Vorab-Glaĉero
Vorab-Glaĉero (prononcu forab, romanĉe Glatscher dil Vorab, germane Vorabgletscher) estas ebenaĵglaĉero en la Glarusaj Alpoj en Kantono Grizono kaj Kantono Glaruso. La glaĉero havas longecon de 2 km, averaĝan larĝecon de 0,8 km kaj kovras areon de 2,17 km².
Vorab-Glaĉero | ||
---|---|---|
Roko de Vorab-Glaĉero | ||
glaĉero | ||
Geografia situo | CH1903: 731421 / 193294 (mapo)46.8777777777789.1627777777778Koordinatoj: 46° 53′ N, 9° 10′ O; CH1903: 731421 / 193294 (mapo) | |
| ||
Estiĝloko | Vorab | |
Longeco | 2 km | |
Larĝeco | 0,8 km | |
Areo | 2,17 km² | |
Glacikvanto | 0,1 km³ | |
Elfluanto(j) | Flem→Rejno kaj Sernf→Linth | |
Jara retiriĝo/kresko | 24,4 m retiriĝo en 2007 | |
Glaĉeroj de Svislando | ||
Priskribo
redaktiVorabglaĉero estiĝas sur altebenaĵo suroriente de la pinto de Vorab je alteco de proksimume 2900 m. Ĝi situas sur la limo inter la kantonoj Glaruso kaj Grizono, kaj la kantonlimo estas ankaŭ la akvodislimo inter Rejno kaj Linth. La glaĉerareo situas sur la teritorio de la komunumoj Elm, Falera, Laax, Ladir, Pigniu, Ruschein kaj Siat. La glaĉero fluas orienten kaj limigiĝas sude kaj okcidente per herbejoj. La degelakvo de la glaĉero norde elfluas per la rivero Sernf tra la Sernf-Valo al Linth kaj sudoriente subtere kaj per Flem al Rejno.
Skiado kaj neĝtabulado
redaktiVorabglaĉero apartenas al la skiregiono Blanka Areno (germane Weisse Arena) de la komunumoj Laax, Flalera kaj Flims. Ĝi vintre atingeblas per du skiliftoj, kiuj ekas je la finhaltejo de seĝtelfero, kiu en kvar etapoj ekas de Flims respektive Laax.
Alttensikonduktilo
redaktiTrans la Vorab-Glaĉero kondukas grava internacia altensia elektrokonduktilo, kiu ligas nordan kaj sudan Eŭropon.