Pascal Martin estas administranto de la societo Linterweb[1] sed ankaŭ kaj ĉefe ligita al Vikipedio per du projektoj.

Unue per la projekto Kiwix [2] laŭ malfermita kodo kiu ebligas eksterretan legadon de elektitaj artikoloj.

Due, per la projekto WikipediaSearch [3] kiu reuzas la serĉorganon de Kiwix por ricevi videblecon sur la Interreto.

La societon Linterweb li fondis en 2002. Ĝi ambicias krei retserĉilon surbaze de noveca procedo: semantiko. Tiu ĉi liveras al la uzanto la informon en la kunteksto de lia demando.

Por financi siajn esplorojn, la societo disvolvis aktivaĵojn sur la tereno de servoj en informadiko.

Linterweb fariĝis Anonima Societo kun Limigita Respondeco (en la franca: SARL: Société Anonyme à Responsabilité Limitée) ekde la 1-a de aprilo 2006, kun kapitalo de 40 000 €.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti