Vikipedio:Unuigita salutsistemo

Kio ĝi estas redakti

Fondaĵo Vikimedio funkciigas familion da komunumoj de rete redakteblaj rimedoj. Ĝis nun uzuloj estis petitaj krei apartan salutkonton sur ĉiu el tiuj projektoj, en ĉiuj lingvoj kie ili aperis. Tio aldonis kroman ŝarĝon por kontribuantoj kiuj engaĝiĝis en pluraj projektoj, aparte kiam plurmedia integrado kun Komunejo fariĝas pli esenca.

La lanĉata unuigita salutsistemo kombinas la uzulajn kontojn por ĉiuj tiuj projektoj. La plej granda avantaĝo estas unika enskribiĝo (ne estas necese rekrei sian salutkonton sur ĉiu nova projekto en kiu oni engaĝiĝas) kaj kohera identeco (uzulnomo nun ĉiam signifas iun difinitan uzulon; neniu alia povas uzi tiun nomon en alia projekto).


Vidu ankau redakti