Kiwix - nialingve Kivikso - estas senpaga programo uzebla per regsistemoj Vindozo, Mac kaj Linukso por memorigi sur USB-poŝmemorilo, post densigo, la enhavon de iu ajn el la lingvaj versioj de Vikipedio kaj ankaŭ de apartaj projektoj de la Fondaĵo Vikimedio, t.e., momente, Vikilibroj, Vikicitaro, Vikifontaro kaj Vikivortaro.

Kiwix
Kiwix logo v3.svg

Kiwix for Android scr1.png

Lasta stabila versio sen valoro
Programlingvo C++, JavaScript, Python
Permesilo GNU General Public License, version 3.0 or later, Pli malgranda Ĝenerala Publika Permesilo de GNU, versio 3.0
Retejo kiwix.org
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La franca versio okupas spacon de 1,4 Gb (stato je la 5-a de decembro 2008 : 734 038 artikoloj). Tio estas ebla ĉar Kiwix ne prikonsideras la ilustraĵojn. Ĝisdatigo ne estas ebla, momente, pli ol unu fojon monate. Sekve, en la nuna versio, ĝi ne ankoraŭ taŭgas por aktualaĵoj kaj freŝdataj informoj. Interna serĉado estas ebla per speciala serĉilo "Wikiwix" same kiel por la interreta versio. Memkompreneble, eksteraj ligiloj ne funkcias. Laŭ clubic.com [1], la nuna versio havas mankojn kaj foje misfunkcias, sed la principo estas tamen tre bona kaj respondas al bezono.

Esperanta vikipedio por AfrikoRedakti

TEJO dum sia esplorvizito al Burundo por IJK donacis al lokaj esperantistoj komputilon kun plena versio de Vikipedio per Kiwix kaj ankaŭ WikiFundi (por senreta redaktado).

ReferencojRedakti

  1. Télécharger Kiwix 0.7 (Enŝuti Kiwix 0.7; opinio de la redakcio)

Eksteraj ligilojRedakti

FontojRedakti

La bazaj informoj de tiu ĉi artikolo fontas el franclingvaj artikoloj :