Mi estas hortikultura diplominĝeniero kaj momente laboras kiel hortikultura instruisto en profesilernejo por estontaj fakuloj en hortikulturo. En vikipedio mi prilaboras artikolojn rilate al hortikulturo kaj agrikulturo. Krome mi verkis aŭ tradukas artikolojn pri geografio, precipe artikolojn pri mia hejmregiono Rejnlando kaj la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.