Uzanto-Diskuto:DidiWeidmann/arkivo 2012-01-08

Arkivo
Jen arikiva paĝo de Vikipediista diskuto:DidiWeidmann por kontribuoj de la 1-a de julio 2008 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Ceteraj arkivpaĝoj estas:

Temas pri fermitaj kaj arkivitaj diskutoj. 
Se vi tamen volas repreni la diskuton, tiam ne aldonu komenton, novan respondon en tiu-ĉi arkivpaĝo,
sed verku novan diskutotemon en mia normala diskutopaĝo.
Ĉi-tiu paĝo tial estas blokita por redaktoj. Dankon

Hallo

Hallo Didi, danke für Deine Begrüßung hier, leider bin ich aber kein Esperantist. Viele Grüße, --Stoschmidt 22:31, 8. Jan 2010 (UTC)

Ĝermoj

Saluton, kara. Mi vidis, ke ĉe la artikolo Bretea Streiului vi aldonis la ŝablonon {{Ĝermo-Rumanio}}. Tamen, jam de kelka tempo la ŝablono {{ĝermo}} tute bone plenumas la saman taskon ol la antaŭaj specifaj ŝablonoj, kaj ĝi faras tion pli ŝpareme, ĉar ne bezonatas kreado de nova ŝablono okaze de nova kategorio (ekz. ne necesas {{Ĝermo-Kartvelio}}, ktp...). Fakte, la saman rezulton vi povas nun atingi ankaŭ per la skribaĵo {{ĝermo|Rumanio}}. Ĝi ankaŭ havas la avantaĝon, ke ĝi akceptas plurajn specifojn: ekz. la skribaĵo {{ĝermo|italo|ĵurnalisto}} taŭgus por itala ĵurnalisto. Amike, --WinstonSmith, 2-an de februaro 2010

Mi intertempe vidis, ke la du ŝablonoj nun jam praktike idente aspektas. Do la antaŭ respondo, se vi ĝin jam legis ne plu validas. Mi utiligos la novan ŝablonon, pri kies ekzisto mi ĝis nun ne estis bone informita. DidiWeidmann 21:11, 2. Mar 2010 (UTC)

Alinomado

Ĉu vi povas ŝanĝi mian salutnomon al crowberin bonvole? La kialo estas ke mi volas kaŝi mian veran nomon. Dankon. Eb.eric 14:01, 24. Apr 2010 (UTC)

Mi bedaŭrinde ne povas helpi vin kun via peto. Necesas, ke vi turnu vin al burokrato respektive eĉ al stivardo unuflanke, aliflanke mi fakte ne povas kompreni vian deziron.DidiWeidmann 01:04, 25. Apr 2010 (UTC)
Ĉu vi ne komprenas min pro mia lingvouzado? Mi volas ke mia salutnomo (eb.eric) estu malsame (crowberin). Mi ankaŭ petis al ArnoLagrange. Li havas sufiĉe altajn povojn, ĉu? Eb.eric 01:14, 25. Apr 2010 (UTC)
Mi ĵus eksciis ke li estas burokrato. Dankon pro via helpo. Eb.eric 01:37, 25. Apr 2010 (UTC)
Ne via lingo-uzo estas sufiĉe klara. La nekompreno estas enhava: Nome mi preferas, ke oni verku su sia propra kaj vera nomo unuflanke, kaj aliflanke, kiam vi foje publikigis vian veran nomon, tiam eĉ nun subite transirante al pseŭdonomo, oni por eterne scias, kiu vi estas, ĉar tion oni povas facile esplori en la historio de la reto, kiu nenion forgesas ... DidiWeidmann 18:45, 25. Apr 2010 (UTC)
Prave. Mi nur volas ke mi estas iom malpli facile trovebla per ekz. guglo. Eb.eric 21:50, 25. Apr 2010 (UTC)

Popolkanto

Saluton Didi, ĉu vi povus alinomi popolkanton al popola muziko, kiu respondas al la intervikioj. Dum alinomado necesas forigi alidirektilon. La popolkanto ne temas memkompreneble pri unu kanto. Dankon. Zuazua 09:11, 26. Apr 2010 (UTC)

Temis ankaŭ pri unu problemo. Ekzistis du paĝoj: popola muziko (mi pensis, ke ĝi estas alidirektilo kaj tial ne eblis simpla alinomigo) kaj paĝo pri popolkanto. Sed rigardinte al la intervikioj ĉe ambaŭ paĝoj estas konstateble, ke la popola muziko ligas al naciaj formoj de folko - folka muziko, kiun mi intertempe alinomis, kaj popolkanto ligas laŭ la intervikioj fakte al popola muziko. Nun necesas alinomi popolkanton al popola muziko, kiun povas fari nur administranto. Dankon. Zuazua 09:32, 26. Apr 2010 (UTC)
Intertempe mi ankaŭ korektis en ŝablono Karnomanĝuloj sudamerikan gulon al grizono (sudamerika gulo). Por ke funkciu malfermado de la ŝablono en la konkreta sekcio. Zuazua 09:36, 26. Apr 2010 (UTC)
Ŝajnas, ke via alinomado baziĝas sur miskompreno! Popolmuziko estas alia afero ol "folko"! La artikolo, kiun vi alinomis al popolmuziko evidente devas resti popolmuziko, dum artikolo pri "folko" ankoraŭ estas verkenda en Esperanto, ĉar mankas! Por klarigo: folko estas moderna muzikgenro (precipe konata en Usono), kiu uziligias ekzistantan tradician popolmuzikon kiel bazoj por nova muziko. Popolkanto estas memkompreneble subartikolo de "popolmuziko" - sed meritas apartan artikolon. Fakte ankaŭ la du ekzistantaj artikoloj "popolkanto" kaj "popolmuziko" estas ankoraŭ sufiĉe mizeraj ĝermoj. Eble ni povas tion kune ripari. Mi eble unue riparas la alidirektojn. DidiWeidmann 09:54, 26. Apr 2010 (UTC)
Ĉiu-kaze oni nepre ne alinomu popolkanto al popolmuziko! Tio estus eraro. DidiWeidmann 09:55, 26. Apr 2010 (UTC)
Mi fakte vidas, ke en la nacilingvaj vikipedioj regas kompleta ĥaoso rilate al la intervikiaj ligiloj pri tiu-ĉi temo. Gravas, ke ni unue bone ordigu la aferon en Esperanto mem, due zorgu, ke la artikolo ligu al la bona artikolo en la koncerna cellingvo. La proplemon akrigas la robotoj, kiuj metas intervikikajn ligilojn kopiante ilin de unu falsa al la alia falsa. La hispana ekzemple havas tri artikolojn pri la temo sed neniun pri popolkanto (do distingas inter folko, tradicia muziko, popola muziko), dum la germana distingas inter popola kanto, popola muziko kaj folka muziko ... - la franca havas denova alian distingon, la intervikiligiloj nun estas tiom mise, ke se vi klakas en la germana al la hispana kaj de la hispana denove al la germana, vi troviĝas subite sub alia artikolo ... DidiWeidmann 10:35, 26. Apr 2010 (UTC)

Saluton, dankon Didi por via mencio pri la muzikaj ĝenroj en Diskutejo. Ĉu vi povus rigardi ankaŭ al diskuto:Kanzono? Ekzistas ankaŭ tri tipoj de tiu speco. Mi ne scias, ĉu eblas uzi en Eo ŝansono por nacilingvaj chanson, ĉar en Eo ekzistas kanzono, laŭ intervikioj liganta al Canzona. Ekzistas ankaŭ canzone, sed en Eo tio estus kio? Zuazua 06:06, 27. Apr 2010 (UTC)

Mi demandis pri tiu ĉi problemo ankaŭ en - diskuto kun vikipediisto, sed Arno ne respondis. Dankon por via rigardo. Zuazua 06:16, 27. Apr 2010 (UTC)
En Esperanto ekzistas la vortoj kanto kaj kanzono (= kanto kun aparta poesia formo, nome egalaj strofoj kaj refreno). Ĉiu etna lingvo posedas siajn proprajn lirikajn formojn kaj nature depende de tio posedas unu, du, tri aŭ eĉ pli da malsamaj fakesprimoj en la signifo-kampo kanto-kanzono. Tio evidente ne en ĉiu kazo estas tradukebla per simpla vorto, sed foje nur per vortkunmeto aŭ vortkombino. Krome nature ne ekzistas en ĉiu etnolingva vikipedio priskribo de ĉiuj eblaj formoj ekzistante nur en aliaj lingvoj ... - La problemo kun la intervikiaj ligiloj memkompreneble ne estas solvebla. Aldoniĝas la problemo kun robotoj, kiuj laŭ stultaj teknikaj mekanismoj remetas falsajn ligilojn, kiujn iu cerbumanta homo forprenis ... - devus tial esti kreita la teknika ebleco bloki certajn paĝojn por robotaj aldonoj de intervikiligiloj ... - certe ne estas solvo enkonduki laŭ lingvo-versio, sur kiu iu bazas sin, nun simple al Esperanto novismon kiel ŝansono (kio diable tiam estu la signifo? - por mi kiel germandevena homo jam la enkonduko de kanzono estis superflua, ĉar mi tute bone povis vivi kun kanto - konsiderante, ke en la germana ni havas nur unu vorton por la tuta kampo, nome Lied) - cetere estas kontraŭ la regulo de Vikipedio, enkonduki novismon, kiu ne jam estas dokumentita en la literaturo rekonita (ĉu en vortaro, ĉu en revuo, ĉu en libro presita)! DidiWeidmann 10:36, 27. Apr 2010 (UTC)

Vikipediista, ŝablona ...

Saluton ankoraŭ unufoje, mi ne scias, ĉu vi legis tion. Kion vi opinias pri tio? Zuazua 06:40, 27. Apr 2010 (UTC)

Hello!

Could you translate pt:Los Navegantes (or any of the other language versions) to Esperanto please? :) --Diego Grez 20:58, 28. Maj 2010 (UTC)

Saluton - I would like to add to our Esperanto-Wiki onli articles with a minimal standard. So if you wish to have the article "Los Navegantes" translated, expand it before (almost 3000 characters and interresting information), if you do so, I could imagine to take my time for the translation word. Greatings DidiWeidmann 21:09, 28. Maj 2010 (UTC)
Sure. Then, Pichilemu is enough longer. (It's here as Piĉilemo) --Diego Grez 21:19, 28. Maj 2010 (UTC)

Sorry, I don't speak Esperanto, could you help us?

Hello, my name is Claudi Balaguer/Capsot and I belong to the Amical de la Viquipèdia which is trying to be accepted as a Chapter but has seen its demand rejected because it does not have a state, so we are organizing a campaign to draw support to our demand. I think the Esperantist movement shares a similar interest and helping create a Catalan Chapter would open the way to small languages associations or languages without official boundaries (like Esperanto or Rom). So if you don't mind and if you have some time, could you please translate the Catalan version of the following text (which is similar to English) so I can begin my campaign here if you don't mind. Thanks in advance/Koran dankon, Capsot 14:09, 7. Jun 2010 (UTC)

*DidiWeidmann/arkivo 2012-01-08


La traduko estas: Mi subtenas la kapitolon Wikimedia CAT. Kaj vi? Bonvolu donu al ni subtenan signalon. Amike DidiWeidmann 21:00, 7. Jun 2010 (UTC)

Koran dankon! por ventura povus doni eltenas al l'asocio, bona nokto! Capsot 21:14, 9. Jun 2010 (UTC)

Informkesto glaĉero

Saluton DidiWeidmann, kiel vi fartas? La 22-an de marto 2008 vi kreis ŝablonon Glaĉero (nun Ŝablono:Informkesto glaĉero) sed vi ne enmetis parametrojn. Urĝas, ke vi ŝanĝas la ŝablonon por enmeti parametrojn. Alikaze, la ŝablono ne uzeblas! Kore, --→ Airon 10:59, 11. Jun 2010 (UTC)

Kara Airon, mi ne komprenas, kion vi ekzakte celas, ĉar mi ne sufiĉe bone komprenas la detalojn. Fakto estas, ke la malnova ŝablono bone funkcias en la tekstoj, kiujn ĝin utiligas. Kaj mi timas ion ŝanĝi, se tio poste deturas ĉiujn tekstojn, kiuj utiligas la ŝablonon. - Mi ne tiom komprenas pri la tekniko kaj siatempe ĝin simple kopiis de alia funkcianta ŝablono (nome riveroj aŭ io simila, se mi bone rememoras, ĉar jam pasis multe da tempo). Nature la ŝablono ja havas parametrojn (numerojn anstataŭ vortojn, tio evidentas, ĉar ĝi ja funkcias, kiel la rezulto pruvas). - Se vi volas modifi ĝin vi ja estas libera, sed atentu, kiajn konsekvencojn tio eventuale havas al la proksimume 100 artikoloj, kiuj utiligas la ŝablonon. Vidu ekzemple sub Vorab-Glaĉero. Eventuale rekomendindas alia procedo: Nome: remetu la malnovan ŝablonon sub la malnovan nomon glaĉero. (Ĉiu artikoloj, kiujn mi siatempe verkis celas al la malnova ŝablononomo.) - Poste ebals reverki komplete novan ŝablonon kun ĉiuj parametroj. Kaj tiam oni povas trankvile sen tempopremo adapti la artikolojn, kiuj utiligas la malnovan ŝablonon. Kaj kiam la lasta tia artikolo estas adaptita, ni povas forviŝi la malnovan ŝablonon. DidiWeidmann 13:24, 11. Jun 2010 (UTC)
Saluton. Fakte la ŝablono uzas 10 nenomitajn parametrojn. Mi proponas, ke ni ŝanĝu ĝin al nomitaj parametroj, ĉar tiuj estas pli facile uzeblaj. Sed tio okazu tiel, ke samtempe ankoraŭ provizore funkciu la nenomitaj parametroj. Tio iel truke eblas. Amike --Tlustulimu 13:40, 11. Jun 2010 (UTC)
Se vi tiujn trukojn regas, tiam mi estus kontenta, ke vi povus helpi en la aranĝado. Grava sole estas, ke la malnovaj tekstoj, kiujn nun utiligas la malnovan ŝablonon ne tetruiĝu. La malnova ŝablono datiĝas ankoraŭ el antaŭinformkesta epoko. Dankon por la helpo. DidiWeidmann 13:46, 11. Jun 2010 (UTC)

Mi jam ŝanĝis la ŝablonon tiel, ke la malnova uzado kaj la nova maniero bone funkcias, se oni ne miksas ilin. Do la nova skemo estas

{{informkesto glaĉero
|nomo=
|dosiero=
|estiĝo=
|longeco=
|larĝeco=
|areo=
|kvanto=
|elfluanto=
|kresko=
|listo=
}}

Sed ĉiuj parametroj estas devigaj. Do kiuj parametroj ne devas esti devigaj? - Krome mi jam ŝanĝis ĉiujn artikolojn. Amike --Tlustulimu 17:29, 11. Jun 2010 (UTC)

Unue elkoran dankon. Estus bone havi nedevige ĉiujn parametrojn krom la nomo, longeco kaj larĝeco. Unuflanke foje ne ĉuj parametroj estas konataj, dosiero ne ĉiam haveblas, ne ĉiu glaĉero havas elfluanton konatan (ĉar estas glaĉeroj, kies elfluo okazas subtere), la krekso respektive malkresko estas nur konata de mezurataj glaĉeroj. Longeco kaj larĝeco sur la vikipedio estas bone kontroleblaj, do tiuj du parametroj krom la nomo estu devigaj. Krome mi pensas, ke eventuale estus bone enkonduki ankoraŭ novan parametron, nome la koordinatojn.DidiWeidmann 22:00, 11. Jun 2010 (UTC)
Nedankinde, Didi. - Mi ĵus ŝanĝis la ŝablonon tiel, ke nun nur la tri parametroj "nomo", "longeco" kaj "larĝeco" estas devigaj. Krome mi aldonis eblecon difini koordinatojn. Kaj mi jam aldonis ilin al preskaŭ ĉiuj artikoloj. Nur Sardona-Glaĉero ne enhavas nek {{Koordinatoj gms}}, nek intervikiajn ligilojn, tiel ke mi ne povis aldoni la koordinatojn al la artikolo. Ĉu vi povus tion fari laŭ la ekzemplo en la ŝablona dokumentado? Amike --Tlustulimu 19:58, 12. Jun 2010 (UTC)
Denove dankon. Mi provis aldoni la koordinatojn (kiuj cetere estas la samaj kiel tiuj de Piz Sardona, sur kiu la glaĉero fontas). Sed io ŝajnas ne funkcii, ĉar oni ne vidas la koordinatojn. Amike DidiWeidmann 20:09, 12. Jun 2010 (UTC)
Mi ĵus korektis Sardona-Glaĉero, aldonante la parametron ŝtato kun la valoro Svislando. Sen tia indiko la mapo ne povas aperi. Do la koordinatoj ĉiam bezonas la parametron ŝtato. Amike --Tlustulimu 17:04, 13. Jun 2010 (UTC)
Multan dankon. - Kaj finfine ja Sardona-Glaĉero apartenas al UNESKO-naturheredaĵo, do ja estas bone, ke ĝi nun bone funkcias. Amike DidiWeidmann 18:36, 13. Jun 2010 (UTC)
Fakte mi petas ankaŭfoje vian helpo: Ĉe la kordinatoj nun kreiĝas kategorioj 46° kaj 9° anstataŭ 46° N respektive, kiel eblas solvi ankoraŭ tiun-ĉi lastan problemon? Amike DidiWeidmann 18:43, 13. Jun 2010 (UTC)

Undo

I don't know why you have created a user page in my name, but please delete it.--95.103.131.76 (Smerus) 05:39, 17. Jun 2010 (UTC)

Ĉar vi ne ensalutis, mi ne certas, ĉu vi vere estas Smerus/As you have not been logged in, I cannot be sure that you are really Smerus. - Do konfirume ensalutinte, kaj mi respektante vian deziron forigos la paĝon. - So please log in and I shall fullfil your wish. DidiWeidmann 19:27, 17. Jun 2010 (UTC)

Saluton.

Bonvolu malfari min revizianto. Mi demandas tion al vi ĉar mi malbone parolas Esperante. Dankegon. --Frglz 21:09, 2. Jul 2010 (UTC)

Mi plenumigis vian peton, tamen mi volas atentigi, ke revizianto ne nepre devas havi bonegajn lingvokonojn, ĉar la reviziiado ne signifas lingvan kontrolon sed nur kontrolo, ĉu la artikolo estas vandaligita. Do per reviziiado vi nur deklaras, ke la stato de la artikolo ne estas rezulto de vandalismo. Se vi do volas rehavi reviziistajn rajtojn diru, kaj mi nuligas mian nuligon.DidiWeidmann 21:29, 2. Jul 2010 (UTC)
Bonvolu fari min revizianto. Bonvolu pardoni min. Dankegon. ---Frglz 21:40, 2. Jul 2010 (UTC)
Plenumigita. DidiWeidmann 21:49, 2. Jul 2010 (UTC)
Dankon. ---Frglz 21:51, 2. Jul 2010 (UTC)

Mentorado

Saluton! En la bavara Vikipedio (Boarisch) mi momente havas certajn malfacilaĵojn pro nova lingvosistemo (konstru[aĵ]o) [[1]], iom komparebla al "Rumantsch Grischun". Malfeliĉe, nur post ĉirkaŭ tridek artikoloj kaj ses monatoj, iuj reagis, verŝajne pro alia disputado. Mia demando: Kion vi pensas pri ĝenerala (ne deviga, sed proponata) mentorado por novaj uzantoj? [[2]] --Hellsepp 19:07, 13. Jul 2010 (UTC)

Mi ne havas la impreson, ke la situacio de la bavara "Buechspraache" estas simila al Rumanĉ-Griŝun. Ĉe la kreita skribolingvo Rumanĉ-Griŝun temas pri oficiala projekto de ka ŝtato financita de la Svisa Federacio, kaj la Rumnaĉ-Griŝuna ricevis la statuson de oficiala lingvo, statuson, kiun la tradiciaj rumanĉaj dialektoj ja ne havas. Do oficialaj publikaĵoj de la Svisa Federacio aperas en Rumanĉ-Griŝun. Dum, se mi bone sekvis la diskuton sur la bavara vikipedio, ĉe "Buechspraache" temas pri projekto privata. - Rilate la alian temon de viaj linioj: Mentorado certe estas bona ideo. Eventuale lanĉu la proponon sur la ĝenerala diskuto-paĝo. Ni tiam komune povus pripensi, en kiu formo tia mentorado realigeblas. Cetere mentoroj povas estis ĉiu sperta vikipediisto, ne devas nepre esti administranto. DidiWeidmann 19:42, 14. Jul 2010 (UTC)
Dankon pro via komprenemo, kvankam ni ne konsentas. Mi ne esperis trovi en vi fervoran subtenanton de la "librolingvo". Iomete, tamen, mi jes ja kalkulis, ke vi eble stumblos sur jena frazo: Und ba da Buechspraache gehts no dazua ganz gwiss ned nua um Schreibweisen, sondan aa um Grammatik und Lexik, um an lauen Gschmack vo Schmoispur-Esperanto (wia olle Kunstsprochn zum Scheitan vaurteit). --Hellsepp 09:33, 19. Jul 2010 (UTC)
Mi ne esprimis opinion pri la valoro de Buechspraache nek diris, ĉu mi ĝin subtenas aŭ malsubtenas, mi nur klarigis, kial ĝia situacio tute ne similas al tiu de la Grizona Romanĉa (kiel cetere Rumantsch Grischun korekte nomiĝas en Esperanto), tiu malsimileco estas simpla fakto, ne afero de opinio. La komunaĵo de la du projektoj estas, ke temas pri arte faritaj lingvoj surbaze de ekzistantaj dialektoj. Sed per tio jam praktike elĉerpiĝas ilia komunaĵo. La du projektoj estiĝis evidente pro tute malsamaj motivoj kaj sub tute malsamaj kondiĉoj. La Grizona Romanĉa estis oficiala projekto de la Svisa Federacio por havi unuecan oficlingvon por oficialaj rilatoj, dum ja la bavara lingvo entute ne havas oficialan statuson, nek apartan ŝtatan financapogon krom por folkloraj celoj (denove tio nenion esprimas pri la valoro de la bavara kompare al tiu de la romanĉa: La valoro de lingvo ja entute ne dependas de ĝia oficiala apogo, do bonvolu ne miskompreni min - mi nur volis emfazi, ke la situacio de la du lingvoj estas komplete malsama). - La de vi citita frazo nature estas sub ĉiu nivelo (kio permesas certan konkludon pri la edukiteco de ĝia aŭtoro), frazo kio cetere kontraŭas la vikikedon, ĉar ĝi nur fiparolas sen raciaj argumentoj. Ĉar mi ne regas aktive la bavaran (mi komprenas kaj legas, sed nek parolas nek skribas ĝin), mi tamen preferas ne esprimi min en la bavara vikipedio. Vi estas tamen libera citi miajn argumentojn de ĉi-tie. La Grizona Romanĉa estas cetere ĝuste bona ekzemplo pri sukceso de arta lingvo. Ĉar intertempe multe pli ol la duono de ĉiuj romanĉlingvaj publikaĵoj aperas en la grizona romanĉa, ĝiaj kritikantoj praktike silentiĝis. - La debato, ĉu Esperanto estas sukceso aŭ fiasko, ja forte dependas de la vidopunkto. Se oni konsiderus la finan celon, ke Esperanto estu la universala pontolingvo por la homaro, tiam oni estas ankoraŭ tre tre for de tiu celo, kaj nuntempe ne antaŭvideblas, ke tiu celo atingeblas almenaŭ dum nia vivotempo; se oni aliflanke konsideras, ke Esperanto estis privata projekto de unuopulo, kiu konstante pli kaj pli disvastiĝis, kaj hodiaŭ malgraŭ persekutoj, malgraŭ ĉiuj negativaj prognozoj kaj malgraŭ malamikoj de la intelekta nivelo de tiuj homoj, kiel tiu, kiu skribis suban frazon pri Buechspraache, tiam oni devas nepre paroli pri sukcesohistorio. Ne estas multnombraj la movadoj, kiuj hodiaŭ havas milionojn da adeptoj kaj pli ol 1000 diversajn asociojn kaj klubojn en pli ol 100 landoj, kiuj ĝuas pri rekono de multnombraj nobelprimiitoj kaj aliaj moŝtuloj ktp. ktp. - kaj ĉio tio praktike sen financa subteno de ŝtatoj aŭ gravaj mecenoj. - Cetere krom la Grizona Romanĉa ankaŭ la moderna Hebrea lingvo estas ekzemplo de sukcese kreita arta lingvo, kaj ankaŭ la nuntempa oficiala Germana skribolingvo baziĝas ja sur la lingvista laboro de Lutero per kaj por ties bibliotraduko, do certagrade ankaŭ la oficiala Germana lingvo estas arta lingvo. Amike DidiWeidmann 20:59, 19. Jul 2010 (UTC)

Hilfe bei einem Esperanto-Artikel

Hallo Didi, Ich recherchiere derzeit für einen Artikel über Ferdinand Hilbes Zahlensprache und zu meinem Glück gibt es schon einen Artikel in der Esperanto Wikipedia. Leider spreche ich überhaupt kein bisschen Esperanto und auch mit Übersetzungsmaschinen sieht es für diese Sprache schlecht aus. Daher wollte ich dich fragen, ob es dir etwas ausmachen würde, mir den Artikel zu übersetzen. Du würdest mir damit auf jeden Fall sehr weiterhelfen. --Moritz Wickendorf 09:23, 15. Jul 2010 (UTC)

Imposto, ne impoŝto

Saluton! Mi lastatempe ekrimarkis ke oftas la eraro "impoŝto" anstataŭ la ĝusta formo "imposto", inkluzive en diversaj artikoloj de vi, do mi volis atentigi vin pri tio. (Certe vi ne estas la sola kiu faras tiun oftan eraron.) Ĝis! Goulo 13:04, 25. Jul 2010 (UTC)

Se vi trovas tian eraron en miaj artikoloj, tiam certe temas pri tajperaro, kaj mi dankas ĉiam, se iu tion korektas. Ne temas en tiu-ĉi kazo pro ne-scio. Ke precipe tiun-ĉi vorton multaj misskribas, cetere ne estas hazardo, sed estas nekonscia rezulto de similsonaj vortoj kiel poŝto. Oni tiajn oftajn erarojn eventuale ankaŭ povas forigi kun helpo de roboto (tamen kun prudento, ĉar robotoj ofte forigante erarojn mem kreas novajn). Ĉar multon mi verkas certe ankaŭ multnombras tajperaroj ... Do ĉial dankon por forigo de ĉiu eraro, kiun vi malkovras. DidiWeidmann 20:24, 28. Jul 2010 (UTC)

Forigo

Saluton Didi, kiel vi fartas? Administranto de Itala Vikipedio skribis min, por ke ni tuj forigas spamartikolon "Elia Pirone" (kontrolu). Ĉu vi povas plenumi tiun agon? Dankon, --→ Airon 21:09, 4. Aŭg 2010 (UTC)

Mi malfermis la diskuton ĉi-tie. Ne estas tuj evidenta, ĉu la artikolo forigendas aŭ ne. Kriterioj de itala vikipedio ne nepre estas la niaj. Ĉar mi malbone konas italan junularan movadon, mi ne mem povas juĝi. Eble italoj povas tion pli bone pritaksi. Mi nur konstatas, ke al Esperanto-movado la tipo ne ŝajnas havi rilaton. Do aparta kialo por konservi lin en EO-vikipedio malgraŭ forigo en sia nacia vikipedio ne estas donata. Mi atendas la rezulton de la diskuto kaj poste surbaze de tio decidos ĉu la artikolo estu forigenda aŭ polurenda. Bonvolu esprimi vian opinion sur la paĝo pri forigendaj artikoloj. Amike DidiWeidmann 21:39, 4. Aŭg 2010 (UTC)

Thanks for Welcome

Hi, DidiWeidmann. I'm sorry, I don't speak Esperanto, but many thanks of your "Bonvenon".

A warm greeting from Italio! Ciao —•Trevinci 09:50, 10. Aŭg 2010 (UTC)

PregoDidiWeidmann 15:51, 10. Aŭg 2010 (UTC)

Revizianto

Saluton, mi iom rigardis en reviziantoj. Mi volus demandi vin kiel administranton, ĉu vi povus fari ion, ke ankaŭ mi fariĝu revizianto, por ke ne aperu post miaj redaktoj teksto (kontrolenda redakto) en Lastaj ŝanĝoj. Dankon por via respondo. Jujijo 16:33, 10. Aŭg 2010 (UTC)

Vi fakte devintus tion peti en la koncerna listo. Mi faris tion por vi kaj plenumigis la rajtoatribuon, konstatante, ke vi plenjumigas la kondiĉojn. Amike DidiWeidmann 20:05, 14. Aŭg 2010 (UTC)

Protekto

Saluton Didi, ĉu vi povas protekti mian diskutpaĝon kontraŭ insultoj kaj ĝenaj komentoj faritaj de itala IP-ulo, kiu de itwiki venis ĉi tie por ĝeni min? Dankon, --→ Airon 18:03, 14. Aŭg 2010 (UTC)

Mi protektis kontraŭ ne ensalutintaj uzantoj sed nur por 1 semajno, ĉar tia protekto ja ankaŭ estas en iu senco malavantaĝa por vi. Se post unu semajno la ĝeno plu daŭros, rekontaktu min, tiam mi longigos la protekton. Mi samtempe blokos la koncernan IP-adreson.DidiWeidmann 18:15, 14. Aŭg 2010 (UTC)
Dankon Didi, mi neniam vidis insultojn en esperanto :D --→ Airon 18:44, 14. Aŭg 2010 (UTC)
Vidu pozitive: Ke eblas insulti en Esperanto ja nur pruvas, ke Esperanto estas vivanta lingvo ... - Mi tamen prefereas, ke mi ne tro ofte devas iun defendi kontraŭ tiajn atakojn. Amike DidiWeidmann 19:56, 14. Aŭg 2010 (UTC)
Vi pravas :D Tiel uloj esperantigas kaj esperanto disvastigas tra la mondo :D --→ Airon 20:12, 14. Aŭg 2010 (UTC)

Alinomado 2

Saluton, ĉu vi povus alinomi paĝojn, kiuj estas skribitaj en Vikipedio:Diskutejo#alinomado? Dankon. Jujijo 15:04, 21. Aŭg 2010 (UTC)

Vi povas tion fari mem, dum ne temas pri protektitaj paĝoj, ĉar ne estas bezonataj administraj rajtoj por fari tion. Simple klaku sur la stelon en la naviga linio kaj selektu alinumo. Amike DidiWeidmann 15:23, 21. Aŭg 2010 (UTC)

Ĉciam aperis la jena ruĝa frazo: Paĝo kun tiu nomo jam ekzistas, aŭ la nomo kiun vi elektis ne validas. Bonvolu elekti alian nomon.. Mi ne ĝenis vin senbezone, eĉ tiel, dankon, lasu tiel. Jujijo 15:30, 21. Aŭg 2010 (UTC)

Kara Jujijo - ne temas pri ĝeno, kaj mi volonte helpas. Se jam ekzistas paĝo kun la celita nomo, vi memkompreneble ne povas alinomi paĝon al tia nomo. (Tion ankaŭ administranto ne povas). Tiam oni unue devus forigi la koncernan paĝon. Tio tamen nur povas esti farita, se la koncerna paĝo estas forigenda. Eventuale oni devus ankaŭ alinomi tiam unue la alian samnoman paĝon kaj krei apartigilon. Se venas nur la rimarko, ke la nomo ne validas, tiam kontrolu, ĉu vi eventuale utiligis ne permesatan simbolon. Alia problemo povas esti, ke ja iu alinomigis la paĝon, kaj vin nun volas realinomigi. Tiam efektive necesas helpo de administranto, ĉar oni devus unue forigi la restintan alidirektilon. Sed atentu: En tia kazo eventuale oni devus unue interkonsenti pri la elektenda nomo, ĉar ne faras sencon, ke unu alinomigas, kaj poste alia realinomigas ...DidiWeidmann 15:42, 21. Aŭg 2010 (UTC)

Dankon por via klarigo, sed mi scias tion antaŭ delonge. Arno Lagrange ne havis problemojn kun tio. Kaj mi ne scias, kial mi devus peti iun pri permeso alinomi fuŝitan titolon, se la alinomadoj estas laŭ nomoj en ĉeĥa vikipedio. Ĉi tie iu elektis netaŭgan nomon. Mi ne plu solvos tion. Jujijo 15:50, 21. Aŭg 2010 (UTC)

Juna longhara blondulino kantanta kun gitaro sur talio - ĉu ĉe tia titolo oni bezonus interkonsenton kaj administranto elturniĝus, ke li devus forigi la nunan titolon por ebligi alinomadon? Por tio li estas administranto, ĉu ne? Jujijo 16:58, 21. Aŭg 2010 (UTC)

Tio ja evidente havas nenian rilaton al mia supra klarigo! Nniu diris, ke vi aŭ iu ajn devas peti permeson alinomigi artikolon kun fuŝita titolo ... - problemo nur ekzistas, kiam jam ekzistas artikolo kun sama titolo kiel la dezirita celnomo. Tiam evidente alinomigo teknike ne eblas. Tio ne estas afero de permespeto. Kaj laŭ la eraroinformo, kiun vi ricevis, kiam vi volis alinomigi, ĝuste tio estis la kazo. Se vi tion jam sciis, tiam mi ne bone komprenas vian problemon. Se la celonomo estas blokita per alidirektilo, tiam la solvo estus, ke vi petu min aŭ alian administranton, ke li forigu tiun alidirektilon, por ke vi povu poste utiligi la nomon poste via alinomigo. En tio mi memkompreneble volonte helpas, se vi simple indikas al mi la koncernan forigendan alidirektilon ĉi-tie. Pri la alinomigo vi poste povas mem okupiĝi. Ceteresimple estas tiel, ke la rajto forigi paĝon estas ĝuste unu el la privilegioj de administranto. Tio estas necesa, por eviti ke iuj vandaloj forigus simple la tutan vikipedion ... - sekve do tiam ne ekzistas alia ebleco ol aŭ peti la helpon de administranto aŭ, se vi plenumigas la necesajn kondiĉojn, mem kandidatiĝi kiel administranto (cetere ja bonvenas pliaj adiminstrantoj en nia vikipedio). Amike DidiWeidmann 18:08, 21. Aŭg 2010 (UTC)

Nu, mi volis de vi nenion alian ol ke vi forigu tiun blokantajn paĝojn, kiuj mi ne povis forigi pro alinomado. Mi ankaŭ scias laŭ protokolo de forigoj, ke eblas forigi por alinomi, do certe administranto farus tion samtempe. Sed mi ne persvados vin al io, kion vi ne volas fari. Jujijo 18:22, 21. Aŭg 2010 (UTC)

Statistika ligilo

Saluton, Didi. Mi ĵus vidis, ke via ruĝa ligilo "Mia vikipedia statistiko", kiu kondukas al http://toolserver.org/~interiot/cgi-bin/count_edits?user=DidiWeidmann&dbname=eowiki_p ne plu funkcias. Do vi devos uzi alian. Uzeblan vi povas trovi tute malsupre, se vi alklakas la supran ligilon "Miaj kontribuoj": http://toolserver.org/~soxred93/count/index.php?name=DidiWeidmann&lang=eo&wiki=wikipedia. Kelkfoje la servilo reagas iom malrapide. Sed ĝi funkcias. Amike --Tlustulimu 21:29, 21. Sep 2010 (UTC)

Dankon por la atentigo DidiWeidmann 18:59, 22. Sep 2010 (UTC)

Helppeto Utaho

Ĉu vi povas korekti mia traduko pri Utaho#Historio Utaho historio? Mia Esperanto ne estas tre bona. Dankon pro via helpo.

Kara - mi jam rigardis la artikolon. Ĝi bezonas kompletan reverkadon, kaj parte estas malfacile kompreni la tekston sen rigardo al la angla originalo. Mi kunhelpos, sed ne promesas, ke mi faros la tutan laboron. Espereble aliaj ankaŭ kunhelpos. Estus nature bone havi la artikolon. Amike DidiWeidmann 21:17, 8. Nov 2010 (UTC)
Mi vidis, ke intertempe jam pluraj kunhelpis kaj plibonigis la artikolon. Tamen restos laboro.DidiWeidmann 21:20, 8. Nov 2010 (UTC)

Angla vikipedio

Saluton, kion mi ekzakte faru, kion mi skribu? --Esperantst 00:52, 7. Nov 2010 (UTC). Mi provis eniri la paĝon, sed oni ne permesis al mi fari ŝanĝojn. Ŝajne la paĝo iel estas protektitaj ke nur uzantoj kun iuj specialaj trajtoj povas fari ŝanĝojn. Ĉu mi provu sendi mesaĝon? --Esperantst 01:23, 7. Nov 2010 (UTC) x

Franca Vikio eraris

Salut'! Supozeble vi aliĝis al la Franclingva Vikio, tial mi mesaĝas: Zlatníky kaj aliaj vilaĝoj apartenas al Bánovce nad Bebravou en Slovakio. Pri ili pretiĝis francaj artikoloj en 2008, kie mi konstatis, ke la loĝantaro-j estas tute fuŝaj. Se vi komparas la francan kaj la sk, hu, eo, vi miros. Estas problemo ĉe lokoj en Bánovce..., la ceteraj estas bonaj. Bonvolu franclingve mesaĝi al la aŭtoro. Dankon --Crosstor 07:16, 12. Nov 2010 (UTC)

Kara mi ĵus rigardis. Eble pli facile, ke oni simpe aldonu la ciferojn (ĉar ja ne temas pri falsaj sed pri entute mankantaj ciferoj, simple staras 0. En la kazo de Zlatníky mi faris (vidu: Zlatníky en franca vikipedio). En la aliaj mi ne tuj vidis diferencon (respektive diferencon sed alian jaron, do eventuale tamen ĝustas). (Se vi cetere bezonas helpon de franclingvano, prefere turnu vin al Arno, ĉar mia denaska lingvo estas la germana. Sed en la konkreta kazo pli efike estas mem korekti la erarojn - faru laŭ mia modelo - aldonante komenton, ke la fonto estas EO-vikipedio, tio altigas ankaŭ nian prestiĝon.). Amike DidiWeidmann 16:40, 12. Nov 2010 (UTC)

10000 loĝantoj

Bone komprenita!

Mi imagas la dramon, de urbo de 10001 loĝantoj, kiu timas fali en la statuson de vilaĝo kiam unu maljunulo mortus!

--Jean-François Clet 11:14, 28. Nov 2010 (UTC)

La grandeco estas nur unu kriterio por la atribuo de urba statuso. Fakte en Svislando tio dependas de la kantona leĝaro. En Argovio ekzemple ĉiu komunumo povas mem decidi, ĉu ĝi havu la statuson de urbo. en la kazo de Vetingo, kiu estas kun granda distanco la plej granda komunumo de Argovio (multe pli granda ol Araŭo aŭ Baden) la civitanoj en voĉdono rifuzis nomi sin urbo ... - la Federacia Oficejo pri Statistiko aliflanke kategorias komunumon kiel urbo laŭ la atingo de cifero 10000, tiam fakte per la formorto de 1 civitano, la komunumo perdas sian statistikan urbostatuson ... - nu ja tiom longe, ke tio ne influas la impostojn al svisoj tio estas relative indiferenta.DidiWeidmann 12:44, 28. Nov 2010 (UTC)

Saluton, Didi, mi hazarde vidis, ke en la artikolo pri Cinisi vi tradukis, ke Santuario della Madonna del Furi signifas "Sanktejo de la Sankta Mario de la Furioj". Mi konfesas, ke mi scias preskaŭ nenion pri la sicilia lingvo, sed el katolika vidpunkto la rilato al furioj impresas iom strange, kaj mi ne trovis iujn konfirmojn en la reto. Ankaŭ la vortaro "Nuovo dizionario siciliano-italiano" ne indikas ion tian. Ĉu vi povus klarigi la tradukon aŭ havas iujn fontojn pri ĝi? Dankon, Umbert' 22:26, 28. Nov 2010 (UTC)

Tio fakte estas eraro mia. Mi legis dei Furi anstataŭ del Furi. Mi korektis jam. Dankon por la atentigo.DidiWeidmann 22:34, 28. Nov 2010 (UTC)

Dankon por la informo

Dankon. Fakte, ŝajnas al mi stranĝeta ke estas malsimilaj ŝablonoj por svisaj, francaj, usonaj, rusaj... ktp urboj. --Jean-François Clet 17:34, 7. Jan 2011 (UTC)

Bone komprenita: la Mondo estas pli diversa ol mi imagis; des pli bone ! Dankon al vi --Jean-François Clet 17:48, 7. Jan 2011 (UTC)

Hilfe mit einklappbaren Navis

Hallo Didi, Andreas aus der romanischen Wikipedia hier. Ich bräuchte jemanden, der mir hilft, in der romanischen Wiki die Infoboxen dazu zu bekommen, sich einzuklappen. Eigentlich dachte ich, ich hätte alle Systemdateien soweit ergänzt, dass es klappen sollte, aber es tut sich nix. Das Template habe ich von hier und auch die Zeilen für die .css und .js sind aus der italienischen Wikipedia. Aber offenbar greifen sie nicht ineinander. --Kazu89 15:08, 14. Jan 2011 (UTC)

Navbox generic scheint dasselbe zu sein, wie "eure" Navigilo2; ist Navigilo das System aus der deutschen Wiki? --Kazu89 15:11, 14. Jan 2011 (UTC)
Ich selber durschaue die "Mechanik" dieser Navibox nicht 100%. Bei uns haben das Uzanto:ArnoLagrange und andere zum Laufen gebracht. Vielleicht kann er Dir helfen. Gruss DidiWeidmann 17:22, 14. Jan 2011 (UTC)
Dankon, Didi! Ich hoffe nur, ich versteh die Antwort/Erklärung dann auch. Französisch ist die einzige Nationalsprache, die ich nie gelernt habe und Esperanto... naja ;-) A proposito, was soll eigentlich hieraus werden? Danke noch mal und Grüße, Kazu89 18:35, 14. Jan 2011 (UTC)
Da Du ja Romanisch und Deutsch kannst, wirst Du mit Hilfe eines Wörterbuches Esperanto sicher zu 95% verstehen und sonst kann ich Dir helfen.DidiWeidmann 21:32, 14. Jan 2011 (UTC)

Svisaj komunumoj

En la Diskutejo aperis diskuto pri svisaj lokoj. Bonvolu aldoni vian opinion.--Crosstor 06:50, 30. Jan 2011 (UTC)

Saluton kara Didi! Unue, mi tre gratuli Vin pro la partopreno en la eo-wiki, ĉefe pro la svisaj urboj, plibonigante la wiki! Ankaŭ mi vizitis Vian ĉarman blogon, ho ve, mi tre volas traduki pri Vi en la pt-wiki! Sed mi rigardis ke Vi konservi ŝangojn multaj foje en la paĝoj en eo-wiki, tiel, por eviti la sennecesan ŝarĝadon en la wikiservanto, bonvolu uzu la botonon Antaŭrigardo... Tre dankon, frate Konrado 23:48, 30. Jan 2011 (UTC)

Kara dankon pro la instigo, la butono antaŭrigardo tamen ne solvas la problemon. Temas pri tio, ke mi ofte laboregas paralele je diversaj projektoj. Tiam mi kutimas memorigi miajn redakotjn regule, ĉar jam ofte mi perdis tekstojn, kiam mi tion ne faris, ĉar vikipedio fojfoje ne bone funkcias, kaj tiam oni devas reverki la tuton. [Mi ekzempe enmetas certan informon, poste mi devas serĉadi alian, kio dauras kelkajn minutojn, kaj ankaŭ eble intertempe venas telefono ktp. Tial estas pli saĝe konservi, ĉiun unuopan informon kaj progresi paŝo post paŝo, ankaŭ mi konstatis, ke fojfoje misfukcio de Vikipedio subite forviŝas la tuon kion oni skribis ... ]. Se oni regule memorigas la modifojn, tiam la perdoj nur malmultas. La ŝarĝo de la servilo fakte ne estas gravo, ĉar nuntempe neglektebla kvanto (memorspaco apenaŭ plu kostas ...). Problemo estas la longa redaktohistorio. Tio tamen laŭ mi estas stuktura problemo, kiun povus kaj devus iam modifi la programistoj de vikipedio. Nome, kiam sama persono redaktas plurfoje ene de certa tempospaco (ni diru unu aŭ du horoj), sen ke alia persono intertmepe kunredaktas, tiam ĉiuj modifoj devus aperi en la modifohistorio nur kiel unu sola redakto. Tio estus tre facile realigebla (precipe ja en la alemana vikipedio ekzemple ekzistas nombrilo, kiu laŭ tiu-ĉi sistemo nombras redaktojn). Se oni ofte memorigas la ŝanĝoj klakante la butonon konservu, tiam ankaŭ okazas fakte malpli da redakto-konfliktoj, kiuj povas esti tre ĝenaj kaj kaŭzi, ke oni perdas parton de sia laboro. Cetere tradukante vi ne bezonas eksporti la tutan redaktohistorion. Laŭ la licenco GNU absolute sufiĉas, ke vi indikas la fonton kun vikiligilo. Alternativo estus labori kiel laboras ekzemple ofte Thomas Pusch, nome verki la tutan artikolon per tekstoprogramo ne konektita al la reto, kaj tiam suprenŝarĝi la tutan tekston. Por miaj artikoloj tiu-labormaniero tamen estas malefika, ĉar ne verkante en Vikipedio mem ja ne funkcias la intervikiaj ligiloj, kaj mi kutimas forte interplekti la tuton. Do verŝajne la problemo solviĝos per la supre proponita strukturŝanĝo. Se entute ja estas problemo, ĉar kiel dirite, intertempe ne vere gravas, ĉu estas kelkaj pliaj klakoj sur la servilo. Amike DidiWeidmann 00:01, 31. Jan 2011 (UTC)

Gentil Solicitud de traducción por de:Mérida (Venezuela) y de:Feria del Sol en Alemánico y mejoría en esperanto, gracias de Verdadero Corazón --Lodewijk Vadacchino 12:42, 3 Mar. 2011 (UTC)

Querido y Estimado Presidente,

le escribo para preguntarle muy amablemente si pudiera traducirle en Alemánico los artículos que la he señalado, conciernen mi ciudad de adopción, Santiago de los Caballeros de Mérida, en Venezuela, que he conocido gracias también a un conocido socialnetwork, hace unos años si bien me recuerda las escribí porque interesado al esperanto, y ahora también he aprendido al español en detrimento de mi alemán y de mi francés.

Continuo siempre a estudiar esperanto cuánto el tiempo lo permite, pero me he apasionado al español, en cuánto en Venezuela, a Mérida especialmente he encontrado a personas con un corazón grande que me han ayudado en un momento difícil de mi vida, cuando he tenido la anorexia. Cada día llegaron mensajes sobre mi muro de esperanza y ánimo, también de las varias comunidades, especialmente la hebrea y aquel de lengua alemana. también los organizadores de la Feria del Sol... algunas sus Reinas estuvieron conmigo durante aquellos momentos, uno de ellas y su familia son mis estimados amigos.

Además de éste querría homenajear la Comunidad Alemánica en Venezuela, naturalmente con un ayuda suyo, sabe bien que ella es una persona muy culta y cargo de un montón de empeños, pero las pregunto si pudiera ayudarme en este mi mini-proyecto, también para ampliarlo en esperanto, visto que yo con mi esperanto hago una poca piedad. dice éste esperando en un ayuda suyo la Agradezco intensamente y le Deseo un Feliz Fin de semana para usted y en Familia. gracias su Luigi--Lodewijk Vadacchino 12:42, 3 Mar. 2011 (UTC)

Mi ne povas promesi ion, se mi certe foje rigardas la du artikolojn. Se jes tiam verŝajne nur en aprilo, ĉar nuntempe mi estas tre okupita kun la artikoloj pri la kantonoj Grizono, Soloturno kaj Berno kaj krome aktualigo de la tekstoj pri Zuriko, kaj atendas 1000-o da fotoj al alŝuto. Amike DidiWeidmann 21:51, 3 Mar. 2011 (UTC)

Hi DidiWeidmann

Could you please unblock my bot? Castelobranco blocked it, and that is preventing stewards to give the bot flag. (the unblock request is in castelobranco talk page. Thanks. Beria 16:28, 8 Mar. 2011 (UTC)

Dear Beria I shall check the situation and unblock your bot or if there is any specific reason for the block inform you, if such an unblock could not happen. Just give me some hours to find out why the block happened. DidiWeidmann 16:33, 8 Mar. 2011 (UTC)
The only reason he gave me (in pt.wiki and in portuguese) is that my bot has enough edits to make a "regular" request (even that been against the rules for automatical approval - who request at least one week runing or 100 edits - my bot have any). so, i made a request here (and one in meta too). Beria 16:36, 8 Mar. 2011 (UTC)
Hi I concluded, that we can unblock you provisionally and accept your robot, if you get the metawiki bot flag. But it seems that there is now any tecnical probleme: Unblocking is not working (the sitem is unable to find your blocking ID! I contact Arno and Yekrats to find out, what happens. DidiWeidmann 17:51, 8 Mar. 2011 (UTC)
  Farite Ripchip Bot (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) malforbarita AL @ 18:11, 8 Mar. 2011 (UTC)
Dankon DidiWeidmann 18:15, 8 Mar. 2011 (UTC)
Thanks Didi Weidann, and thanks Arno :D Beria 18:29, 8 Mar. 2011 (UTC)
Kara Didi, bonvolu rimarki ke Beria mensogas. En ŝia diskutpaĝo, mi klarigis ke mi forbaris ŝian roboton ĉar ĝi funkciigis sen statuso kaj sen permespeto (la peton ŝi faris nur poste la forbaro) kaj, ĉar ni uzas revizio-sistemo, ni bezonos revizii ĉiujn el ĝiaj redaktoj (vidu pli). Mi ankaŭ montri al ŝi la ĝustan paĝon por fari lokan peton, por aprobo laŭ komunuma konsento. 20 redaktoj ja estas sufiĉe por aprobi roboton per komunuma konsento (tie ĉi, en Vikipedio), sed ne por aŭtomata aprobo (ĉe Meta-Vikio). Ŝi preferis uzi regulon por aŭtomata aprobo, kiun ni akceptas tie ĉi. Tamen, ŝi ankaus faris lokan peton. Do, tiu roboto havas nun du petojn, kaj mi konsentas kun la malforbaro. Ŝi ne havis kialon por ofendi min kaj mi ne komprenis tiun krudan konduton, tie-ĉi kaj en portugallingva Vikipedio (mi uzis la pt.vikipedio ĉar ŝi tion petis tie). Amike, CasteloBrancodiskuto 23:34, 8 Mar. 2011 (UTC)
Kara Castelobranco - mi fakte ne sekvis la diskuton en la portugallingva vikipedio, kaj mi ankaŭ ne taksis la malforbaron surbaze de la historio inter vi kaj Beria, kiujn mi ne konis, sed nur subaze de la aktualaj faktoj, kaj tie mi konstatis, ke la roboto bonorde kondutis, kial almenaŭ nuntempe ne ekzistas kialo por forbaro, sub la kondiĉo ke ŝi zorgas en racia tempo por la necesaj robotpermesoj, kiuj laŭ mi fakte estas koncedeblaj. Tio nature ne signifas, ke via preventiva forbaro estis malkorekta (tion mi tute ne diris) - estas eĉ pli bone unu foje tro ofte forbari roboton ol poste subite suferi de amasaj difektoj, kiun freneziĝinta maŝino produktis. Do vi tute korekte agadis. Simple en la momento de la peto de Beria al mi, la forbaro jam ne necesis plu. Tial estis indikita malforbari la roboton. - Mi cetere ne havas la impreson, ke tiu knabino intencis ofendi vin - ŝia agadmaniero ja efektive formale ne estis tute korekta, sed malican intencon mi ne vidas, nek personan atakon kontraŭ vi. Ni estu iomete indulgema - nia vikipedio estas tre vireca, tial ni havu duoblan paciencon kun la malmultaj virinoj (precipe kun esperantigeblaj ...). DidiWeidmann 18:34, 9 Mar. 2011 (UTC)

Leysin

Grüezi, Didi,

foje iuj vikipediistoj emas opinii ke vi tre aŭ tro multe entuziasmas pri kreo de artikoloj pri svisaj komunumoj, dum ankoraŭ mankas artikoloj pri pli grandaj loĝlokoj en aliaj landoj... Mi persone ĝojas pri ĉiuj novaj artikoloj, kaj ne apartenas al tiaj kritikantoj. Hodiaŭ mi male volus eksplicite "mendi" artikolon pri svisa komunumo de vi, nome pri Leysin en la kantono Vaŭdo. Tie mortis Hector Hodler, kaj la komunumo ankaŭ menciatas (provizore sen ligilo) en mia ĵus kreita ĝerma artikolo pri duontubo, kiu en sportado per neĝtabulo unuafoje estos olimpika disciplino en la Vintra Olimpiko 2014 kaj tial hodiaŭ estas menciata en la novaĵoj de la vikipedia ĉefpaĝo. Do kaj el movada kaj nemovada vidpunkto (ankaŭ medicina kaj turisma, ĉar la loko ja estas historie fama tuberkulozo-kuracloko kaj aktuale konata vintra feriejo), artikolo pri la loko estus bonveniginda. Ĉu vi emus patri ĝin?

Sincere, ThomasPusch 10:43, 7 Apr. 2011 (UTC)

Kara Tomaso - volonte mi verkos respektive ampleksigas la artikolon pri Leysin. Amike DidiWeidmann 21:19, 7 Apr. 2011 (UTC)
Jam plenumigita. DidiWeidmann 01:09, 8 Apr. 2011 (UTC)

Municipoj de Brazilo

Kara Didi, saluton! Pluraj municipoj de Brazilo havas homonimoj en pluraj subŝtatoj, ekz. Rio Claro (São Paulo) kaj Rio Claro (Rio de Janeiro). Kion Vi sugestas laŭ la stila libro de Vikipedio: kiam mi krei la artikolojn de la homonimaj municipoj mi metas en la parentezo la subŝtaton kun la brazila grafio aŭ kun la esperanta grafio? Ekz.: Rio Claro (São Paulo)Rio Claro (San-Paŭlio). Dankon! Conrado 02:26, 30 Jul. 2011 (UTC)

Kun certeco ne San-Paŭlio, ĉar la oficiala Esperanto-formo (rigardu PIV) estas San-Paŭlo (kaj la subŝtato nomiĝas laŭ la urbo). Do povus esti aŭ Rio Claro (São Paulo)Rio Klaro (San-Paŭlo) aŭ eventuale Rio Claro (San-Paŭlo). Alia demando estas ĉu tempas pri municipojkomunumo de Brazilo (vidu la koncernajn difinojn en PIV kaj kontrolu la jura statuson de tiuj administraj unuoj - se temas pri unuoj konsistantaj el pluraj vilaĝoj kaj setlejoj kun administra centro, tiam fakte komunumo estus la korekta esprimo - se temas pri izolitaj unuoj tiam la esprimo municipo estus korekta, mi havas la impreson ke temas pri falsa amiko latina municip..., kiu plej ofte en Esperanto estas fakte komunumo; povas ankaŭ esti, ke tiuj esprimoj jure malsamas en la diversaj brazilaj substatoj ...). Eble estus bone, ke vi lanĉu la tutan demnadon sur la ĝenerala disuktopaĝo. DidiWeidmann 16:06, 30 Jul. 2011 (UTC)

Ĉu vi povas relegi ? Antaŭan dankon.--pino 20:29, 1 Aŭg. 2011 (UTC)

Helpo

Ĉu vi povas revizi Kokao? Mi havas problemojn kun la ŝablono. --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} 14:51, 14 Aŭg. 2011 (UTC)

Kara en la teksto mi malkovris lingvan eraron, nome "estas situanta" estas formo ne uzenda en Esperanto. Sufiĉas diri "situas" (tiu gerundia formo en Esperanto ne estas bezonata, estas anglimso). Rilate la ŝablono-problemon mi ne povas al vi helpi, ĉar mi ne scias, kiel tiu ŝablono devas funkcii. Verŝajne estas eraro en la ŝablono. Specialistoj por tiuj ŝablonoj estas Uzanto:ArnoLagrange kaj Uzanto:Tlustulimu. Ili certe volonte al vi helpos. Amike DidiWeidmann 15:05, 14 Aŭg. 2011 (UTC)
Saluton, Didi kaj Chabi. Mi intertempe trovis la kaŭzon de la informkesta problemo en Kokao. Simple mankis ŝablono kun la koordinatoj por la regiono, nome {{Geokesto lokumilo Provinco de Segovio}}. Nun la artikolo aspektas bone. --Tlustulimu 15:43, 14 Aŭg. 2011 (UTC)
Elkoran dankon por la helpo. DidiWeidmann 15:44, 14 Aŭg. 2011 (UTC)

Ŝablono projekto

Grüezi, Didi,

mi ĵus amplekse mesaĝis al vi en mia diskutpaĝo, reage al via noto. Bonvolu rigardi tie!

Sincere, Thomas 15:07, 2 Sep. 2011 (UTC)

{{komunejokat}}

Mi provis aranĝi la aspekton estigitan per {{komunejokat}}. Ĉu vere reenkonduki punkton? La bildeto rolas anstataŭe kaj signas kiaspeca tipo de ligilo ĝi estas. Se vi vere opinias ke estus pli bone kun punkto tion oni povas facile difini en Mediawiki:common.css. Nu mi provas farigi kelakjn pibonigojn kaj aldoni al similcelaj ŝablonoj samajn oportunajn funkciojn. Atingi ke samtepe ili bele kaj diverse aspektu estas pli malfacile atingebla, sed oni povas strebi. --Arno Lagrange @ 22:13, 7 Sep. 2011 (UTC)

Unue dankon pri la aranĝado. Pri la punkto oni povas esti malsamopinia. Tamen, se oni havas liston, tiam fakte estiĝas malsimetrio. La simbolo ne vere estas perceptita same kiel la punkto de la ceteraj ligiloj. Amike DidiWeidmann 22:24, 7 Sep. 2011 (UTC)
Via enkonduko de {{komunejokat}} en paĝoj kiaj 2010 havas la maloportunan sekvon ke ĝi estigis malaperon de la ligilo al vikinovaĵoj el la flanka strio (komparu en la flanka strio sub "Aliaj projektoj" en via versio kaj an la antaŭa. Tiuj ligiloj estas enmetitaj per iu ĵavaskripto kiu kontrolas ĉu estas iuj ligiloj al aliaj projektoj estigitaj ekzemple per {{projektoj}} aŭ de {{komunejokat}} sed se estas ambaŭ ŝablonoj la skripto trovas la ligilojn nur de la unua. Oni devus ĉu korekti la ĵavaskripton por ke ĝi kapablu esplori la ligilojn enmetitajn per du ŝablonoj, ĉu vi rezignu per tia ŝanĝo kiu ne povas esti pravigita per estetika plibonigo ĉar vi lasis la skatoleton entenantan la ligilon al vikinovaĵoj apud la ligilo al komunejo kiu aperas nun en aparta linio. Ke vi havas tiun preferon por la paĝoj kreitaj de vi pri svisaj komunumoj ne pravigas ke vi enkondukas tian laman malsimetrion en la paĝojn pri jaroj. vi kreis la problemon. bonvolu solvi ĝin. --Arno Lagrange @ 04:08, 13 Sep. 2011 (UTC)
Fakte la grafika aspekto kaj ankaŭ la grafika efiko de la ŝablono {{projektoj}} estas la problemo. Cetere estas neniu interrilato inter la {{komunejokat}} kaj {{projektoj}} : Vi povas mem testi: La ŝablono projektoj simple aperas dekstre malsupre en la paĝo - kun la efiko, ke ĉio, kio estas verkita sub la enmetita ŝablono denove aperas pli sube ... - kio ja povas krei terurajn truojn en paĝoj ... Mia konkludo: Ŝablono {{projektoj}} estu komplete evitenda, ĉar ja ĝene aspektas tiu flago dekstre en la bildo. Estas ankaŭ neniu praktika kialo konstrui unu solan ŝablonon por ĉiuj projektoj. Pli simple estus havi por ĉiu projekto apartan. Laŭ la identa formo kiel {{komunejokat}}. Amike DidiWeidmann 11:06, 13 Sep. 2011 (UTC)

{{vikinovkat}}

Kara Arno, mi pensas, ke mi solvis la problemon, kiun vi supre klarigis per la kreo de ŝablono {{vikinovkat}}. Se aperas simila situacio ĉe alia projekto, atentigu min, kaj mi solvos same. Fakte pli ol la pure grafika asepkto de la ŝablono projekto estas ĝia paĝodetrua funkcio ... (almenaŭ en Internetexplorer) DidiWeidmann 11:38, 13 Sep. 2011 (UTC)

Bedaŭrinde vi tute ne solvis la problemon pri kiu mi provas atentigi vin kaj kiun vi ŝajne ne jam komprenis. Vi fokusiĝas nur sur la grafika aspekto kaj volas normigi ĉiujn paĝojn al via prefero forigante la ligilojn provizitajn per {{projektoj}} kiuj aperas grupigitaj en dekstre flosanta skatoleto. "dekstre flosanta" signifas ke ĝi flosas en la dekstro de la paĝo je la nivelo kie vi enmetas ĝin. sekve por ke tio sufiĉe elegante aspektu mi ĉiam metas {{projektoj}} antaŭ la ligiloj eksteren (ĉar ili iasence ankaŭ estas ligiloj al retejoj ekster la vikipedio eĉ se ene de vikimedia projektaro).
Sed la alia aspekto estas la aperigo de ligiloj en la flankan strion (maldekstre en vector-etoso kaj en la plej multaj modernaj etosoj); La flanka strio entenas ĝeneralan sekcion, printsekcion, ilsekcion, alilingvosekcion kaj aldoniĝas super la alilingvosekcion aliprojektosekcion pere de {{projektoj}}. Ĝi funkcias pere de ĵavaskripto kiu esploras la entenon de {{projektoj}} kaj kreas po unu ligilon por ĉiu ligilo al iu alia projekto. ekzemple el Angla lingvo estas ligiloj al
Aliaj projektoj
   Vikimedia Komunejo
   Vikivortaro
   Vikipedio

Per via {{vikinovkat}} vi sukcesis normigi aspekte la ligilon al viaj preferoj sed tute ne restarigis la ligilon en la flanka strio, ĉar {{vikinovkat}} kaj {{komunejokat}} staras sendepende kaj la por sola {{projektoj}} grupiganta ligilojn al ĉiaj projektoj de vikimedio (kaj ankaŭ eventuale al ReVo, al WikiTrans, ...) antaŭvidita ĵavaskripto ne kapablas nun esplori la apartajn sekciojn estigitaj de viaj apartaj ŝablonoj, sekve ĝi konsideras nur la unue trafitan kaj ignoras la aliajn. Jes {{projektoj}} estis zorge konstruita kun subtile funkcianta meĥanismo kaj per viaj esploroj pravigitaj de persona grafika gusto vi malkonstruas la meĥanismon. Tial mi diris: vi kaŭzis la problemon, bonvolu solvi ĝin. Sed ŝajnas ke vi ne jam komprenis kiun problemon vi kaŭzas.--Arno Lagrange @ 20:46, 13 Sep. 2011 (UTC)


Ordo de ligiloj

 == Ligiloj eksteren ==
 {{projektoj|comons=tittolo|species=titolo|q=titolo|....}}
 * 1a ekstera ligilo 
 * 2a ekstera ligilo 
 * 3a ekstera ligilo 
 * 4a ekstera ligilo 
 * ................
 

Vidu ekzemple ankaŭ je Angla lingvo#Eksteraj ligiloj

Aspekto de la flanka strio

   Ĉefpaĝo
   Komunuma portalo
   Diskutejo
   Aktualaĵoj
   Lastaj ŝanĝoj
   Novaj paĝoj
   Hazarda paĝo
   Helpo
   Donaci

Printi/eksporti

   Krei libron
   Elŝuti kiel PDF
   Presebla versio

Iloj

   Ligiloj ĉi tien
   Rilataj paĝoj
   Alŝuti dosieron
   Specialaj paĝoj
   Konstanta ligilo
   Citu ĉi tiun artikolon

Aliaj projektoj

   Vikimedia komunejo

Aliaj lingvoj

   Аҧсуа
   ....
   ....
Pardonu, mi ne sukcesas sekvi vin

Jen mi ĵus montras al vi ekzemplon pri la problemo de la dekstra flosado (precipe kun la ligilo, kiun vi donis ...)

 
Ĉu tio estas vere nur subjektiva malplaĉo mia, aŭ ĉu vi konsentas, ke estas problemo? DidiWeidmann 22:53, 13 Sep. 2011 (UTC)
Dosiero:Paĝaranĝo kun aliaj projektoj0.png
Maldekstre la sama paĝo kiel tiu kiun vi montras, montrita per Internet Explorer elektante pli malgrandajn karaktrojn en mallarĝa ekrano. Dekstre evidentigo de la problemo pri ligiloj en la flanka strio (du sinsekvaj versiojn de 2010 post kaj antaŭ redakto de Didi
Kara Arno - dankon por via penado, sed ŝajnas, ke evidente mi neniel sukcesas kompreni la problemon kiun mi ŝajne kaŭzis tute senvole. Mi entute ne povas sekvi vin, ĉar evidente vi ja argumentas en alia dimensio ekster mia komprenkapablo. Ne komprenante la problemon, ja eĉ ne vidante ĝin mi evidente ankaŭ ne kapablas solvi ĝin. La granda problemo (almenaŭ laŭ mia percepto) de la ŝablonoj "projekto" kaj "projektoj" estas tamen evidente, ke ili estas tiom komplikaj, ke oni ne povas plu kompreni ilian strukturon kiel laiko. La dekstra flosado fakte tutevidente ne nur estas laŭgusto problemo. Sed estas ja fakto, ke kiam oni enmetas en iu loko tiun ŝablonon, kaj ĝi dekstre flosas, sed super ĝi troviĝas informkesto iomete ampleksa, tiam super la loko fariĝas foje duonpaĝa truo - tio estas grafike teruraspekta - kaj ĝi tie mi pensas tamen, objektive teruraspekta, ne nur afero de persona prefero! Tio estas por mi tre videbla problemo, dum tion, kion vi supre provis al mi klarigi, mi simple ĝis nun ne sukcesis kapti. Verŝajne tre malfacile estas klarigebla per retaj mesaĝoj. La problemon de {{projektoj}} mi vidas ĝuste en la dekstra flosado - sed eventuale vi tion viaflanke ne vidas. Ĉu mi foje elprintu paĝon skanu kaj sendu al vi en PDF markante mane la aferon?DidiWeidmann 22:31, 13 Sep. 2011 (UTC)
Ankaŭ pli terurajn aspektojn vi certe sukcesos atingi se vi elmontras la paĝon sur 200px-larĝa ekrano. En via ekranbildo montriĝas ke vi perdas spacon maldekstre pro via kroma maldekstra strio (kun ligiloj al viaj preferaĵoj). Provu fermi ĝin kaj vi eble jam ricevos pli taŭgan aspekton. Vi povas ankaŭ provi elekti pli etan grandecon de karaktroj: tiel la paĝo ankaŭ ordiĝos. Laŭ mi oni ne ŝanĝu la bazan aranĝon de paĝoj de vikipedio por ke ĝi povu adaptiĝi al ĉiuj eblaj elmontroj. Fenestron oni ja povas ege malgrandigi kaj tiukaze la paĝaranĝo certe tre aĉe aspektos. Paĝoj de vikipedio estas pretigitaj por elmontro sur "normalaj" ekranoj, ne nepre tre grandaj, sed tamen ne tro malgrandaj. AL @ 05:30, 14 Sep. 2011 (UTC)
aldone: nun mi redaktis la eksterajn ligilojn ĉe angla lingvo, sekve anstataŭ multlitera ne dividebla linio, nun estas normala teksto kun ordinaraj mallongaj vortoj, kiuj en elmontro en tre mallarĝa ekrano, tute nature disdividiĝas inter du vortoj, kaj jam la aĉa aspekto ne plu ekzistas. Foje la solvo ne kuŝas en forigo de ellaborita ŝablono sed en simpla vikipedia redakto ekzemple de eksteraj ligiloj. AL @ 05:58, 14 Sep. 2011 (UTC)
Dankon por la bilda klarigo, ĉar nun evidente mi sukcesis kompreni. Ĉar mi ne sukcesas kompreni la strukturon de la ŝablono projekto kaj sciante, ke vi ja estas ŝablona fakulo, vi eble povas kaj pretas helpi al mi trovi solvon ankaŭ por mia aspekto de la problemo, kiun vi verŝajne ankaŭ ekkomprenas nun. En la teksto angla lingvo eblis tion solvi, sed estas alia paĝoj, kie ne tiel facile solveblas. Kion mi tial fakte deziras estas alternativo al la ŝablono projekto (kun evidente ĉiuj funkcioj de ĝi - krom precipe la flosado dekstre - kaj la tekstoj en gramatike/lingve bone formo). Mi supozas, ke vi kiel fakulo kaj se mi bone komprenas kreinto de la ŝablono projketo, eventuale estas kapabla krei al mi tian alternativon, por tiuj lokoj, kie tio ĝuste pli konvenas. (Tio estas precipe la kazo, kiam dekstre jam estas ampleksaj informkestoj - do evidente ankaŭ en la jaroj.) Ĉu vi pretas al mi helpi por solvi tion? Se tia ŝablono estas je dispono, mi memkompreneble miaflanke zorgos pri la anstataŭo de "komunejokat" ktp. per tiu nova ŝablono. Eble tiel ni povus alveni al solvo, kiu kontentigas la bezonojn de ĉiuj! DidiWeidmann 13:04, 14 Sep. 2011 (UTC)

1e) precizigo : mi estas kreinto de {{projektoj}}, pli ĝuste adaptinto, ĉar mi prenis ĝin de alilingva vikipedio (ĉu de la franca, ĉu de la angla, mi ne precize memoras), ne de {{projekto}} kiun mi reziginis plibonigi kiam mi malkovirs ĝin ege komplika, misfunkcianta, kun klarigoj en diversaj lingvoj (itala, slovaka ? ). 2e) via peto estas tute realigebla. Mi sugestas ke simple oni aldonu al {{projektoj}} parametron flosanta kaj per flosanta=ne estiĝos la de vi atendita rezulto, sen difekto de la de mi emfazita estigo de ligiloj en flankan strion. 3e) tio postulas iom da tempo, kiun mi momente ne havas. Mi penos prizorgi tion kiam mi denove trovos iom da libera tempo. Ĝis tiam paciencu ! AL @ 06:44, 15 Sep. 2011 (UTC)

Dankon, ke vi pretas tion fari, mi ja povas atendi, ĉar estas sufiĉe da aliaj laboroj farendaj.DidiWeidmann 19:41, 15 Sep. 2011 (UTC)

Nurembergo, la 10an de Septembro 2011

Saluton DiDi! Ĉu vi havas eblecon alveni al Nurembergo?. Vidu: laborgrupon "VIAF inter project linking". Se Vi iamaniere povos veni bv. enskribi ankaŭ ĉe Interessenten. Antaŭdankon! Amike Gangleri ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 06:54, 7 Sep. 2011 (UTC)

Dankon por la atentigo. Mia agendo bedaŭrinde ne permesas mian partoprenon. Amike DidiWeidmann 17:12, 7 Sep. 2011 (UTC)

RE: Forigo de thumb de blazonoj

Mi respondis vian rimarkon: Uzanto-Diskuto:Iketsi#Forigo_de_thumb_de_blazonoj --Iketsi 02:09, 4 Nov. 2011 (UTC)

Alidirektiloj

Saluton, mi havas problemon je viaj alidirektiloj, kiel skribita en diskutejo. Kial tiuj alidirektiloj, kiuj ne ekzistas en la germana? Narvalo 20:20, 10 Nov. 2011 (UTC)

Respondo ŝovita al la diskutejo.DidiWeidmann 21:01, 10 Nov. 2011 (UTC)

Glacier-Express

Saluton, mi planas ektraduki (iam ĉijare) svis-rilatan artikolon pri fama Glaĉer-ekspreso. Ĉu tio meritas longan, detalan artikolon aŭ nur resumon de germana artikolo? Narvalo 12:53, 19 Nov. 2011 (UTC)

Se vi tion tiel demandas: Ju pli bela kaj ampleksa artikolo despli bone. Atentu, Glacier-Express (se oni esperantigus Glaĉero-Ekspreso estas trajno, kiu cirkulas sur la reto de Retia Fervojo kaj Materhorno-Gotardo-Fervojo. La artikolo de Retia Fervojo jam ekzistas, tiu de Materhorno-Gotardo-Fervojo ankoraŭ vakas. Do oni devintus kreante la artikolon pri Glacier Express eventuale ankaŭ mediti pri la mankanta artikolo de Materhorno-Gotardo-Fervojo. Rilate la nomojn: Mi proponas esperantigon de Materhorno-Gotardo-Fervojo, kiu havas tradukitan oficialan nomon en la kvar naciaj lingvoj kaj en la angla, dume Glacier-Express estu nepre en la netradukita originalformo, ĉar temas pri ne tradukenda propra nomo. Rilate tradukadon de nomoj al Esperanto en Svislando ni procedas jene: Kiam ekzistas tradukoj en la naciaj lingvoj oni traduku. Kiam estas kunmeto de lingvaj elementoj kun nomoj ne tradukendaj oni traduku la lingvajn elementojn sed ne la nomon mem. Kiam unu elemento estas tradukata kaj la alia ne, tiam oni traduku la tradukendan elementon. Oni ne sen streko tamen kombinu tradukitajn kun ne tradukitaj elementoj ... Tradician uzon kaj PIV estu observitaj: Do nepre Zuriko por Zürich (ĉar estas en PIV, sed nepre ne Zurigo, Zuriĥo aŭ Curiĥo aŭ similaj formoj ...). Amike salutas vin DidiWeidmann 18:00, 19 Nov. 2011 (UTC)
Dankon, mi listigas tiujn inter miaj multegaj tradukindaj artikoloj:)Narvalo 18:07, 19 Nov. 2011 (UTC)

Artikolaj preĝejoj

Salut'! Mi dankas Vin pro artikolo al mia diskuto en Diskutejo! Mi tial respondas, ĉar estas duboj por mi. Mi iomete ĉirkaŭrigardis kaj trovis riĉajn ekzemplojn, kiel ĉe Günter Grass. En la unua frazo estas Danzig (ne Danzigo!) blue, kaj se vi klakas tien, tuj aperas la nuna oficiala pola nomo. Similajn pri aliaj urboj oni trovas multajn, do tio ne estas escepto. Ĉu tiu solvo estas bona aŭ ne?

Mi uzis modelon de Günter Grass, sed estas granda diferenco. Komence la slovakaj komunumoj tute ne menciis la hungaran nomon. Ĝenerale mi aldonis ilin en la kutima loko, sed tio estis tute granda laboro, kaj mi enuis ĝin. Do, foje okazas, ke la leganto nenie povas informiĝi pri la hungara nomo, kio estis rajto en Vikipedio. Tial mi elektis Günter G-n modele. Tio tute ne plaĉas al PT.

Pri la Artikola preĝejo, kiun mi faris laŭ la hungara teksto. Se vi nun legas ĝin, vi legos, ke ili estis konstruataj en Slovakio fine de la 17-a jarcento kaj en la 18-a jarcento laŭ aparta jura artikolo (latine artikulus) N-ro 17-a kodigita en Sopron en 1681. Estas vero, ke ne nur en la nuntempa Slovakio, sed ankaŭ en aliaj lokoj de tiama Hungario (kio estas parte ankaŭ la nuna H.) estis permesoj por la konstruado. La nuna leganto do ekscias, ke en Slovakio konstruiĝis preĝejoj, kaj en Hungario tute ne, ja Sopron ktp forviŝiĝis. Mi skribis tion, ke tiuj preĝejoj konstruiĝis precipe en Supra Hungarujo, kaj donis ne tro longan liston pri tio, kie estas legebla ankaŭ Sopron. PT forviŝis ilin, kaj skribis tion, ke ili konstruiĝis en Slovakio. Laŭ mi tio estas esence erara, ja se vi vidos la liston, tio montras, ke preĝ. konstruiĝis ne nur en la nuna Slovakio, sed ankaŭ en la nuna Hungario. Mi origine menciis el ambaŭ partoj. Laŭ mi PT devas redakti tute novan artikolon, kiu temas pri slovakaj preĝejoj, sed tio ne estas solvo, ke li forigas ĉiujn hungaraĵojn kaj li redaktas la mian, kvazaŭ misinformo. Vi povos vidi ilin en Vidi historion! Ĉu estas ĝusta formo tie Slovakio? --Crosstor 12:11, 15 Dec. 2011 (UTC)

Eble anstataŭ respondi vian demandon donante propran vidpunkton, mi donas al vi en Esperantujo tre bone konatan ekzemplon: La unua libro de Esperanto estis verkita, kiel ĉiu esperantisto scias, en Bialistoko. Kiam la libro aperis, Bialistoko situis en la Rusa Imperio. Zamenhof mem diris iam, ke li volis fariĝi rusa poeto (ne pola). Tamen montru al mi la lokon, kie estas publikigita, ke Esperanto aperis en Ruslando aŭ ke Zamenhofo estis ruso! Do bone pripensu tiun-ĉi fakton antaŭ plu-argumenti. Laŭ mia propra opinio la plej utila solvo, kiu fakte devus kontentigi ĉiujn en la supre menciita kazo estus, ke oni tekstu "hodiaŭa Slovakio, siatempe Hungario", tio estus la historie kaj politike korekta esprimomaniero kaj krome liveros la maksimumon da relevantaj informoj! DidiWeidmann 15:15, 15 Dec. 2011 (UTC)
Mi dankas Vin, "hodiaŭa Slovakio, siatempe Hungario", sed tiel ne veras, ĉar pli longe "hodiaŭa Slovakio kaj Hungario, siatempe Hungario" estas pli preciza. Tio estas problemo, ke PT forstrekis ĉiujn ankaŭ nun hungarajn urbojn, kaj la artikolo temas pri nur nuntempa Slovakio. Ĉu Günter Grass estas bona?--Crosstor 16:47, 15 Dec. 2011 (UTC)
Rilate Günter Grass: Sola korekta formo estas Gdansko en Esperanto, kaj tia devus aperi en artikoloj ajnaj respektive en historia konteksto Dancigo hodiaŭ Gdankso ... certe ne la germana formo Danzig (kiu ja eĉ estus misprononcita esperante, se germane skribita ...) - temas verŝajne pri simpla manko de scio de la koncenra verkinto aŭ tradukinto de la teksto. DidiWeidmann 22:31, 15 Dec. 2011 (UTC)
Kial mencii nur partan historion de la slovakaj urboj? Kial mencii "hodiaŭa (nuntempa) Slovakio, antaŭa Hungario"? Ĉu ne sufiĉas nur Slovakio? Se ĉiam emfazi, ke io foje apartenis al Hungara reĝlando, kial ne mencii ĉiujn ŝtatajn formaciojn? Ekz. Tio okazis en Nitra (foje apartenanta al Grandmoravia imperio, poste al Hungara reĝlando, ankoraŭ pli poste al Ĉeĥoslovakio, poste al Slovaka ŝtato, poste denove al Ĉeĥoslovakio, ankoraŭ pli poste al Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko kaj nun en Slovakio) hieraŭ. Imagu tiajn paĝojn el aliaj partoj de Eŭropo, tutaj ridindaĵoj... Mi ne scias, ĉu Crosstor nostalgiumas pro perditaj teritorioj de Hungara reĝlando aŭ ĉu li batalas por rekonkero de Slovakio reen al Hungario. Vikipedio ne estas taŭga loko por tio. Ĉiukaze, tiuj ĉi manieroj "hieraŭ tio, hodiaŭ tio" estas tre malbonaj instrukcioj. Ĉu ni verkos enciklopedion por eksterteranoj? Petr Tomasovsky 11:39, 16 Dec. 2011 (UTC)
Petr: Se temus pri artikoloj pri urboj de/en Slovakio vi memkompreneble pravus. Sed ja la artikolo, pri kiu oni ĉi-tie debatas estas artikola preĝejo. Temas pri la fakto, ke tiaj preĝejoj estis ne konstruita nur en Slovakio sed fakte en Slovakio kaj Hungario kaj en la nuna formo la artikolo simple misinformas, ĉar ja estas esence por la kompreno, ke en la tempo de la estiĝo de tiuj artikolaj preĝejoj ne ekzistis landlimo inter la diversaj lokoj, kie tiuj preĝejoj estiĝis. Ja temas pri certa epoko nome la 17-a jarcento, kaj do estas vere necesa, ke oni en la artikolo indikas, ke en tiu epoko la hodiaŭaj slovakikaj teritorioj apartenis al hungara reĝolando. Do en la konkreta kazo fakte mi ja komprenas la plendon de Crosstor. Cetere la informoj, kiu urbo apartenis en kiu epoko al kiu regno ja estas tre interesaj kaj nature nepre devas esti parto de la tekstoj pri historio de tiuj tekstoj! Tute prave aliflanke estas, kaj tion mi jam anticipe emfazis: Vikipedio memkompreneble neniel povas esti loko da naicismaj sovinismoj. DidiWeidmann 15:13, 16 Dec. 2011 (UTC)
Angla vikipedio diras krom aliaj: As a consequence, the articular churches were all built of wood, mostly in the period 1681-1730. There were originally 38 such churches, nearly all located in the region of today's Slovakia. Aliaj lingvaj vikipedioj diras plejparte la samon. En Sopron estis eldonitaj artikoloj kiel permeso por konstrui tiajn preĝejojn en Slovakio. Pri tio, ke oni konstruu tiujn preĝejojn en aliaj partoj de Hungara reĝlando, oni parolas nenion. Mi korektas erarojn (gramatikajn aŭ stilajn aŭ enhavajn), kiujn Crosstor verkis. Petr Tomasovsky 20:05, 16 Dec. 2011 (UTC)
Estas ĝuste la eta vorteto today's (hodiaŭa), kies manko estas la kerna enhavo de la disputo!DidiWeidmann 20:23, 16 Dec. 2011 (UTC)DidiWeidmann 20:24, 16 Dec. 2011 (UTC)
Mi ne disputos plu, ĉar tio ne havas signifon, sed ĉiu homo, almenaŭ tiu, kiu iom orientiĝas en historio de Aŭstrio-Hungario, Hungara reĝlando kaj aliaj ties regionoj de nunaj landoj, Hungario kaj Slovakio, scias, ke Slovakio tiam apartenis en Hungaran reĝlandon. Tial mi ripetas, ke ne estas bezone ripeti ĉiufoje en ĉiu paĝo, ke Slovakio estis foje parto de Hungara reĝlando. Same ni senĉese ne ripetas, ke Hungara reĝlando estis parto de Eŭropo, por ke aziaj esperantistoj hazarde ne forgesu tion. Ankoraŭ mi iom haltos ĉe la vorto hodiaŭa Slovakio. Se oni nomas ĝin hodiaŭa, kio estis hieraŭa Slovakio? Kaj ankoraŭ unu noto por pripensi: Kiel nomiĝis loĝantoj de Slovakio enkadre de Hungara reĝlando? Ĉu hungaroj? Certe ne. Ili estis slovakoj kaj ili nomis sian landon Slovakio. Ili ne diris en 1918 post disfalo de Hungara reĝlando: "Nu, hieraŭ ni estis hungaroj kaj ekde nun ni estos slovakoj." Petr Tomasovsky 20:46, 16 Dec. 2011 (UTC)
Se la faktojn ĉiu scius, tiam ni ne bezonus fakte vikipedion ... - me pensas ni ĉesu la debaton. La vorton "hodiaŭa" mi aldonos en la teksto. Ĉar mi dubas, ke pli ol 1% de la homoj multon scias pri aŭstrio-hungara historio. Tial ja tia informo estas grava. DidiWeidmann 21:07, 16 Dec. 2011 (UTC)
Pli bona ol hodiaŭa estas Slovakio, tiama Hungara reĝlando, sed relegu vian diskuteron pri Eperjes en Diskutejo. Petr Tomasovsky 21:15, 16 Dec. 2011 (UTC)
Fakte mi modifis al "nuntempa Slovakio" - cetere la kazo ne estas la sama kiel rilate al Erpjes: Mi ne proponis, ke oni en la artikoloj pri slovakaj urboj aldonu tiun indikon "iama hungara" urbo, tion mi daŭre ne subtenus. Temas en la kazo de la artikolaj preĝejoj (cetere ni devus multe pli urĝe diskuti la esprimon "artikola") pri historia artikolo el tempo, kiam io simila kiel "Slovakio" simple ne ekzistis. Sen tio oni simple instruus tre konfuzajn faktojn. Kion vi ekzemple dirus, se oni pretendus, ke la Habsburgoj estas "svisa nobela dinastio"? (Tion oni ja tre facile povus pravigi per la argumento, ke la prakastelo de la Habsburgoj (la Kastelo Habsburgo) situas en la svisa komunumo Habsburgo en Kantono Argovio ... do vi tre bone vidas, ke necesas korekte informi por eviti, ke oni subite venas al komplete absurdaj konkludoj ...)

Bonan Novjaron

Bonan Novjaron al vi. Adu de kontribui sur Vikipedio. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 02:10, 30 Dec. 2011 (UTC)

Saluton,


mi faris ŝanĝojn. Mi pensas ke la seksio de la fervojkatastrofo estas alligita kun historio. Mi faris ŝanĝon. Se miaj ŝanĝojn ne kontentigas vin aŭ estas neutila, bonvolu kontaktu min tie. Ankaŭ, ĉu tio inciti vin se aliaj uzantoj faras ŝanĝojn sur Colombier NE ?

Se vi havas komentojn pri miaj ŝanĝoj en la artikolo Colombier NE, bonvolu kontaktu min tie.
Amike, Ĉiuĵŭd(Diskuti) 03:40, 7 Jan. 2012 (UTC)

Konsentite, tiu modifo estas tute en ordo. DidiWeidmann 18:03, 7 Jan. 2012 (UTC)
Dankon. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 18:05, 7 Jan. 2012 (UTC)

Bôle

Je vous ai donné un coup de pouce grâce à l'article en français. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 18:24, 7 Jan. 2012 (UTC)

Dezirataj artikoloj

Bonan tagon al vi,


mi ne sciis kio fari, tiam, mi kreis la deziratan artikolon Маруся Богуславка, mia 12a artikolo. Mi volas uzanton kiu povas korekti erarojn kaj bonvolu kontaktu min poste korektojn. Bonvolu respondu tie se vi volas transdoni viajn gratulojn.


Amike, Ĉiuĵŭd(Diskuti) 19:11, 7 Jan. 2012 (UTC)

Varadero

Ĉiuĵŭd(Diskuti) 01:53, 8 Jan. 2012 (UTC)

 

Bonan tagon, DidiWeidmann/arkivo 2012-01-08! Ni dankas por viaj kontribuoj al Vikipedio. Sed samtempe ni petas vin pli ofte uzi butonon Antaŭrigardo. Tio montros al vi, kiel aspektos la artikolo post viaj reguligoj, sed nenio registriĝas en historio de la artikolo eĉ ne en liston de lastaj ŝanĝoj. La paĝo de la lastaj ŝanĝoj estas por vikipediistoj tre grava, ĉar montriĝas en ĝi ĉiuj ŝanĝoj en Vikipedio. Dum ofta konservado de unu artikolo fare de unu persono la lastaj ŝanĝoj kaj la historio de artikolo senbezone tropleniĝas kaj fariĝas senrigardebla.

Kiam vi sentos, ke viaj reguligoj estas pretaj, enskribu en kampon Resumo koncizan priskribon de vi faritaj ŝanĝoj kaj konservu la ŝanĝojn. Per la konservo vi samtempe montrigas, ke pluajn ŝanĝojn en la plej proksimaj momentoj vi ne planas kaj ke aliaj vikipediistoj povas ekredakti la artikolon, korekti mistajpojn aŭ plenigi ĝin. Okaze de la ofta konservado minacas risko, ke okazos redaktokonflikto, do stato, kiam du vikipediistoj redaktas la saman artikolon samtempe. Dankon por la kompreno.


--CubeF 02:54, 8 Jan. 2012 (UTC)

Kara mi komprenas vian argumentadon, aliflanke estas forta argumento kontraŭ ŝanĝo de mia labormetodo: Nome mi laboras kutime enlinie kaj paralele je pluraj artikoloj. Mi bedaŭrinde spertis oftan misfunkciadon de vikipedio kaj sekve perdon da laboro, se mi ne regule konservis miajn ŝanĝojn. Ĉar tia tempoperdo fakte pezas pli grave ol la relativa ampleksigo de la redaktohistorio (kiu fakte estas la sekvo de en tiu kazo ne tro lerta programado, kies modifon mi jam plurfoje proponis, nome, ke modifoj de sama redaktoro estu konservitaj kiel ununura modifo, se ili okazas ene de du horoj kaj inter ili ne okazis aliaj redaktoj - ke tio ja eblas pruvas redaktonombronombrilo en la alemana vikipedio, kiu nombras la redaktojn ekzakte laŭ tiu sistemo). Krome per la paralela laboro mi ofte faras etajn modifojn, kiuj poste sinsekve paralele farendas ĉe aliaj artikoloj. Ankaŭ tio postulas la intertempan konservadon. Rilate la risko de redaktokonflikto - tio ja foje okazis, sed fakte ja estas relative malofta fenomeno - kvankam mi ĉiutage multe verkas en vikipedio, mi malpli ol unufoje semajne spertis redaktokonflikton! Amike DidiWeidmann 21:06, 8 Jan. 2012 (UTC)
Mi cetere volas aldoni, ke precipe la argumento de redakto-konfliktoj fakte favoras mian labormetodon: Kiam pluraj homoj samtempe verkas, kaj ĉiuj faras nur etajn ŝanĝojn, tiam malofte okazas redaktokonfliktoj. Se tamen la du paralelaj verkantoj dum pluraj minutoj verkadas kaj poste samtempe memorigas, tiam la redaktokonflikto estas antaŭprogramita kun sekvo de perdo de la laboro de unu el la du!Do mi precipe spertis, ke je ofta memorigo de la modifoj rezultas sume malpli da redaktokonfliktoj ol je malofta memoriga, kaj la sekvoj de tia konfliktoj minimumas, se la predita laboro estas nur frazo kaj ne tuta alineo aŭ granda parto de artikolo! DidiWeidmann 21:12, 8 Jan. 2012 (UTC)
Reiri al la uzanto-paĝo de "DidiWeidmann/arkivo 2012-01-08".