Vikivortaro

libera enreta vortaro redaktebla de iu ajn

Vikivortaro (angle Wiktionary) estas frata projekto de Vikipedio por krei liberan vikian vortaron en ĉiu lingvo. Daniel Alston fondis ĝin je la 12-a de decembro, 2002. Ĝi ekhavis oficialan adreson je la 26-a de decembro, 2002. Nuntempe la projekto akceptas difinojn en diversaj lingvoj: por ĉiu lingvo estas memstara paĝaro. Post apero de franca kaj pola versioj la projekto fariĝis multlingva en majo 2004.

Vikivortaro
Vikivortaro
Vikivortaro
vortaro • MediaWiki website • Vikimedia projekto • user-generated content platform
Retadreso wiktionary.org
Kategorio Reta enciklopedio
Lingvo(j) Multaj
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Registriĝo libervola
Fondiĝo 12-a de januaro 2002
Stato aktiva
vdr
Vikivortaro
emblemo
vortaro • MediaWiki website • Vikimedia projekto • user-generated content platform
Komenco 12-a de decembro 2002 vd
Fondinto(j) Jimmy WalesLarry SangerFondaĵo Vikimedio • Daniel Alston vd
Posedata de Fondaĵo Vikimedio vd
Agokampo retvortaro • etimologia vortaro • plurlingva vortaro • gramatika vortaro • ortografia vortaro • eksplika vortaro • tezaŭro
Retejo Oficiala retejo
vdr

Esperanta Vikivortaro redakti

En aŭgusto de 2005, la Esperanta versio apenaŭ havis ion, dum tiu en Ido jam entenis pli ol 20.000 vortojn. La kialo eble estas, ke jam ekzistas komputilaj vortaroj en Esperanto, ekzemple la tre bone ellaborita Reta Vortaro (ReVo). Ĝi ne uzas la vikian sistemon, do ne estas skribebla de ĉiuj. Sed oni ne volas duoble labori.

Plu, facilkompreneble, la internacia Esperanta Vikivortaro estas malpli populara ol la nacilingvaj vikivortaroj.

Kiel ligi al Vikivortaro redakti

Por iri de Vikipedio al Vikivortaro, oni povas facile ligi per [[wikt:]] ligo.
Ekz. [[wikt:Esperanto|Esperanto]] rezultas en la ligilo Esperanto, kiu iras al la artikolo pri Esperanto en la Vikivortaro).

Eksteraj ligiloj redakti