Kasiopeo (konstelacio)

konstelacio en norda ĉiela hemisfero

Kasiopeo estas konstelacio de la tera ĉielo. En la noktoj de l'norda duonglobo, ĝi estas la plej facile rekonebla, ĉiam proksime de la norda zenito, kun sia aparta W-formo.

Kasiopeo
konstelacio 
Latina nomo Cassiopeia
(genitiva Cassiopeiae)
Mallongigo Cas
Imagata bildo
Najbaraj Konstelacioj
ĜirafoCefeoLacertoAndromedoPerseo 
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 22h 52m 0s ... 3h 25m 0s
Deklinacio 46° 0' 0" ... 77° 0' 0"
Areo 598 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 25
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 4
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 2,23
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -44° ... 90°
Latitudoj de plena videbleco -13° ... 90°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Novembro
Historio
Unua priskribo Ptolemeo
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj
vdr

Kasiopeo havas formon de granda M aŭ W laŭ la rondirado de la konstelacioj ĉirkaŭ la Polusa Stelo.

Steloj redakti

La stelo alfa de la konstelacio Kasiopeo nomiĝas Schedar, ĝi estas la plej brila. Tiu araba vorto signifas «brusto». La stelo Schedar estas 42-oble pli granda ol nia suno.

Mitologio redakti

 
Kasiopeo sur kupra plato, Johann Bayer, Uranometria, 1661.

Laŭ lokaj tradicioj Kasiopeo figuras tronon aŭ kuŝantan kamelon.

Laŭ la helena mitologio Kasiopeo estis tre bela virino. Ŝi edziniĝis kun Cefeo kaj tiel fariĝis reĝino de la antikva Etiopujo. Iam ŝi fanfaronis pri sia beleco. Ŝi certigis ke ŝi estis pli bela ol la Nereidinoj. Ĉi tiuj estis la kvindek filinoj de la maljuna Nereo, kiu zorgis pri la pereintaj maristoj. La Nereidinoj akompanadis la dion de la maro, Pozidono. Kompreneble tia temereco malplaĉis al li. Li dronigis Etiopujon kaj sendis maran monstron por mortigi ĝiajn loĝantojn. Cefeo petis helpon de orakolo, ke li parolu en la nomo de la dioj. La orakolo konsilis al li oferi sian filinon Andromeda al la monstro. Pro tio ŝi estis katenigita al rifo en la maro. Sed tute neatendite, alflugis Perseo.

Li ĵus senkapigis la Meduzon en norda lando. La Meduzo estis monstro, kiu havis serpentojn anstataŭ harojn. Kaj nun la kapon de la monstro li portis en sia sako. Li estis rajdanta la flugilhavan Pegazon survojen de sia insulo en la Egea Maro, kiam li ekvidis etulon solan sur rifo. Li malsupreniris kaj vidis tiun belulinon sube, alkroĉigitan. Subite, li sentis sin enamiĝi en ŝin. Rapide, Perseo surmetis sian kaskon, kiu nevidebligis lin, metis al la piedoj la flugilhavajn sandalojn kaj per sia serpo, mortigis la beston.

Kasiopeo nun tronas en la tera ĉielo inter Cefeo kaj Perseo, proksime de Andromedo kaj Pegazo.

 
Kasiopeo malkovriĝas en la nokta ĉielo.
 
Animacio de la ĉirkaŭpolusaj steloj