USB-poŝmemorilo estas eta flankaparato, kiun oni povas uzi kiel ekstran facile interŝanĝeblan memoraparaton por sia komputilo. Ĝi uzas fulmmemoron kaj USB-konektilon.

USB-poŝmemorilo
fizika formo de informoregistraĵo • formo de sonregistraĵo vd
Dum 1996 - nekonata/nuntempe
Partoprenanta fulmomemoro • USB-ŝtopilo • aparatujo vd
vdr
USB-poŝmemorilo kun kapacito de 256 MB.
La interno de poŝmemorujo.

USB-memorujoj elektre nutriĝas per la USB-konekto al komputilo, ĉe kiu la memoro konektiĝas. Ili ne enhavas baterion, ne afekciiĝas pro polvoj kaj strioj, male al aliaj datumujoj kiel disketoj kaj datum-KDoj. Tio donas al ili grandan avantaĝon ĉar ili estas pli fidindaj.

Iliaj memorspacoj varias de kelkaj megabitokoj (MB) ĝis gigabitokoj (GB). En 2011 ekzistis porteblaj memoroj enhavantaj 256 GB-jn, kaj oni planas tiujn kun terabitokoj (TB). Nun troveblas memorujoj kun teknologio baziĝanta je komputilaj etaj fiksaj diskoj, kiuj atingas pli gravan memor-spacon kontraŭ pli malaltaj prezoj ol sammemorspacaj fulmmemoroj.

Kompare kun tradiciaj porteblaj memoroj, la datumfluoj estas ĝenerale pli rapidaj sed la alirtempoj pli longaj. Ili estas ankaŭ iom pli difektiĝemaj kaj varmiĝemaj okaze de intensa uzado. Krome ili estas iom pli volumetaj, tamen ankaŭ enteneblas en poŝo.

Laŭ publikigoj de produktantoj de USB-poŝmemorujoj, oni supozas, ke fulmmemoro povas konservi datumojn dum dek jaroj sen perdi ilin. La memorĉeloj de la poŝmemorujoj iom post iom foruziĝas per skribado. Legi eblas laŭteorie sen limoj, sed la produktantoj garantias nur po cent mil skribciklojn por memorĉelo, ĝis la vivdaŭro de la poŝmemorujo estos elĉerpita. Pro tio, kontrolelektroniko zorgas ke ofte uzataj memorlokoj kiel ekzemple la FAT estos ĉiam storitaj sur fizike ankoraŭ ne tiom foruzitaj regionoj de la memoro. Porteblaj aplikaĵoj kiel LibreOffice havas simile optimumitajn skribalirojn.