Uzanto-Diskuto:DidiWeidmann/arkivo 2008-06

Arkivo
Jen arikiva paĝo de Vikipediista diskuto:DidiWeidmann por kontribuoj de la 1-a de aprilo 2008 ĝis 30-a de junio 2008.

Ceteraj arkivpaĝoj estas:

Temas pri fermitaj kaj arkivitaj diskutoj. 
Se vi tamen volas repreni la diskuton, tiam ne aldonu komenton, novan respondon en tiu-ĉi arkivpaĝo,
sed verku novan diskutotemon en mia normala diskutopaĝo.
Ĉi-tiu paĝo tial estas blokita por redaktoj. Dankon

Via ĵusa noto

Dankon, Didi, pro via ĵusa noto. La diskuton en la diskutejo mi nun - post kiam mi fine konsciiĝis pri ĝi - kompreneble sekvetis, kaj mi pensas, ke la interkonsento estas bona. Tamen restos ankoraŭ granda laboro finapliki la ideon al la kategorioj, sed almenaŭ de nun estas evidebla ke iu laboros en unu direkton kaj la dua en la malan direkton, kun sama intenco unuecigi la sistemon sed kun rezulto ke unu laboro nuligas la alian...

Mi ĵus cetere (la interkonsenton en la kapo) en alia konteksto preterpasis la kategoriojn "Monda Naturheredaĵo de UNESKO en Ameriko" kaj "Monda Kulturheredaĵo de UNESKO en Ameriko". Evidente la baza kategorio "Monda Heredaĵo de UNESKO" estis la unua, historia, kaj poste oni (ŝajne precipe Arno kaj mi) kreis subkategoriojn koresponde al la unua kategorio, por gardi la unuecon (kvankam laŭ mia persona gusto la kategorionomoj estas iom longaj). Aparte de tio, ke eble estus pli ekzakte se temus pri "Mondaj Naturheredaĵoj...", mi ĵus demandis min, ĉu laŭ la regulo pri naturaj kaj ŝtataj objektoj nun necesus ŝanĝi la kategoriomenciojn, tial ke malunuece temus pri "Monda Naturheredaĵo de UNESKO en Ameriko" (klare naturaj objektoj) kaj "Monda Kulturheredaĵo de UNESKO de Ameriko" (ĉar ekzemple la Katedralo de Speyer klare estas konstruaĵo apartenanta al la urbo, kvankam kulturheredaĵo ankaŭ povas esti natura pejzaĝo aŭ ekzemple duoninsulo (natura objekto) sur la teritorio de pluraj ŝtatoj, vidu Kurona Duoninsulo, tie la vortumo "en Eŭropo" tute korespondas al la gvidlinio).

Arno pravas, ke la realeco estas multfaceta. Mi komprenas, ke neniu ajn iam havis la ideon verki kategorion kun nomo kiel "Monda Kulturheredaĵo de UNESKO de Ameriko", do ne ekzistas konflikto kaj oni ne superflue alportu ĝin, kaj krome la duobla "de" de "Monda Kulturheredaĵo de UNESKO de Ameriko" al mi sonus tre malelegante. Mi proponas lasi la aferon kiel ĝi estas, ĉar en tiuj kategorioj ne regas konfuzo (kvankam ankoraŭ parto de la paĝoj ne estas enordigita laŭ la kontinentoj, sed tio estas netrogranda tasko) kaj ĉiukaze ŝanĝado de kategorioj estas teda kaj se evitebla evidinda laboro... Do oni ne troigu per purismo.

Klaras ke la interkonsento donas ordon por la multaj kategorioj pri urboj kaj regionoj kaj montoj kaj insuloj ktp. de individuaj landoj. Tio bonas. Iuj dubaj kazoj flanke de la baza interkonsento pri "naturaj objektoj en ŝtato" probable restos, sed almenaŭ eblas orientiĝi laŭ ĝenerala ideo.

Bonan nokton,

ThomasPusch 22:11, 3. Apr 2008 (UTC)

Dankon por via respondo. Ja restas giganta laboro por fari. Sed nun ni povas ĉiuj labori en la saman direkton, kaj via supra rimarko rilate Kulturherdaĵo cetere estas absolute prava. La problemo estas multfaceto. Kiam Arno antaŭ kelkaj jaroj komencis krei kategoriojn, nia vikipedio ankoraŭ estis bebo, kaj tiam multaj problemoj, kiujn ni hodiaŭ alfrontis, simple ne estis antaŭvideblaj. - Mi pensas, ke nun, kiam ni havas certan gvidlinion, iom post iom la kategorioj povas unueciĝi. Kaj eĉ se certe ankoraŭ daŭros monatojn aŭ eĉ jarojn, ĝis la lasta antikvaĵo malaperos, almenaŭ estontaj kategorioj kreiĝos laŭ certa principo. Unu avantaĝon ni ja havas: Kutime malspertaj kaj tute freŝaj vikipediistoj ne jam kreas kategoriojn, ĉar ili eĉ ne komprenas, kio tio estas, do la ŝanco, ke iom post iom alvenos certa ordo, estas tamen realisma. Ankaŭ bonan nokton al vi. Amike DidiWeidmann 22:20, 3. Apr 2008 (UTC)

Konsentite!

Mi konsentas, ke UEA aŭ iu alia instanco nepre konservu nian enciklopedion, por ke ĝi neniam malaperu! --Niko, 01:57, 2 Maj 2008 (UTC)

Mi ĵus permane faris novan vektoran (SVG) version de via dosiero Dosiero:Sankt-Peterzell Blazono.jpg kun pli bona distingivo.

Jen Dosiero:Sankt-Peterzell Blazono.svg.

Eble mi povas plibonigi la SVG-version se mi havus pli kvalitan modelon aŭ tekst-priskribon de kelkaj detaloj. Amike salutas Yekrats 14:53, 5. Maj 2008 (UTC).

Dankon - bedaŭrinde de tiuj svisaj blazonoj mi posedas ofte nur tre malbonkvalitajn versiojn. Tio fakte estas unu el la kialoj, ke mi ne metis ĝin sur commons, ĉar mi esperas, ke iam la homoj de la komunumo mem alĵutos pli bonan version. Estus ja en ilia intereso. Nur mi ne havas la tempon skribi al ĉiu unupoa komunumo, ke ili bonvolu disponigi al mi bonan blazonon. DidiWeidmann 18:45, 5. Maj 2008 (UTC)

Poŝo (komputilo)

Vi demandis pri la fonto de la komputila esprimo "poŝo". Mi ne scias, kiu enkondukis ĝin, sed ĝi ekzemple estas en la "Komputada Leksikono" de Pokrovskij: [1].

Sendube la esprimo "intermemorilo" (kiun mi legas unuafoje) estas pli memklariga, sed ankaŭ pli longa. Pokrovskij proponas la sinonimojn "tondobufro" kaj "tondujo", sed mi neniam vidis ilin uzatajn. "Intermemorilo" verŝajne estas taŭga sinonimo, menciebla aŭ menciinda en la artikolo. Sed malprobable ĝi sukcesos plene anstataŭi la jam kutiman "poŝon".

Aisano 22:30, 11. Maj 2008 (UTC)

Dankon por via respondo. Mi jam aldonis intermemorilo en la artikolo. DidiWeidmann 22:38, 11. Maj 2008 (UTC)

Buonasera a lei di nuovo, domani forse mi arriverà il dizionario di italiano-esperanto, così potrò cimentarmi nella lingua esperanto. vorrei realizzare la voce del mio villaggio, ma da solo allo sbaraglio non ci posso riuscire. Se mi posso permettere di chiederle se lei può darmi ancora a volta di aiutarmi a tradurre dal tedesco all'esperanto la voce del mio paesello gliene sarò grato. Colgo ancora una volta l'occasione per l'invito nel mio paesello, ho già avvisato i miei superiori in riguardo. ma come abbiamo detto ci sentiremo in via privata. ricolgo l'occasione per ringranziarla ancora una volta, la ringrazio di vero cuore! Ossequi alla signora--Lodewijk Vadacchino 16:51, 19. Maj 2008 (UTC)

Dankon por la mesaĝo - ĝis baldaŭ! DidiWeidmann 19:39, 19. Maj 2008 (UTC)

Buonasera a lei, ho chiesto aiuto a un mezzo esperantista e ho fatto qualche piccolo passo nella lingua, fra 10 giorni arriverà il dizionario, ma grazie a lei ho potuto iniziare i primi passi in esperanto, la ringrazio di vivo cuore, come si dice in esperanto: Dankon de koro!--Lodewijk Vadacchino 20:57, 19. Maj 2008 (UTC)

Dankon

Dankon pro via kontrolo de Kalgario. Mi ne scias kial tiaj homoj ŝatas malbonigi artikolojn... Eb.eric 14:07, 26. Maj 2008 (UTC)

Ne dankinde. Mi tion vere ankaŭ ne komprenas - feliĉe tio estas tre malganda malpli-multo. Estas tute kiel en la reala societo: Ekzistas kelkaj stranguloj, kiuj simple ŝatas detrui kaj ĝeni la laboron de aliaj. Se ne estus tiel, nia societo ne bezonus policon ... Sed feliĉe temas pri malpli ol unu de cent homoj, bedaŭrinde tiaj personoj povas krei grandan damaĝon. Tial mi fakte ankaŭ estas por tre rigora forbarpolitiko en kazo de vandalismo fare de anonimuloj. DidiWeidmann 19:08, 26. Maj 2008 (UTC)

Saluton, kaj dankon pro via mesaĝo. Fakte mi ofte eraras, eble ankaŭ tie ĉi. Sed mi ja kontrolis la retpaĝejon de la asocio kaj trovis, ke la eraro estas ankaŭ tie. Do povas esti, ke efektive la asocio registrigis gramatike malĝustan nomon.

Ŝajnis al mi pli probable, ke la talentoj en tiu asocio, kiel preskaŭ ĉie, estas distribuitaj, kaj ke la homo, kiu plej lertas pri retpaĝoj, ne plej lertas pri gramatiko, kaj inverse. Sed vi pravas, ke mi ne povis scii. – Umberto 20:04, 26. Maj 2008 (UTC)

Mi eraris

Saluton! Mi nun vidas, kiom multe vi faras por la Vikipedio kaj devas konstati, ke mia iom tro suspektema pozicio dum via kandidatiĝo kiel administranto estis nejusta. Do, mi ĝojas erari pri tio kaj deziras al vi pluan bonan kunlaboron en vikipedio! Alaŭdo ۩ 18:47, 27. Maj 2008 (UTC)

Dankon por viaj vortoj. Amike DidiWeidmann 21:20, 28. Maj 2008 (UTC)

Mi ne komprenas

Mi ne komprenas kial vi aliformas la diftongon au ĉiam al aŭ, dum lasas aliajn literaojn senŝanĝe. Pli bone lasi ilin en la originala formo. Narvalo 19:49, 11. Jun 2008 (UTC)

Fakte la metado de la arketo sur la aŭ-finaĵo (au en la alemana lingvo signifas marĉa duoninsulo) estas tradiciaĵo. La finaĵo tial estas relative ofta.
Ĉu alemana lingvo uzas la E-formon en skribo? Ĉu vere? Ĉu ĝi estas oficiala ie? Narvalo 20:10, 11. Jun 2008 (UTC)
Ne tion mi ne pretendis, kaj okazis ĵus redakta konflikto kaj tial perdiĝis parto de mia respondo. Kion mi diris, estas ke en nia loka esperanto-movado en alemanio estis tradicio meti tiun arketon sur la finaĵo "aŭ" de kelkaj loknomoj kiel ekzemple Eglisaŭ. Oni nature neniel pripensis la konsekvencon, kion tia kutimo povas havi por nomoj kun multaj aliaj ne-esperanto-literoj ... Mi komencis ĝuste verki la artikolojn de tiuj komunumoj kaj nun troviĝas en konflikto ĉu konsekvence tion daŭrigi aŭ ĉu skribi estonte simple "au". Amike DidiWeidmann 20:17, 11. Jun 2008 (UTC)
Jes, fakte, mi trovis la kombinon de W+ŭ en unu vorto iom stranga kaj neakceptebla (mi ne povis diveni, ĉu vi volas esperantigi aŭ ne esperantigi la nomon). Kompreneble mi preferas la oficialan, originalan formon (en latinskribaj lingvoj) por malgrandaj lokoj, kun alidirektoj, mencioj (en la unua vico). 20:25, 11. Jun 2008 (UTC)
Ĉar restas ankoraŭ centoj da "au"-vilaĝoj kaj urboj en Svislando eble pli bone estonte utiligi la originalan alemanan nomon aŭ tiam komplete esperantigi kaj la aliajn iam ŝanĝi. Amike DidiWeidmann 20:31, 11. Jun 2008 (UTC)

Mia kandidatiĝo

Saluton! Amuze, ke vi demandas min, ĉu mi vere kandidatiĝas -- evidente vi vidis la enskribon de Arno sur mia diskutpaĝo, ĉu? Jen estas anonco en la Diskutejo, kaj jen estas la koncerna paĝo kun sinprezento kaj baloto. Mi, verdire, atendis vian reagon, kiel tiun de la lasta aktiva administranto en nia vikipedio. Amike, Alaŭdo ۩ 19:40, 13. Jun 2008 (UTC)

Dankon por via respondo - amuze kaj ne amuze: Bedaŭrinde tiuj "demokrataj" paĝoj estas tiom kaŝitaj, ke oni tre facile pretervidas ilin ... - tio iam estonte devas per modifo de la aspekto de la enirpaĝo esti iomete ŝanĝita. Eventuale per aldono de ligilo elektoj/balotoj al la menuo de la unua paĝo kondukante al subbaĝo, kie ekzistas ligiloj al ĉiuj pendantaj kandidatiĝoj kaj aliaj voĉdonoj. (Tiam eventuale ankaŭ pli da personoj partoprenos elektojn kaj balotojn.) Nun ja, restas multaj farendaĵoj. Kaj ŝajnas, ke oni jam preskaŭ povas gratuli vin. DidiWeidmann 19:48, 13. Jun 2008 (UTC)

Se vi hazarde ĉeestos

Saluton! Mi vidas, ke vi hodiaŭ tre aktivas en Vikipedio. Bedaŭrinde, mi subite eksentis min malbone kaj timas, ke mi bezonos urĝan operacion morgaŭ aŭ postmorgaŭ. Do, povas esti, ke mi ne ĉeestos la ekeston de 100 000a artikolo, pro tio mi petas vin, se vi hazarde ĉeestos kaj ne havos iun taŭgan artikolon por enmeti, konsideri la pretaĵojn de mi kaj Narvalo, vi trovas tiujn en la nomspaco de Vikipediisto:Alaŭdo/new, tie nun estas unu artikolo de mi kaj tri de Narvalo: 1, 2, 3. Amike, Alaŭdo ۩ 22:55, 14. Jun 2008 (UTC)

Saluton - Mi nature vere ne scias, ĉu mi tiom longe eltenas, ĝis la 100000-a artikole aperas. Mi havas miaflanke ankaŭ kelkajn taŭgajn artikolojn en rezervo (kiuj ĉiuj estas pri gravaj institucioj aŭ firmaoj, do bone taŭgus ankaŭ por varbi Esperanton), do se mi tiam ankoraŭ estas vekita certe zorgos, ke ne ia malvalora stumblaĵo estos tiu-ĉi 100'000-a artikolo. Nature dependas, kiu en la venontaj 2 horoj kunlaboros ankoraŭ. Ĉar mi mem supozeble ne sukcesos verki 40 artikolojn en 2 horoj (pli longe mi certe ne plu eltenos) kaj tiam mi simple preĝas, ke la 100000-a estu digna teksto). Amike DidiWeidmann 23:04, 14. Jun 2008 (UTC)
Do, ni preĝos kune. Mi iras dormi kaj esperas, ke morgaŭ mia stato pliboniĝos -- ja morgaŭ estas grava tago por nia vikipedio! Bonan nokton, Alaŭdo ۩ 23:19, 14. Jun 2008 (UTC)

Kékes

Estimata Amiko! Mi faris la aldonadon laŭ Mátra. Ĝi estas mem la monto (vulkano), nur la plej alta pinto nomiĝas Kékes aŭ Kékestető. Mi ne scias, kial, sed la bildo ne sukcesis, (mi kopiis, ne entajpis, krome troviĝas tio en la Komunejo). Rigardu Mátra, se tio ne sufiĉas, skribu denove al mi, poste mi faros laŭ via sugesto artikolon. Amike:--Crosstor 04:22, 20. Jun 2008 (UTC)

Dankon. Mi kreis alidirektilon al Mátra ek de Kékes (monto). Ke la bildo ne funkciis havas simplan klarigon (mi cetere tion riparis): Vi forgesis la indikon "Dosiero:" ... aŭ "Image:". Amike DidiWeidmann 19:20, 20. Jun 2008 (UTC)
Tamen mi faris etan artikolon pri Kékestető.--Crosstor 05:21, 29. Jun 2008 (UTC)
Dankon DidiWeidmann 08:43, 30. Jun 2008 (UTC)
Reiri al la uzanto-paĝo de "DidiWeidmann/arkivo 2008-06".