita en la grandaj elpurigoj de la 1930-aj jaroj fare de Josif Stalin, kune kun preskaŭ la tuta intelektularo de Mezazio, inkluzive de gravaj jadidaj verkistoj kaj poetoj kiel Cholpan kaj Abdur Rauf Fitrat. La jadidoj estis rehabilititaj en Uzbekio kiel "Uzbekaj Naciaj Herooj".