Laax

komunumo de Svislando
Laax
Blazono de Laax
Laax kaj Lago de Laax
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Komunumaro Ilanz
Koordinatoj  46° 48′ 36″ N 9° 15′ 36″ O / 46.81000 °N, 9.26000 °O / 46.81000; 9.26000 (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ 36″ N 9° 15′ 36″ O / 46.81000 °N, 9.26000 °O / 46.81000; 9.26000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1336
Areo 31,71 km²
Alteco 1016 m super marnivelo
Poŝtkodo 7031
Komunumkodo 3575
Mapo de Laax

Pri la komunumo redakti

Laax (prononcu lagz; en la romanĉa lingvo origine Lags) estas kuracloko kaj komunumo de la Komunumaro Ilanz kaj la Distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1336 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

La komunumo de Laax etendiĝas de la ravino de Laax en sudo ĝis la Vorab-Glaĉero en nordo. Sur la teritorio de la komunumo situas la du lagoj Lago de Oberst (en la romanĉa lingvo Lag digl Oberst) kaj Lago de Laax. La komunumo konsistas krom el la ĉefvilaĝo Laax mem el la setlejoj Salums, Cons, Uletsch, Staderas kaj Murschetg.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Laax limas en nordo al Glaruso Sudo (GL), en oriento al Flims, en sudo al Sagogn, en okcidento al Falera, kaj en nordokcidento al Schnaus.

Monda naturheredaĵo redakti

Laax apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Trafiko redakti

Tra Laax pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Tamins tra Ilanz kaj Oberalppasejo al Andermatt. La vilaĝo mem estas senŝarĝita de la transirtrafiko dank al ĉirkaŭvetura tunelo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio de Koiro al Ilanz. De Laax aertelfero kondukas la la monto Crap Sogn Gion sur alteco de 2252 m s.m. Kun Falera kaj Flims Laax formas turisman regionon, kiun oni vintre vendas sub la nomo Laax kaj somere sub la nomo Flims.

Historio redakti

Diversaj lokoj en Laax jam estis menciitaj en la testamento de la episkopo Tello en la jaro 765. La unua rekta dokumenta mencio de Laax datiĝas el la jaro 1290 kiel Lages en la inventaro de la katedralo de Koiro. En la jaro 1300 Laax formis kun la fortikaĵo Langenberg (en la romanĉa lingvo Cuolm Liung centro de la Senjorujo Laax kaj de la Asocio de la Liberuloj supre de la Arbaro de Flims. Ĝis 1525 Laax apartenis al la paroĥo Sagogn, kun kiu ĝi ĝis tiam ankaŭ formis merkatokomunumon. Inter 1654 kaj 1732 okazis en Laax diversaj sorĉistaj procesoj, kie krime estis brulmurditaj homoj en la nomo de la kristana eklezio. Ĝis fino de 1850 Laax apartenis al la tribunala komunumo Laax-Seewi, kiu tiam estis malfondita. Sur baze de la tiama leĝo pri la nova administracia ordo de Kantono Grizono Laax estis atribuita en 1851 al la komunumaro Ilanz.

Per la malfermo de la hotelo Seehof apud la Lago de Laax en la jaro 1880 komenciĝis la historio de Laax kiel kuracloko. La granda sukceso kiel turisma loko komenciĝis en la 1960-aj jaroj per la konstanta ampleksigo de la instalaĵoj de la montartransportentrepreno Crap Sogn Gion AG kun aertelfero kaj skiliftoj.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti