Malfermi la ĉefan menuon

Pri la komunumoRedakti

Falera estas komunumo de la komunumaro Ilanz kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 577 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

GeografioRedakti

Falera situas sur la norda flanko de la valo de Antaŭa Rejno. La terotitorio de la komunumo entendiĝas ĝis Vorab-Glaĉero en la Glarusaj Alpoj. Sur la komunuma tereno troviĝas la monto Crap Sogn Gion, kiu atingeblas per aertelfero de Laax. Al la komunumo apartenas la setlejoj Muota, Parmun, Badugns kaj Cavarschons.

Najbaraj komunumojRedakti

La komunumo Falera limas en nordo kaj oriento al Laax, en sudoriento al Sagogn, en sudo al Schluein, en sudokcidento al Ladir, en okcidento al eksklavo de Schnaus, en nordokicidento al eksklavo de Ladir, kaj en nordnordokcidento al Ruschein.

Menhira aleoRedakti

Aparta vidindaĵo en la komunumo estas la menhira aleo el la bronzoepoko. La menhiroj estis centro de kultaj agoj, sed ankaŭ havis astronomian signifon. Al la instalaĵo apartenas ŝtonoj por kalkuli la someran kaj vintran solsticon, la nord-sud-direkton, la ekvinoksojn kaj la stelon Kefo de la konstelacio Kasiopeo. [1]

LingvojRedakti

Kvankam ankaŭ en Falera dum la lastaj jaroj la parto de germanlingvanoj kreskis, la ĉefa lingvo de la komunumo daŭre estas la romanĉa. Okaze de la popolnombrado de la jaro 1990 80,94% parolis la romanĉan kaj 17,57% la germanan lingvon. En la jaro 2000 estis ankoraŭ 67,46% da romanĉlingvanoj kaj jam 28,77% da germanlingvanoj. La elcentaĵo de itallingvanoj kreskis de 0,74% en la jaro 1990 al 1,98% en la jaro 2000.

TrafikoRedakti

La vilaĝo de Falera estas senaŭtomobila zono, kiun oni rajtas alveturi nur kun speciala permeso. La aŭtomobilojn oni devas parki sur parkejo sube de la vilaĝo apud la kantona ĉefvojo 19.

HistorioRedakti

La unua dokumenta mencio de Falera datiĝas el la jaro 765 kiel Falariae. La menhira aleo supozeble estas restaĵo de la antaŭhistoria sunokultocentro. En Muota estis trovita 80 cm longa bronzopinkglo kun disko, kiu montras la venusan plandedovojon el la jaro 1600 antaŭ Kristo kaj du bronzaj serpoj.[2]

Notoj kaj referencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti