Helpo:Kiel redakti paĝon por spertuloj

Helpo
Iom pli komplekse
Rilataj temoj
vdr

Ĉi tiu paĝo estas por vikipediaj spertuloj. Ekzistas ankaŭ simila paĝo por komencantoj.

Estas tre facile redakti vikian paĝon. Simple elektu la ligilon "Redaktu la paĝon", kiu troviĝas sube de ĉiu paĝo. Tiam vi ricevas novan paĝon, en kiu troviĝas redaktilo.

Redaktu la tekston. Kiam vi estas kontenta, elektu "Konservu ŝanĝojn". Tiam via redaktado konserviĝas. Vi ankaŭ povas unue rigardi, kio rezultiĝos el via redaktado, por kontroli, ĉu ĉio estas en ordo. Tiuokaze elektu "Antaŭrigardu". Tiam vi denove ricevas redaktopaĝon, sed tiam aperas sub la redaktokampo prezento de via prova redakto, tiel kiel ĝi aperus, se vi ĝin vere konservus. Kiam vi estas vere kontenta, vi povas elekti "Konservu ŝanĝojn". Estas tre rekomendinde ĉiam antaŭrigardi, kaj nur poste konservi.

Se vi volas testi, kiel oni redaktas, vi povas fari tion en la Provejo. Tie vi povas skribi ĉion ajn sen riski detrui gravan tekston.

Sekcioj, Alineoj, Listoj kaj Linioj redakti

Komencu ĉiun sekcion per titolo:

Nova Sekcio redakti

Subsekcio redakti

Sub-Subsekcio redakti

== Nova Sekcio ==
=== Subsekcio ===
==== Sub-Subsekcio ====

Unusola linifino neniel efikas. Sed malplena linio estigas novan alineon.

Unusola linfino
neniel efikas.
Sed malplena linio
estigas novan alineon.
Vi povas fini liniojn

sen estigi novan alineon.
Sed faru tion nur escepte. Normale faru alineojn.

Vi povas fini liniojn<br>
sen estigi novan alineon.<br>
Sed faru tion nur escepte. Normale faru alineojn.
  • Listoj estas bonaj:
    • ili organizas materialon
    • ili aspektas puraj
* Listoj estas bonaj:
** ili organizas materialon
** ili aspektas puraj
  1. Ankaŭ numeritaj listoj estas bonaj
    1. Tre organizitaj
    2. facile legeblaj
# Ankaŭ numeritaj listoj estas bonaj
## Tre organizitaj
## facile legeblaj
Difinlistoj
listoj kun difinoj
ero difinota
difino de la ero
; Difinlistoj: listoj kun difinoj
; ero difinota: difino de la ero
Se vi volas miksi diversajn specojn de listoj, agu tiel:
  1. Numerita listo:
    • unua ero
    • dua ero
  2. Pli da listeroj
# Numerita listo:
#* unua ero
#* dua ero
# Pli da listeroj
Liniojn vi povas
deŝovi
tra kelkaj niveloj
:Liniojn vi povas
::deŝovi
:::tra kelkaj niveloj
SE (linio komenciĝas per blanka spaceto) TIAM
ĝi estos aranĝita precize tiel
kiel ĝi estas tajpita;
per fikslarĝa tiparo;
la linioj ne faldiĝos;
tio utilas por:
• enmeti antaŭaranĝitan tekston;
• priskribi algoritmojn;
• askia grafiko.
SE (linio komencas per blanka spaceto) TIAM
ĝi estos aranĝita precize tiel
kiel ĝi estas tajpita;
per fikslarĝa tiparo;
la linioj ne faldiĝos;
tio utilas por:
• enmeti antaŭaranĝitan tekston;
• priskribi algoritmojn;
• askia grafiko.
Teksto estas centrigebla.
<div style="text-align:center;">Teksto estas centrigebla.</div>
Jen horizontala disigilo: supre

kaj malsupre.

Jen horizontala disigilo: supre
----
kaj malsupre.
Garantio ke tio kio estas pli supre de ĝi ne intermiksiĝas kun tio kio estas pli sube. Ĉi tio estas kvazaŭ nevidebla horizontala linio, kiu disdividas la artikolon.
<br clear=all>
Meti la enhavtabelon ĝuste ĉi tien.
__TOC__
Malpermesi aperon de la enhavtabelo en la paĝo.
__NOTOC__

(ie ajn en la paĝo)


Ligo al la Oftaj demandoj.

(Por krei novan paĝon: faru ligilon al ĝi, kaj antaŭrigardu, poste alklaku la aperintan hiperligon al la kreata paĝo.
Por senpene krei ligon vi povas redakti helpe de Makroo por Mikrosofta Word.
Vidu ankaŭ la paĝon Vikipedio:Titoloj de artikoloj.)

Ligo al la [[Vikipedio:Oftaj demandoj|Oftaj demandoj]].
Sama loko, malsama nomo:

Legu oftajn demandojn.
Titoloj povas havi nur literojn kaj spacojn!

Sama loko, malsama nomo:
Legu [[Vikipedio:Oftaj demandoj|oftajn demandojn]]
La vetero en Minesoto estas paĝo

kiu ankoraŭ ne ekzistas.
Vi povas ekkrei ĝin per alklako sur la aperinta hiperligo.
Kreinte la paĝon, serĉu ĝian titolon kaj certiĝu
ke aliaj paĝoj ligas ĝuste al ĝi.

[[La vetero en Minesoto]] estas paĝo
kiu ankoraŭ ne ekzistas.
Ligilo al la diskuto de ĉi tiu paĝo:

Diskutu la paĝon
Aliaj /Subpaĝoj funkcias sammaniere.

Ligilo al la diskuto de ĉi tiu paĝo:
[[Helpo-Diskuto:Kiel redakti paĝon por spertulo|Diskutu la paĝon]]
Ligilo al la subpaĝo de alia paĝo: Vikipedio:Kontaktoj#WMF
Ligilo: [[Vikipedio:Kontaktoj#WMF]]
Alidirektu unu paĝonomon al alia

per enmetado de ĉi tia teksto en la unua linio.

#ALIDIREKTU [[Usono]]
Ekstera ligilo: Nupedia
Ekstera ligilo: [http://www.nupedia.com Nupedia]
Por ligo al aliaj paĝoj,

metu nur ties URL-on, ekz.: http://www.nupedia.com.
(Tiam papere presita versio de la paĝo fariĝas pli utila.)

Por ligo al aliaj paĝoj,
metu nur ties URL-on, ekz.: http://www.nupedia.com.
Datoj:

la 7-a de Decembro 1941; la 1940-aj jaroj

la [[7-a de Decembro]] [[1941]]; la [[1940-aj jaroj]]

Bildoj redakti

 

Pri alŝutado de bildo al la servilo, bv. legi la paĝon Vikipedio:Kiel uzi bildojn.

[[Dosiero:Esperanto star.svg|thumb]]
Bildoj el aliaj vikipedioj

Se vi vidas bildon en alia vikipedio, el kiu vi eble transprenas aŭ tradukas informojn, estas du eblecoj: Aŭ la bildo estas stokita nur en la nacia vikipedio aŭ ĝi estas en la Vikimedia Komunejo.

  • En la unua okazo necesas unue elpreni la bildon tie kaj meti en la komunejon — sed eble oni ne rajtas fari tion, ĉar povas esti, ke ĝia uzo en unu lando estas permesita, sed ne en aliaj; necesas kontroli pri la kopirajta statuso, eble helpe de spertulo. Ne eblas rekte enmeti en nian vikipedion bildon el alia Vikipedio, se tiu ne troviĝas en la Komunejo.
  • Se la bildo estas jam en la Komunejo, sufiĉas meti la kodon [[Dosiero:dosiernomo.jpg]] kun la dosiernomo, kiun vi trovis en la alilingva VP. (Eble poste aldonu sintakson klarigitan sube.)

Kiel scii, pri kiu okazo temas? Nu, vi povas simple provi kaj antaŭrigardi. Se funkcias, la bildo jam estas en la Komunejo. Ekzemple la bildo Die_Rheinpfalz_logo.svg el de:Die Rheinpfalz troviĝas nur en la germana VP. Enmetante [[Dosiero:Die Rheinpfalz logo.svg]] oni vidas nur ruĝan ligilon.

 

Tial la dosiero estis kopiita en la esperantlingvan Vikipedion (sub iom alia nomo; kaj ne en la Komunejon, ĉar la bildo bedaŭrinde ne estas libera). Tiun bildon eblas vidi per
[[Dosiero:Die Rheinpfalz logo.svg]]
(ĉi-poste kun sintakso).
 

(Krome eble vi trovas informon en la dosiera paĝo.)

[[Dosiero:Die_Rheinpfalz_logo.svg]]
[[Dosiero:Die Rheinpfalz logo.svg|thumb|300px|center]]
Malgrandigita bildo

Estas eblaĵo en artikoloj malgrande montri grandajn bildojn. Klakante al la bildo aŭ al suba simbolo oni vidos la grandskalan bildon.
La kodo jenas:

[[Dosiero:NomoDeLaBildo.jpg|thumbnail|<larĝeco en pikseloj>px|[flanko]|Teksto]]

Flanko povas esti left = maldekstre, right = dekstre, center = centre.
'thumbnail' aŭ 'thumb' angle signifas 'dikfingr(a najl)o', bildeto.
Ekzemple:

 
Arta bildo de Sedno.


Rimarku: efektive "thumb" sen "nnnpx" ordinare sufiĉas, kaj oni evitu aldonon de "nnnpx" se ĝi ne necesas: tiam ĉe ensalutintoj la grandeco de la eta bildo dependos de la propraj agordoj de la leganto.

[[Dosiero:Sedno_objekto.jpg|200px|thumb|left|Arta bildo de Sedno.]]
Malgrandigita bildo (limigo de larĝeco kaj alteco)

Eblas limigi grandecon kaj horizontale kaj vertikale (larĝeco kaj alteco). La kodo jenas:

[[Dosiero:NomoDeLaBildo.jpg|thumbnail|<grandeco en pikseloj horizontale>x<grandeco en pikseloj vertikale>px|[flanko]|Teksto]]

Ekzemple diversaj bildoj ne pli grandaj ol kvadrato 100x100. Kiel vi vidas, la bildoj konservas sian rilaton de larĝeco al alteco.

 
Urboblazono de Brakel.
 
Tranĉiloj.
[[Dosiero:Stadtwappen_der_Stadt_Brakel.png|thumb|100x100px|left|Urboblazono de Brakel.]]
[[Dosiero:Tranĉiloj manĝaj.jpg|thumb|100x100px|left|Tranĉiloj.]]
Larĝa bildo

Ne montru senpere bildojn pli larĝe ol 600 pikseloj (temas pri rekta skribo de la larĝo kiel NNNpx kun NNN pli granda ol 600 kaj pri uzo de bildo pli larĝa ol 600 pikseloj sen malgranda montrilo).

Por montri bildon larĝe uzu ŝablonon {{granda dosiero}}

{{granda dosiero
|Panorama-Sonnenuntergang_bei_Königswalde.jpg
|1200px
|Freystadt en la 17-a jarcento.}}
Freystadt en la 17-a jarcento.
Kun centrigita priskriba teksto (Vidu ankaŭ {{centre}}.)
{{granda dosiero
|Panorama-Sonnenuntergang_bei_Königswalde.jpg
|1200px
|{{centre|Freystadt en la 17-a jarcento.}}}}
Freystadt en la 17-a jarcento.
Uzado de bildo en ŝablono

Vi povas uzi taŭgan bildon ankaŭ en ŝablono, ekzemple en kadro. Depende de la ŝablono eble sufiĉas enmeti

|bildo=Dosiernomo

ekzemple ĉe gazeto&oldid=2044868 Informkesto gazeto .

Die Rheinpfalz
 
paĝo rilata al Vikimedia nomspaco

Lando Germanio

 
vdr
{{Informkesto gazeto
|nomo=Die Rheinpfalz
|bildo=Die Rheinpfalz logo.svg
|lando=Germanio
|...
}}
Uzado de pli ol unu bildo

Vi ankaŭ povas uzi pli ol unu bildon. Por tio ekzistas du ŝablonoj, nome {{Pluraj bildoj}} kun parametro direkto=vertikala (dekstra ekzemplo) kaj {{Pluraj bildoj}} (maldekstra ekzemplo). Pliaj detaloj legeblas en la ŝablona dokumentaĵo.

Deveno de la vivo.
PNG demonstrado de travideblo
PNG bildo...
...ĉi tie kaŝas...


{{Pluraj bildoj
|direkto=vertikala
|larĝeco=200
|dosiero1=A girl in a swimming pool - underwater.jpg
|dosiero2=Aletschgletscher.jpg
|priskribo2=Deveno de la vivo.
}}
{{pluraj bildoj
| pozicio     = left
| kaplinio    = [[PNG]] demonstrado de travideblo
| larĝeco     = 200
| dosiero1    = PNG transparency demonstration 1.png
| priskribo1  = PNG bildo...
| dosiero2    = PNG transparency demonstration 2.png
| priskribo2  = ...ĉi tie kaŝas...
}}
http://eo.wikipedia.org/images/wiki-eo.png

Ne alligu eksterajn dosierojn ĉe aliaj
serviloj, la bildo ne videblos senpere en la artikolo, estos nur ligilo!

http://eo.wikipedia.org/images/wiki-eo.png

Galerio redakti

Galerio taŭgas por montri plurajn bildojn komune. En la Vikipedio nur en esceptaj kazoj estas senchave enmeti galerion kun pli ol kvar bildoj. Ĝenerale oni kreu galeriojn en la komunejo kaj ligu ilin per ligilo {{Commons|Artikola nomo}} al la Vikipedia artikolo.

Normo redakti

Kutime po kvar bildoj estas prezentataj en linio.

<gallery>
  Dosiero:Rotkehlchen_gr.jpg|Ruĝgorĝulo.
  Dosiero:Gaense2004.jpg|Anseroj.
  Dosiero:Waran.jpg|Komoda varano.
  Dosiero:Cat outside.jpg|Hejma kato.
</gallery>

Bildoj en linio redakti

Per la kodero perrow="..." oni povas difini, kiom da bildoj estu montrataj en unu linio:

<gallery perrow="2">
  Dosiero:Rotkehlchen_gr.jpg|[[Ruĝgorĝulo]].
  Dosiero:Gaense2004.jpg|[[Anseroj]].
  Dosiero:Waran.jpg|[[Komoda varano]].
  Dosiero:Cat outside.jpg|[[Hejma kato]].
</gallery>

Titolo redakti

Per la nedeviga kodero caption eblas aldoni titolon: <gallery caption="Domegoj">

Skaligo en galerioj redakti

Per la kodero widths="..." oni difinas la larĝecon, per heights="..." la altecon de bildo. La plej larĝa kaj la plej alta bildo difinas la grandecon de la bildoj; la malpli grandajn bildojn la programo adaptas kompare kun tiuj. Oni povas kombini heights kaj widths.

<gallery widths="120" heights="300" perrow="5" caption="Domegoj">
  Dosiero:Eureka Tower 0944a.jpg|Eureka Tower, Melbourne.
  Dosiero:Shun Hing Square.jpg|Shun Hing Square, Shenzhen.
  Dosiero:JinMaoBuilding.jpg|Jin Mao Building, Pudong, Shanghai.
 </gallery>

Subtekstoj redakti

Subtekstoj sub fotoj komenciĝu per majusklo, maldekstrarande kaj finiĝu per punkto. Ekzemplo: La kastelo de Hochhollenzollern en la 19-a jarcento.

Galerio en la komunejo redakti

Atentigo: Kiu kreas galerion en la komunejo, devas skribi „File:…“ („Image:…“ ankaŭ eblas, sed estas malnoviĝinta). En la esperantolingva Vikipedio estu uzata la kodigo „Dosiero:…“.

Formatado de Signoj redakti

Vidu ankaŭ en Vikipedio:Signoj, Listo de speciale nomataj signoj de HTML.

emfazete, emfaze, emfazege.

Uzu tion ankaŭ en formuloj:
F = m a.

''emfazete'', '''emfaze''', '''''emfazege'''''.
'''F''' = ''m'' '''a'''.
Strangaj tiparoj

Sed == ... == estas la plej bona rimedo por disigi sekciojn.

<font size="+2" color=red>Strangaj tiparoj</font>
Skribmaŝina (fikslarĝa) tiparo por fakterminoj.
<tt>fakterminoj</tt>
Vi povas trastreki tekston

kaj substreki.

Vi povas <strike>trastreki</strike> tekston
kaj <u>substreki</u>.
Specialsignoj kaj kromsignoj (subsignoj, supersignoj, k.s.):

À Á Â Ã Ä Å Æ
Ç È É Ê Ë Ì Í
Î Ï Ñ Ò Ó Ô Õ
Ö Ø Ù Ú Û Ü ß
à á â ã ä å æ
ç è é ê ë ì í
î ï ñ ò ó ô õ
ö ø ù ú û ü ÿ

&Agrave; &Aacute; &Acirc; &Atilde; &Auml; &Aring; &AElig;
&Ccedil; &Egrave; &Eacute; &Ecirc; &Euml; &Igrave; &Iacute;
&Icirc; &Iuml; &Ntilde; &Ograve; &Oacute; &Ocirc; &Otilde;
&Ouml; &Oslash; &Ugrave; &Uacute; &Ucirc; &Uuml; &szlig;
&agrave; &aacute; &acirc; &atilde; &auml; &aring; &aelig;
&ccedil; &egrave; &eacute; &ecirc; &euml; &igrave; &iacute;
&icirc; &iuml; &ntilde; &ograve; &oacute; &ocirc; &otilde;
&ouml; &oslash; &ugrave; &uacute; &ucirc; &uuml; &yuml;
Esperantaj literoj: (vidu X-Sistemon)

ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ
Ĉ Ĝ Ĥ Ĵ Ŝ Ŭ
Se vi volas efektivan X-on post iu el tiuj literoj skribu duoblan X-on:
Fiat lux! FIAT LUX!

 
cx gx hx jx sx ux
Cx Gx Hx Jx Sx Ux
Fiat lu&#120;! FIAT LU&#88;!
Fiat Lŭ! FIAT LŬ!
Interpunkciaj signoj: ¿ ¡ « » § ¶

† ‡ •

&iquest; &iexcl; &laquo; &raquo; &sect; &para;
&dagger; &Dagger; &bull;
Varmarko, kopirajto, kaj monvalutoj: ™ © ® ¢ € ¥ £ ¤
&trade; &copy; &reg; &cent; &euro; &yen; &pound; &curren;
Indeksoj: suba indekso: x2 supera indekso: x2
suba indekso: x<sub>2</sub> supera indekso: x<sup>2</sup>
Grekaj literoj: α β γ δ

ε ζ η
θ ι κ λ μ ν ξ
π ρ σ ς τ υ φ
χ ψ ω
Γ Δ Θ Λ Ξ Π Σ
Φ Ψ Ω

&alpha; &beta; &gamma; &delta; &epsilon; &zeta; &eta;
&theta; &iota; &kappa; &lambda; &mu; &nu; &xi;
&pi; &rho; &sigma; &sigmaf; &tau; &upsilon; &phi;
&chi; &psi; &omega;
&Gamma; &Delta; &Theta; &Lambda; &Xi; &Pi; &Sigma;
&Phi; &Psi; &Omega;
Matematikaj signoj:

∫ ∑ ∏ √ ± ∞
≈ ∝ ≡ ≠ ≤ ≥ →
× · ÷ ∂ ′ ″ ∇
‰ ° ∴ ℵ
ø ∈ ∋ ∩ ∪ ⊂ ⊃ ⊆ ⊇
¬ ∧ ∨ ∃ ∀ ⇒ ⇔

&int; &sum; &prod; &radic; &plusmn; &infin;
&asymp; &prop; &equiv; &ne; &le; &ge; &rarr;
&times; &middot; &divide; &part; &prime; &Prime; &nabla;
&permil; &deg; &there4; &alefsym;
&oslash; &isin; &ni; &cap; &cup; &sub; &sup; &sube; &supe;
&not; &and; &or; &exist; &forall; &rArr; &hArr;
Fiksitaj spacetoj, kiuj ne rompiĝas ĉe linifinoj: x2   ≥   0 veras.

Tio utilas en formuloj.

x<sup>2</sup>&nbsp;&nbsp;&nbsp;&ge;&nbsp;&nbsp;&nbsp;0
Integraĵo per askia grafiko (komencu ĉiun linion per spaceto):
 ∞  -x2
 ∫ e   dx = √π
-∞

La kvadratradikilo aĉe aspektas, sed tamen.

  ∞  -x<sup>2</sup>
  ∫ e   dx = √{{supra linio|π}}
 -∞

Tabeloj redakti

Vi povas krei tabelojn per HTML sed prefere uzu vikitabelojn

Ŝablonaj mesaĝoj redakti

Eluzu la eblecon enmeti jam pretajn ŝablonajn mesaĝojn por pli rapide redakti. Vi povas eĉ krei novajn laŭbezone :

Komentoj (interalie por tradukinda aŭ polurinda teksto) redakti

Se vi deziras lasi komenton en teksto, kiel memorigilon por vi mem aŭ por aliaj vikipediistoj, vi povas fari tion inter la etikedoj <!-- kaj -->. La teksto, kiu aperas inter tiuj etikedoj, ne estas videbla de la larĝa publiko, nek de serĉrobotoj, sed jes ja de la vikipediistoj, kiuj malfermas la folion "Redakti".

Tiuj komento-etikedoj ankaŭ aparte taŭgas por tekstoj, kiujn vi prenis el alilingva Vikipedio, sed kiuj ankoraŭ ne estas tradukitaj, aŭ por provizore kaŝi de la publiko tekstojn, kiuj bezonas fortan poluradon.

Eksteraj ligiloj redakti