Rejno

rivero en Svislando, Liĥtenŝtejno, Aŭstrio, Germanio, Francio, kaj Nederlando
(Alidirektita el Antaŭa Rejno)

Rejno (germane Rhein [rajn], france Rhin, nederlande Rijn [rejn]) estas riverego, kiu fluas de la Kantono Grizono ĉe la Svisaj Alpoj en Svislando, laŭlonge de la landlimo kun Liĥtenŝtejno kaj Aŭstrio al Bodenlago, tiam laŭlonge de la svisa kaj germana limoj ĝis Bazelo kaj de tie tra Germanio precize tra la regiono nomita Rejnlando tuŝante Francion ĝis Nederlando, kie ĝi enfluas en la Nordan Maron. Ĝi formas parton de la landlimo inter Germanio kaj Francio.

Loreley
Loreley mit tal von linker rheinseite.jpg
Loreley
Rejno
Rigardo de Hammerstein al Rejno
Bazaj informoj
Longeco 1 239 km
Akvokolekta areo 218 300 km²
Averaĝa trafluo 2 300 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 2 344 m
- Koordinatoj Blue 0080ff pog.svg CH1903: 694461 / 165326 (mapo)46.63258.6722222222222
Enfluejo Norda Maro
- Alteco (delto0 m
- Koordinatoj Blue pog.svg 51° 58′ 52″ N, 4° 4′ 54″ O (mapo)51.9811111111114.0816666666667
Geografio
Alfluantoj Aro, Majno kaj aliaj
Rejno
Rivero en Eŭropo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Rejno entute havas longecon de ĉirkaŭ 1239 km, 883 el tio estas uzeblaj por la grandŝipirado. La averaĝa forflua kvanto tuj antaŭ la river-delto estas 2300 m³/s. Tiele ĝi estas la dua plej longa rivero en Centra kaj Okcidenta Eŭropo (post la Danubo) pro ties ĉirkaŭ 1230 km,[1][2] kun average forflukvanto de ĉirkaŭ 2900 m³.

La plej granda iam-mezurita forflukvanto estas 12000 m³/s (inundo 1926), la malplej granda 600 m³/s (somero 1947).

La menciitaj etnolingvaj nomoj de Rejno ĉiuj havas sian komunan originon en hindeŭropa radiko signifanta «flui» (komparu la grekan ῥεῖν rheĩn «flui», hispanan río «rivero»), kaj eble devenas rekte de la rivernomo unue uzata de keltaj triboj. La romianoj nomis la fluon Rhenus.

La longeco de la rivero dum jardekoj estis erare indikata je 1320 km pro simpla interŝanĝo de ciferoj en la 1920-aj jaroj, informo, kiu poste estis ĉiam kopiita. La eraron malkovris germana geografia instituto en marto 2010.[3]

La Rejno kaj la Danubo formis plej el la norda interna limo de la Romia Imperio kaj, ekde tiam, la Rejno estis ŝlosila kaj navigebla akvojoj kiu transportis komercon kaj varojn tre interne en la eŭropa kontinento. Multaj kasteloj kaj fortifikaĵoj laŭlonge de Rejno atestas pri ties gravo kiel akvovojo en la Sankta Romia Imperio. En moderna epoko, ĝi iĝis simbolo de germana romantika naciismo. En 2002 la kulturpejzaĝo de la Rejn-valo inter Koblenz kaj Bingen estis registrita en la Monda Heredaĵo de UNESKO.

Gravaj urboj laŭlonge de RejnoRedakti

La Rejno trafluas multajn gravajn urbojn, kaj ligis ilin en ĉiuj epokoj kiel unu el la plej gravaj akvovojoj de Eŭropo. La plej gravaj urboj (en la fludirekto) estas: Koiro, Buchs SG, Konstanco, Ŝafhaŭzo, Rheinfelden, Bazelo, Frajburgo, Karlsruhe, Mannheim, Ludwigshafen apud Rejno, Majenco, Wiesbaden, Bonn, Kolonjo, Düsseldorf, Duisburg, Arnhem kaj fine Roterdamo.

La riverpartoj de RejnoRedakti

Oni povas Rejnon subdividi en naŭ riverpartojn:

 
Kunfluejo de Antaŭa kaj Malantaŭa Rejnoj ĉe Tamins.

FontriverojRedakti

Ekde la sudo de la Oberalppasejo, supre de la kuniĝo de Antaŭa kaj Malantaŭa Rejnoj al Alpa Rejno ĉe Tamins troviĝas la vasta regiono de la nutroregiono de la fontriveroj de Rejno. Tiu-ĉi nutroregiono troviĝas ĉefe en la svisa Kantono Grizono inter la Gotardo-masivo en la okcidento, la itala Valle di Lei en la sudo ĝis Davos en la oriento. La kvin plej gravaj fontriveroj nomiĝas Antaŭa Rejno (germane Vorderrhein), Malantaŭa Rejno (germane Hinterrhein), Albulo (germane kaj romanĉe Albula), Landwasser kaj Julio (itale Geglia, germane Julia).

La rivero Rejno estas unu el la kvar ĉefaj riveroj kiuj havas siajn fontojn en la Gotarda regiono, kun Tiĉino, Rodano kaj Reuss. Tradicie la Lago Toma ĉe la Montopasejo Oberalp en la Gotarda regiono estas konsiderata la fonto de Antaŭa Rejno kaj de Rejno kiel tuto. La Malantaŭa Rejno ekfluas en la valo Rheinwald ĉe la monto Rheinwaldhorn.

Alpa RejnoRedakti

 
Delto de Alpa Rejno.

Inter Tamins kaj la alfluo al Bodenlago Rejno nomiĝas Alpa Rejno. Sur ĝia longeco de proksimume 100 km (pli precize 86 km) la marnivela alteco de Alpa Rejno falas de 599 m ĝis 396 m kaj la ĉefa fludirekto estas norden. Unue Alpa Rejno fluas tra grizona teritorio ĝis ĝi atingas la landlimon de Svislando. Ĉe Sargans nur malalta akvobaraĵo malhelpas, ke la rivero fluas tra la Valenlago kaj la Lago de Zuriko al Aro. Alpa Rejno fluas tra larĝa valo, kiun fosis glaciepokaj glaĉeroj kaj nomiĝas Rejnvalo. Alpa Rejno formas en Rejnvalon la limon inter la Princlando Liĥtenŝtejno kaj la svisa Kantono Sankt-Galo kaj fine alfluas post Sankt-Margreto al Bodenlago.[4]

La Alpa Rejno ekfluas en la plej okcidenta parto de la svisa kantono Graubünden, kaj poste formas la limon inter Svisio okcidente kaj Liĥtenŝtejno kaj poste kun Aŭstrio oriente. Kiel efiko de homa agado, ĝi alfluas en la Bodenlago en Aŭstrian teritorion kaj ne sur la limon kiu sekvas ties malnovan naturan riverfluejon.

La alfluejo de Rejno en la Bodenlagon formas internan delton. Tiu delto estas limigita okcidente de la Alter Rhein ("Malnova Rejno") kaj oriente de moderna kanaligita sekcio. Plej el la delto estas natura rezervejo kaj birdorifuĝejo. Ĝi inkludas la aŭstriajn urbojn Gaißau, Höchst, kaj Fußach. La natura Rejno origine branĉiĝis en almenaŭ du brakoj kaj formis malgrandajn insulojn per precipitaĵo de sedimentoj. En la loka alemana dialekto, la singularo estas prononcita "Isel" kaj tio estas ankaŭ la loka prononco de Esel ("azeno"). Multaj lokaj bienoj havas oficialan nomon enhavanta tiun elementon.

 
Elaera foto de la elfluejo de Rejno en Bodenlagon.

Oni proponos reguladon de la rivero Rejno, pere de supra kanalo ĉe Diepoldsau kaj pli malsupra kanalo ĉe Fußach, por kontraŭgadi la konstantan inundon kaj fortan sedimentadon en la okcidento de la Rejna Delto. Ankaŭ la fluejo de la rivero Dornbirner Ach devis esti ŝanĝita, kaj ĝi nuntempe fluas paralele al la kanaligita Rejno en la lagon. Ties akvo havas pli malhelan koloron ol Rejno; la pli hela suspendita ŝarĝo de tiu lasta venas el pli alte en la montoj. Oni supozas, ke la kontinua alporto de sedimento en la lago plenplenigos la lagon. Tio jam okazis ĉe la iama lago Tuggenersee.

La eltranĉita Malnova Rejno dekomence formis pejzaĝon de marĉoj. Poste artefarita kanaleto de ĉirkaŭ du km estis elfosita. Ĝi estis farita navigebla ĝis la svisa urbo Rheineck.

Bodenlago (supra lago)Redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bodenlago.
 
Satelita bildo. En la centro kaj en la dekstro (t.e. oriente) la pli granda parto de la Bodenlago, nomita la Obersee, estas videbla, kaj ĝi inkludas, en la malsupra dekstro, la delton de la Alpa Rejno. La plej nordokcidenta "fingro" (en la supra maldekstro) estas la lago Überlingen, kiu enhavas la insulon Mainau. Sub la lago Überlingen (ankaŭ okcidente) estas la pli malgranda Untersee, kiu enhavas la insulon Reichenau. Obersee kaj Untersee estas konektita pere de kvarkilometre longa Seerhein. Maldekstre la Alta Rejno videblas.

La fluo de la malvarma grizkolora montara akvo post la delto de Alpa Rejno ankoraŭ iom pludaŭras. Nur iom post iom ĝi miksiĝas kun la pli verda kaj varma akvo de la lago. La Rejno portas multajn sedimentojn en la Bodenlagon, pro kio oni devas nuntempe konstante ekspluati ŝtonerojn en la deltoregiono.

La Bodenlago konsistas el tri akvejoj: nome Obersee ("supra lago"), Untersee ("malsupra lago"), kaj konektanta riverlango de Rejno, nomita Seerhein ("Lago Rejno" aŭ "Lagorejno"). La lago estas en Germanio, Svisio kaj Aŭstrio ĉe Alpoj.[4] Specife, ties bordoj kuŝas en la germanaj subŝtatoj Bavario kaj Baden-Virtembergo, la aŭstria subŝtato Vorarlberg, kaj la svisaj kantonoj de Thurgau kaj St. Gallen. Rejno fluas en ĝi el la sudo sekvante la limon Svisio-Aŭstrio. Ĝi estas proksimume 47° 39′ N 9° 19′ O / 47.650 °N, 9.317 °O / 47.650; 9.317 (mapo).

Obersee (supra lago)Redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Obersee (Bodenlago).

La fluo de malvarma, griza montara akvo pluas dum ioma distanco en la lagon. La malvarma akvo fluas ĉe la surfaco kaj dekomence ne miksiĝas kun la pl varmaj, verdaj akvoj de la Supra Lago. Sed poste, je la tiel nomita Rheinbrech, la akvo de Rejno subite falas en la profundaĵojn pro la pli granda denseco de malvarma akvo. La fluo reaperas sur la surfaco ĉe la norda (germana) bordo de la lago, ĉe la insulo Lindau. La akvo poste sekvas la nordan bordon ĝis Hagnau am Bodensee. Malgranda parto de la fluo estas apartigita ĉe la insulo Mainau en la lagon Überlingen.[4] Plej granda parto el la akvo fluas laŭ la Bodenlaga akvokirlo en la Rheinrinne ("Rejna defluejo") kaj Seerhein. Depende de la akvonivelo, tiu fluo de la Rejn-akvo estas klare videbla laŭlonge de la tuta longo de la lago.

La rivero Rejno portas tre grnadajn kvantojn de rubotero en la lagon.[5] Rejno transportas ĉiujare ĝis 3 milionojn m³ de solidaĵoj en la lago. Ĉe la elflueja regiono, ĝi estas tial necese permanente forigi gruzon per dragado. La grandaj amasoj de sedimentoj devenas parte pro la etenda termovado supre en la rivervalo. Tri landoj bordas ĉe Obersee, nome Svisio sude, Aŭstrio sudoriente kaj la germanaj subŝtatoj Bavario nordoriente kaj Baden-Virtembergo norde kaj nordokcidente.

LagorejnoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Lagorejno.
 
Distancmarkiloj laŭlonge de Rejno indikas distancojn el tiu ponto en Konstanco.

Ĉe Konstanco la proksimume 4 kilometrojn longa Lagorejno (Seerhein) ligas la Supran Lagon kun la Malsupra Lago, kiu situas je nivelo proksimume 30 centimetrojn malpli alta super la marnivelo ol la Supra. Ekde la mezo de la malnova rejnponto de Konstanco oni eknombras la kilometrumadon de Rejno, kiu finiĝas per kilometro 1036,20 okcidente de Hoek van Holland kie Rejno alfluas al la Norda Maro. Dum plej el ties longo, Seerhein formas la limon inter Germanio kaj Svisio.[4] La escepto estas la malnova urbocentro de Konstanco, ĉe la svisa flanko de la rivero.

La Seerhein aperis en la lastaj miloj de jaroj, kiam erozio okazigis, ke lagonivelo malaltiĝis ĉirkaŭ 10 metrojn. Antaŭe, la du lagoj formis unusolan lagon, kiel la nuna nomo ankoraŭ sugestas.

Untersee (malsupra lago)Redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Untersee (Bodenlago).

Kiel ĉe Obersee, la fluo de Rejno povas esti rigardita en Untersee. Ankaŭ tie, la riverakvo estas malhelpita je sia mikso kun la lagakvo. La nordaj partoj de Untersee (Lagoj Zell kaj Gnadensee) restas virtuale netuŝitaj de la fluo. La rivero trapasas la sudon, kiu, izole, estas foje nomita Rhinesee ("Rejnlago", ne konfuzu kun Seerhein, Lagorejno).

AL alfluanto Radolfzeller Aach aldonas grandajn kvantoj de akvo el la riversistemo de Danubo al Untersee. La insulo Reichenau formiĝis en la sama epoko kiel Seerhein, kiam la akvonivelo falis al sia nuntempe nivelo. La lago Untersee estas parto de la limo inter Svisio kaj Germanio, kun Germanio sur la norda bordo kaj Svisio sur la suda, escepte ĉe ambaŭ flankoj estas Svisio en Stein am Rhein, kie la Alta Rejno elfluas for de la lago.[4]

Alta RejnoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Alta Rejno.

Ĉe Stein ĉe Rejno post la elfluo el la Malsupra Lago komenĉiĝas Alta Rejno el la Bodenlago. Alta Rejno trafluas okcidenten Ŝafhaŭzon, pasas la Rejn-Akvofalon inter la Kastelo Laufen kaj Neuhausen ĉe Rejn-Akvofalo kaj post la kuniĝo kun la ĉefa alfluanto Aro atingas la rejnkurbiĝon ĉe Bazelo. la rivero Aro pli ol duobligas la akvoŝarĝon de Rejno, ĝis averaĝo de preskaŭ 1000 m³/s, kaj havigas pli ol unu kvinonon de la de la elŝarĝo de la nederlanda limo. Aro enhavas akvon el la 4274 m alta pinto de Finsteraarhorn, la plej alta pinto de la Rejna baseno. La Rejno svage formas la Germani-Svisan limon de la Bodenlago[4] kun la sceptoj de la kantono Schaffhausen kaj partojn de la kantonoj Züriko kaj Bazelurba, ĝis ĝi turniĝas norden al la tiel nomita Rheinknie en Bazelo, kaj lasas Svision.

La Alta Rejno ekfluas en Stein am Rhein je la okcidenta pinto de Untersee. Malkiel ĉe la Alpa Rejno kaj ĉe la Supra Rejno, ĝi fluas okcidenten. Ĝi descendas el 395 m ĝis 252 m. Kelkaj etendoj de la Alta Rejno inter Stein am Rhein kaj Eglisau formas la limon inter Svisio sur la suda bordo kaj Germanio en la norda. Je aliaj etendoj, ambaŭ flankoj estas svisaj; fakte plej granda parto el la Kantono Ŝafhaŭzo estas sur la norda bordo. Inter Eglisau kaj Bazelo, la Alta Rejno konsiste formas la limon.

La Rejn-Akvofaloj estas malsupre de Schaffhausen. Kun averaĝa akvofluo de 373 m³/s (ĉefa somera elŝarĝo 700 m³/s) ĝi estas la plej granda akvofalo en Eŭropo laŭ terminoj de potenciala energio.[6]

La Alta Rejno estas karakterizita per nombraj akvobaraĵoj. En kelkaj malmultaj restantaj naturaj sekcioj, estas ankoraŭ kelkaj rapidfluejoj. Ĉe la svisa Koblenco en la Kantono Argovio, la rivero Aro aliĝas al la rivero Rejno. Kun averaĝa elfluo de 557 m³/s, Aro estas pli volumenhava ol la rivero Rejno, kiu havas averaĝan elfluadon de 439 m³/s. Tamen, la Alpa Rejno estas konsiderata ĉefa brako, ĉar ĝi estas pli longa.

Supra RejnoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Supra Rejno.
 
Rejno ĉe Bazelo estas la svisa elirejo al la maro.

La riverparton inter la Rejnkurbiĝo en Bazelo kaj Bingen oni nomas la Supra Rejno. Dum proksimume 300 km la Rejno fluas nun majeste tra la Malaltebenaĵo de Supra Rejno, kiu estas ĉirkaŭ 300 km longa kaj ĝis 40 km larxga. En tiu-ĉi riverparto alfluas la riveroj Neckar kaj Majno al la Rejno. En la urbocentro de Bazelo, nome la unua grava urbo ĉe la fluejo de la akvovojo, estas la "Rejnkurbiĝo"; tiu estas ĉefa rejnkurbiĝo, kie la ĝenerala direkto de Rejno ŝanĝiĝas el okcidentena norden. Tie finiĝas la Alta Rejno. Laŭjure, la Centra Ponto estas la limo inter la Alta kaj Supra Rejnoj. La plej gravaj alfluantoj en tiu areo estas Ill (Francio) malsupre de Strasburgo, Neckar en Mannheim kaj Majno ĉe Majenco. En Mainz, la rivero Rejno lasas la valon de la Supra Rejno kaj fluas tra la Majenca Baseno.

La suda duono de la Supra Rejno formas la limon inter Francio (Alzaco) kaj Germanio (Baden-Virtembergo).[4] La norda parto formas la limon inter la germanaj subŝtatoj Rejnlando-Palatinato okcidente unuflanke, kaj Baden-Virtembergo kaj Hesio aliflanke, oriente kaj norde. Kuriozaĵo de tiu limlinio estas, ke partoj de la urbo Majenco en la dekstra bordo de Rejno estis donita al Hesio fare de la okupaciantaj fortoj en 1945.

La Supra Rejno estis grava kultura pejzaĝo en Centra Eŭropo jam en antikveco kaj dum la Mezepoko. Nuntempe, la Supra Rejno estas area kiu estas hejmo de multaj gravaj fabrikaj kaj servaj industrioj, precize en la centroj Bazelo, Strasburgo kaj Mannheim-Ludwigshafen. Strasburgo estas la sidejo de la Eŭropa Parlamento, kaj ankaŭ unu el la tri eŭropaj ĉefurboj kiuj estas en Supra Rejno.

La regiono de Supra Rejno ege ŝanĝiĝis per plifortiga programo de Rejno en la 19-a jarcento. La fluproporcio estis pliiigita kaj la grunda akvonivelo ege falis. Mortintaj branĉoj estis forigitaj fare de konstrulaboristoj kaj oni faris la areon ĉirkaŭ la rivero pli loĝebla por homoj en la inundebenaĵoj ĉar la inundoproporcio ege malpliiĝis. Je la franca flanko, la Granda Kanalo de Alzaco estis elfosita, kiu nun portas gravan parton de la riverakvo, kaj la tutan trafikon. En kelkaj lokoj, estas grandaj kompensbasenoj, por ekzemplo, la granda Bassin de compensation de Plobsheim en Alzaco.

 
Vidaĵo de la Majenca Baseno, el Eltville kaj Erbach ĝis Bingen.

La regiono de Supra Rejno suferis gravan homan ŝanĝon ekde la 19-a jarcento. Kvankam ĝi jam estis iom modifita dum la epoko de la Romia Imperio, nur pro la apero de inĝenieroj kiel Johann Gottfried Tulla grava modernigaj klopodoj ŝanĝis la formon de la rivero. Fruaj laboroj en la epoko de Frederiko la Granda pluris klopodoj por faciligi navigadon kaj konstrui akvorezervejojn por servi la karbo-transportadon.[7] Oni konsideris, ke Tulla estis kiu "aldomigis" la Supran Rejnon, aldomigo kiu servis al celoj kiel redukti malsekajn torfejojn kiuj estis kaŭzo de akvomediaj malsanoj, celoj kiuj faris regionojn pli loĝeblaj por homara setlado, kaj redukti altan frekvencon de inundoj. Iomete antaŭ la vorkoj de Tulla por plilarĝigi kaj plirektigi la riveron, fortaj inundoj okazigis gravan perdon de vivoj.[8] Oni subskribis kvar diplomatiajn traktatojn inter germanŝtataj registaroj kaj francaj regionoj kiuj temis pri la ŝanĝoj proponitaj laŭlonge de la Rejno, unu el kiuj estis "la Traktato por la Korektado de Rejno-fluo el Neuberg ĝis Dettenheim"(1817), kiu tuŝis ŝtatojn kiel la Burbona Francio kaj la Bavaria Palatinato.

Meandreroj, meandraj lagoj, brakoj kaj insuloj estis forigitaj laŭlonge de la Supra Rejno por ke estu uniformeco en la rivero.[9] La inĝenieradon de Rejno oni ne faris sen protestoj: agrikulturistoj kaj fiŝkaptistoj havis gravajn tialojn kontraŭ la perdo de valoraj fiŝkaptaj areoj kaj farmeblaj areoj. Kvankam kelkaj areoj perdis grundon, en aliaj areas marĉoj kaj torfejoj estis drenitaj kaj ŝanĝitaj en plugebla tero.[10] Johann Tulla havis la celon mallongigi kaj rektigi la Supran Rejnon. Ankaŭ fruaj inĝenieraj projektoj jam rezultis en ŝanĝoj en la Supra Rejno, dum la projekto de Tulla en parto de la rivero kreis flurapidejojn, post Rejno eroziis la grundon ĝis pura roko.[11] Inĝenierado laŭlonge de Rejno reduktis inundadon kaj faris la transportadon laŭlonge de la rivero malpli malkomforta kaj malpli komplika. Tiuj ŝtataj projektoj estis parto de antaŭenira kaj teknika progreso pliiĝanta en la lando laŭlonge de la industria revolucio. Pri Germanio, fari la riveron pli antaŭvidebla rezultis en la sekurigo de disvolvigaj projektoj kiuj povu pli facile starti.[12]

La sekcio de la Supra Rejno malsupren el Majenco estas konata ankaŭ kiel "Insulo Rejno". Tie estas nombraj riverinsuloj, surloke konataj kiel "Rheinauen".

Meza RejnoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Regiono Meza Rejno kaj Meza Rejna Valo.

Post Bingen Rejno elfluas el la Malaltebenaĵo de Supra Rejno kaj trafluas la Rejnlandan Ardezan Montaron (germane: Rheinisches Schiefergebirge). Oni nun parolas pri la Meza Rejno. Mozelo kaj Lahn alfluas en tiu-ĉi riverparto. La rivero tie pasas la faman rokon de Loreley. Rejno estas la plej longa rivero en Germanio.[4] Tie Rejno ricevas plej multajn el siaj ĉefaj alfluantoj, kiel Neckar, Majno kaj, poste, Mozelo, kiuj kontribuas averaĝe per elŝarĝo de pli ol 300 m³. Nordorienta Francio drenas al Rejno tra Mozelo; pli malgrandaj riveroj drenas la suprajn terojn de Vogezoj kaj Ĵuraso. Plej granda parto de Luksemburgo kaj ankaŭ tre malgranda parto de Belgio drenas al Rejno tra Mozelo. Kiaam ĝi alproksimiĝas al la limo kun Nederlando, Rejno havas ĉiujaran ĉefan fluadon de 2290 m³ kaj averaĝan larĝon de 400 m.

Inter Bingen am Rhein kaj Bonn, la Meza Rejno fluas tra la Rejna Gorĝo, formacio kiu estis kreita per erozio. La proporcio de erozio egalis al la levo en la regiono, tiel ke la rivero restis je ĉirkaŭ sia origina nivelo dum la ĉirkaŭaj teroj leviĝis. La gorĝo estas tre profunda kaj estas la parto de la rivero kiu estas famkonata pro siaj multaj kasteloj kaj surdeklivaj vitejoj. Ĝi estas Monda heredaĵo de Unesko (2002) kaj konata kiel "la Romantisma Rejno", kun pli ol 40 kasteloj kaj fortikaĵoj el la Mezepoko kaj multaj pitoreskaj kaj amindaj kampavilaĝoj.

 
Vidaĵo de la Mez-Rejna Valo kaj la Burgo Katz, kaj en la fono Lorelei.

La Majna Baseno finiĝas en Bingen am Rhein; Rejno pluas kiel "Meza Rejno" en la Rejnan Gorĝon en la Rejnlanda Ardeza Montaro. En tiuj partoj la rivero falas el 77.4 m super marnivelo ĝis 50.4 m. Maldekstre, estas la montaroj Hunsrück kaj Eifel, dekstre Taunus kaj Westerwald. Laŭ geologoj, la karaktera mallarĝa valformo estis kreita per erozio fare de la rivero dum la ĉirkaŭa pejzaĝo estis levita. Ĉefaj alfluantoj en tiu areo estas Lahn kaj Mozelo. Ili aliĝas al Rejno ĉe Koblenco, desktre kaj maldekstre respektive. Preskaŭ la tuta longo de la Meza Rejno fluas en la germana subŝtato Rejnlando-Palatinato.

La hegemoniaj ekonomiaj sektoroj en Meza Rejno estas vinproduktado kaj turismo. La Rejna Gorĝo inter Rüdesheim am Rhein kaj Koblenco estas listita kiel UNESCO Monda heredaĵo. Ĉe Sankt Goarshausen, Rejno fluas ĉirkaŭ la fama rokejo Lorelei. Kun siaj elstaraj arkitekturaj monumentoj, la deklivoj plenplenaj je vitejoj, setlejoj amasigitaj sur la mallarĝaj riverbordoj kaj panoramoj de kasteloj starigitaj laŭlonge de la pinto de la krutaj deklivoj, la Mezrejna Valo povas esti konsiderata epitomo de la Rejna romantikismo.

Malsupra RejnoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Malsupra Rejno.
 
Malalta akvonivelo en Düsseldorf-

En Bonn ĉe la alfluejo de Sieg la Meza Rejno transiras al la Malsupra Rejno. Tiu regiono estas dense loĝata kaj industria. Gravaj alfluantoj en tiu-ĉi riverparto estas Ruhr kaj Lippe. En Bonn, kie Sieg fluas en Rejnon, tiu eniras en la Nordgermana Ebenaĵo kaj turniĝas en la Malsupra Rejno. Malsupra Rejno falas el 50 m ĝis 12 m. La ĉefaj alfluantoj en tiu areo estas Ruhr kaj Lippe. Kiel ĉe Supra Rejno, la Malsupra Rejno iam havis meandrojn ĝis inĝenierado kreis solidan riverfluejon. Ĉar la digoj estas je ioma distanco el la rivero, je alta tajdo la Malsupra Rejno havas pli da loko por larĝiĝi ol la Supra Rejno.

La Malsupra Rejno fluas tra Nordrejn-Vestfalio. Ties bordoj estas kutime tre loĝataj kaj industriigitaj, precipe la aglomeraĵoj de Kolonjo, Düsseldorf kaj la Ruhr-regiono.[4] Tie Rejno fluas tra la plej granda kunurbaĵo en Germanio, nome regiono Rejno-Ruhr. Unu el la plej gravaj urboj en tiu regiono estas Duisburgo kun la plej granda riverhaveno en Eŭropo (nome Duisport). La laŭrivere regiono malsupre de Duisburg estas pli agrikultura. En Wesel, 30 km malsupren de Duisburgo, estas la okcidenta fino de la dua orient–okcidenta navigvojo, nome Kanalo Wesel-Datteln, kiu fluas paralele al Lippe. Inter Emmerich kaj Kleve estas la Ponto Emmerich Rejno, nome la plej longa pendoponto en Germanio, trairas la 400 m larĝan riveron. Ĉe Krefeld, la rivero trapasas la Uerdingen-linion, nome la linio kiu separas la areojn en kiuj oni parolas la platgermanan kaj la sudgermanan lingvojn.

 
Malsupra Rejno ĉe Emmerich.

Ĝis la komenco de la 1980-aj jaroj, industrio estis grava fonto de akvo-poluado. Kvankam estas multaj fabrikoj laŭlonge de Rejno supren ĝis Svisio, estas laŭlonge de Malsupra Rejno kie ties kerno estas koncentrataj, ĉar la rivero trapasas la ĉefajn urbojn Kolonjo, Düsseldorf kaj Duisburgo. Duisburgo estas hejmo de la plej granda interna haveno kaj funkcias kiel komunikilo kun la marhavenoj de Roterdamo, Antverpeno kaj Amsterdamo. La Ruhr, kiu aliĝas al Rejno ĉe Duisburgo, estas nuntempe pura rivero, pere de kombinado de tre striktaj medipolitikoj, transiro el peza industrio al malpeza industrio kaj purigado, same kiel pere de rearbarigo de ŝlakejoj kaj brunaj kampoj. Ruhr nuntempe havigas al la regiono trinkakvon. Ĝi kontribuas per 70 m³ al Rejno. Aliaj riveroj en la Ruhr-regiono, kaj precipe, Emscher, ankoraŭ kunportas konsiderindan gradon de poludo.

 
Rejn-Moza Delto.

DeltoRedakti

Ĉe la nederlanda landlimo komenciĝas la Rejn-Moza Delto. Ĝi estas unu el la karakterizaj pejzaĝoj de Nederlando. Ĉar la ĉefa parto de la delto apartenas al Rejno, kaj Mozo iam estis alfluanto al ĝi, oni parolas ofte ankaŭ simple pri la "Rejndelto"; oni devas tiam tamen atenti, ke oni ne konfuzu ĝin kun la delto de la Alpa Rejno ĉe la alfluo al la Bodenlago. En la delto, Rejno dividiĝas en plurajn brakojn.[13] La nederlandanoj multe korektis kaj modifis la riverbrakojn en sia luktado kontraŭ la akvoamasoj unuflanke kaj en sia penado gajni novan terenon aliflanke.

La nederlanda nomo por Rejno estas "Rijn". Rejno turniĝas okcidenten kaj eniras en Nederlandon, kie, kune kun la riveroj Mozo kaj Skeldo, ĝi formas la etendan Rejn-Moz-Skeldan delton, kun 25 347 km², la plej granda riverdelto en Eŭropo.[14] Trapasinte la limon en Nederlandon ĉe Spijk, proksime al Nijmegen kaj Arnhem, Rejno estas je sia plej granda larĝeco, kvankam tiam la rivero disiĝas en tri ĉefaj elfluantoj: nome Waal, Nederrijn ("Malsupra Rejno") kaj IJssel.[13]

 
Mapo de la Rejndelto.

El tie, la situacio komplikiĝas, ĉar la nederlandlingva nomo Rijn ne plu koincidas kun la ĉefa akvofluo. Du trionoj de la akvoflua volumo de Rejno fluas pli for okcidenten, laŭ Waal kaj poste, kiel Merwede kaj Nieuwe Merwede (Nacia Parko De Biesbosch), alfluas kun la rivero Mozo, tra la estuaroj Hollandsch Diep kaj Haringvliet, en la Nordan Maron. Beneden Merwede forbranĉiĝas proksime de Hardinxveld-Giessendam, pluas kiel rivero Noord kaj aliĝas al Lek, ĉe la vilaĝo Kinderdijk, kie formas la Novan Mozon; poste fluas preterpasinte Roterdamon kaj pluas tra la branĉo Het Scheur kaj la Nieuwe Waterweg, ĝis la Norda Maro. La brako Oude Maas forbranĉiĝas, ĉe Dordrecht, kaj pli malsupre aliĝas al la Nova Mozo por formi Het Scheur.

La alia triono de la akvo fluas laŭ la kanalo Pannerdens Kanaal kaj redistribuiĝas en IJssel kaj Nederrijn. La brako IJssel portas nur unu naŭonon de la akvofluo de Rejno norden al IJsselmeer (iama golfeto), dum Nederrijn portas proksimume du naŭonojn de la akvofluo okcidenten laŭlonge de paralela vojo al Waal. Tamen, ĉe Wijk bij Duurstede, Nederrijn ŝanĝas sian nomon kaj iĝas Lek. Ĝi fluas pli okcidenten, kaj aliĝas al rivero Noord en la elfluanto Nieuwe Maas kaj al la Norda Maro.

La nomo Rijn, el tie kaj antaŭen, estas uzata nur por pli malgrandaj akvovojoj pli norden, kaj ĉiuj kune formis fakte la ĉefan riveron Rejno en la epoko de la Romia Imperio. Kvankam ili retenis la nomon, tiuj akvofluoj fakte ne plu portas akvon el Rejno, kaj anstataŭe ili estas uzataj por drenin la ĉirkaŭajn terojn kaj polderojn. El Wijk bij Duurstede, la malnova norda brako de Rejno estas nomata Kromme Rijn ("Kurba Rejno") pasinte Utreĥton, unue Leidse Rijn ("Rejno de Leiden") kaj poste, Oude Rijn ("Malnova Rejno"). Tiu lasta fluas okcidenten al kluzkanalo ĉe Katwijk, kie ties akvo povas estis alŝarĝita en la Norda Maro. Tiu brako iam formis la linion laŭ kiu oni konstruis la nordan limon de la Romia Imperio, nome Limes Germanicus. Dum periodoj de malaltaj marniveloj ene de variaj glaciepokoj, Rejno iris maldekstren, kreante la Kanalriveron, kies fluejo nun kuŝas sub la Manika Kanalo.

 
Mapo de Rejno.

La Rejn-Moza Delto, nome la plej grava natura regiono de Nederlando ekas ĉe Millingen aan de Rijn, proksime al la Germani-Nederlanda limo kun la divido de Rejno en Waal kaj Nederrijn. La regiono inter Germani-Nederlanda limo kaj Roterdamo, kie Waal, Lek, kaj Mozo fluas pli malpli paralele, estas populare konata kiel "Grandaj Riveroj". Ĉar Rejno kontribuas per plej granda parto de la akvokvanto, oni uzas plej ofte la pli mallongan terminon Rejndelto. Tamen, tiu nomo estas uzata ankaŭ por la riverdelto laŭ kiu Rejno fluas en Bodenlagon, pro kio estas pli klare nomi la pli grandan Rejn-Moza delto, aŭ eĉ Rejn-Moz–Skelda delto, ĉar ankaŭ la rivero Skeldo finiĝas en la sama delto.[13]

La formo de la Rejndelto estas determinita per du forkiĝoj: unue, ĉe Millingen aan de Rijn, Rejno disiĝas en Waal kaj la kanalo Pannerdens Kanaal, kiu ŝanĝas sian nomon al Nederrijn ĉe Angeren, Lingewaard, kaj dua ĉe Arnhem, kie IJssel elbrakiĝas el Nederrijn. Tio kreas tri ĉefajn fluejojn, du el kiuj ŝanĝas nomojn tre ofte. La plej granda kaj plej suda ĉefa brako ekas kiel Waal kaj pluas kiel Boven Merwede ("Supra Merwede"), Beneden Merwede ("Malsupra Merwede"), Noord ("la Norda"), Nieuwe Maas ("Nova Mozo"), Het Scheur ("la Ripo") kaj Nieuwe Waterweg ("Nova Akvovojo"). La meza fluejo ekas kiel Nederrijn, poste ŝanĝiĝas al Lek, poste aliĝas al Noord, kaj tie formas Nieuwe Maas. La norda fluejo ekas laŭ nomo IJssel ĝis ĝi fluas en la lago IJsselmeer. Tri pluaj fluejoj portas gravajn kvantojn de akvo: nome Nieuwe Merwede ("Nova Merwede"), kiu disbrakiĝas el la suda brako kie ĝi ŝanĝiĝas el Boven al Beneden Merwede; la Oude Maas ("Malnova Mozo"), kiu disbrakiĝas el la suda brako kie ĝi ŝanĝiĝas el Beneden Merwede al Noord, kaj Dordtse Kil, kiu disbrakiĝas el Oude Maas.

 
Nederrijn ĉe Arnhem.

Antaŭ la inundo de Sankta Elizabeto (1421), la rivero Mozo inundis ĝuste sude de la nuntempa linio Merwede-Oude Maas ĝis la Norda Maro kaj formis insularecan estuaron kun Waal kaj Lek. Tiu sistemo de nombraj golfetoj, estuarecaj etendiĝintaj riveroj, multaj insuloj kaj konstantaj ŝanĝoj de marbordo, estas malfacile imagebla nuntempe. El 1421 ĝis 1904, Mozo kaj Waal aperis plu supren ĉe Gorinchem kaj formis Merwede. Pro tialoj de inundoprotektado, Mozo estis separita el Waal pere de kluzo kaj devojigita en nova elfluejo nomita "Bergsche Maas", poste Amer kaj poste fluas al la iama golfeto Hollands Diep.

La nordokcidenta parto de la estuaro (ĉirkaŭ Hoek van Holland), estas ankoraŭ nomata Maasmond ("Moza Alfluejo"), ignorante la fakton ke ĝi portas akvon nur el Rejno. Tio povas klarigi la konfuzan nomadon de la diversaj riverbrakoj.

La hidrografion de la nuntempa delto karakterizas la ĉefaj deltobrakoj, diskonektitaj brakoj (Hollandse IJssel, Linge, Vecht ktp.) kaj pli malgrandaj riveroj kaj akvofluejoj. Multaj riveroj estis fermitaj ("baritaj") kaj nun servas kiel drenkanaloj por la nombraj polderoj. La konstruado de Deltaj Vorkoj ŝanĝis la Delton en la dua duono de la 20-a jarcento fundamente. Nuntempa akvo de Rejno fluas al la maro, aŭ al iamaj margolfetoj nune separataj el la maro, en kvin lokoj, nome ĉe la enfluejoj de Nieuwe Merwede, Nieuwe Akvovojo (Nieuwe Maas), Dordtse Kil, Spui kaj IJssel.

La Rejn-Moza Delto estas tajda delto, formita ne nur pere de sedimentado de riveroj, sed ankaŭ de tajdaj marfluoj. Tio signifas, ke altaj tajdo okazigas gravan riskon ĉar fortaj tajdaj marfluoj povas forporti areojn de tero en la maro. Antaŭ la konstruado de la Deltaj Vorkoj, la tajda influo estas klare sentebla ĝis Nijmegen, kaj eĉ nuntempe, post la reguliga agado de la Deltaj Vorkoj, la tajdo funkcias tre interne. Ĉe Waal, por ekzemplo, la plej interna tajda influo povas esti detektita inter Brakel kaj Zaltbommel.

 
Pramo tra Spui en Nieuw-Beijerland.

TransportojRedakti

Rejno estas la rivera komunikvojo plej grava en la mondo laŭ la denseco de ĝia komerca navigtrafiko. Ekde la Konvencio de Mannheim de 1868, la rivero Rejno estas konsiderata regiono de "internaciaj akvoj" ekde la lasta ponto de Bazelo ĝis la Norda Maro, sekurigante por Svisio liberan aliron al maro.

Rejno estas ŝlosila por la industrio en Germanio ĉar ĝi funkcias kiel distribuejo de krudmaterialoj kaj de finaj produktoj al la haveno de Roterdamo, la plej granda de Eŭropo.[15]​ En 2018, ĉirkaŭ 80% de la 220 milionoj de ŝarĝotunoj transportitaj en Germanio pasis laŭ Rejno.[16]

Trajekt Ruhrort–Homberg, eo: Vagonarpramo Ruhrort–Homberg, estis fervojopramo trans Rejno inter la nunaj kvartaloj de Duisburg Ruhrort kaj Homberg.

Geografiaj elementojRedakti

Urboj ĉe RejnoRedakti

Grandaj urboj kiuj estas ĉe la rivero Rejno:

Svisio:

France:

Germanio:

Nederlando:

Pli malgrandaj urboj kiuj estas ĉe la rivero Rejno:

Landoj kaj limojRedakti

Dum sia fluado el Alpoj ĝis la Norda Maro, la rivero Rejno pasas tra kvar landoj kaj konstituas ses landlimojn. En la variaj partoj:

  • la Antaŭa Rejno kuŝas tute ene de Svisio, dum almenaŭ unu alfluanto al Malantaŭa Rejno, Reno di Lei originiĝas en Italio, sed ĝi ne estas konsiderata parto de Rejno mem.
  • la Alpa Rejno fluas en Svision ĝis Sargans, ekde kie ĝi iĝas la limo inter Svisio (okcidente) kaj Liĥtenstajno (oriente) ĝis Oberriet, kaj la rivero neniam fluas ene de Liĥtenstajno. Ĝi tiam iĝas la limo inter Svisio (okcidente) kaj Aŭstrio (oriente) ĝis Diepoldsau kie la nuntempa kaj rekta fluejo eniras en Svisio, dum la origina fluejo Malnova Rejno faras kurbon orienten kaj pluas kiel svis-aŭstria limo ĝis la kunfluejo ĉe Widnau. El tie la rivero pluas kiel limo ĝis Lustenau, kie la nuntempa kaj rekta fluejo eniras en Aŭstrio (la nura parto de la rivero kiu fluas ene de Aŭstrio), dum la origina fluejo faras kurbon okcidenten kaj pluas kiel limo, ĝis ambaŭ fluejoj eniras en la Bodenlago.
  • la unua duono de Seerhein, inter la supra kaj la malsupra parto de la Bodenlago, fluas ene de Germanio (kaj la urbo Konstanz), dum la dua estas la germana (norde) – svisa (sude) landlimo.
  • la unuaj partoj de Supra Rejno, el Bodenlago ĝis Altholz, la rivero alternas fluadon ene de Svisio kaj formadon de german-svisa limo (trifoje). El Altholz la rivero estas la german-svisa limo ĝis Bazelo, kie ĝi eniras en Svisio por la lasta fojo.
  • la Supra Rejno estas la limo inter Francio (okcidente) kaj Svisio (oriente) por mallonga distanco, el Bazelo ĝis Hunningue. Tie ĝi iĝas limo inter Francio (okcidente) kaj Germanio (oriente) ĝis Au am Rhein. De tie, la ĉefa fluejo de Rejno neniam fluas ene de Francio, kvankam kelkaj riverkanaloj ja faras tion. El Au am Rhein la rivero fluas ene de Germanio.
  • la Meza Rejno fluas entute ene de Germanio.
  • la Malsupra Rejno fluas ene de Germanio ĝis Emmerich am Rhein, kie ĝi iĝas la limo inter Nederlando (norde) kaj Germanio (ĝis sude). Je Millingen aan de Rijn la rivero eniras en Nederlando.
  • ĉiuj partoj de la Delta Rejno fluas ene de Nederlando ĝis ili eniras en la Norda Maro, IJsselmeer (IJssel) aŭ Haringvliet (ĉe la rivero Waal) en la marbordo de Nederlando.

Famaj pontojRedakti

 
Ponto super la rivero Rejno kaj katedralo de Kolonjo.

KanalojRedakti

Ordo: supre malsupren:

HistorioRedakti

 
Lorelei, sireno de la ĝermana mitologio, bela kaj de belsona kanto, kiu sidiĝis sur roko ĉe la rivero Rejno kaj perkante seksallogis navigantojn.

Dum prahistorio estis la samaj kulturaj popoloj ambaŭflanke de la rivero. La karaktero de nacia limo de Rejno estas relative ĵusa, kun la escepto de la epoko dum kiu la Romia Imperio faris ĝin sia norda limo kontraŭ ĝermanoj, kiel "limes" plena je fortikaĵoj, kiel Kolonjo. Inter la falo de la Romia Imperio kaj la konkero de Alzacio fare de Ludoviko la 14-a, la rivero Rejno formis parton fundamente de la ĝermana influsfero.[17]Komerco jam floris laŭlonge de Rejno en la romia epoko, dum Kolonjo, pere ĉefe de la baza juro, iĝis metropolo.

En 1806, dum la Unua Franca Imperio, oni establis la enton Rejna Federacio, trudita de Napoleono Bonaparte malprofite al la Sankta Romi-Ĝermana Imperio.[18] Rejno estis historie fonto de limaj problemoj inter Francio kaj Germanio. Por ekzemplo, en 1840 la Rejna krizo evoluis kiam la franca ĉefministro Adolphe Thiers ekparolis pri la limo de Rejno. La germana naciisma kanto «La gvardio ĉe Rejno» («Die Wacht am Rhein») estis tiam komponita kaj dum la Francia-Prusia Milito de 1870 plialtiĝis al la kategorio de nacia himno de Germanio. La kanto alvokas al la defendo de Rejno kontraŭ Francio kaj plue estis populara dum la Unua Mondmilito.[19]

Post la militfino, la Traktato de Versajlo de 1919 specifigis la senmilitistigon senfine de Rejnlando, nome la teritorioj inter la franca limo kaj Rejno, plus 50 km areo oriente de Rejno. Rejnlando restos krome okupaciita de aliancaj trupoj dum 15 jaroj, ĝis 1935 (post la Traktatoj de Locarno, la aliancaj trupoj retirigis el Rejnlando en 1930). Tiu klaŭzo okazigis malkonsenton en Germanio kaj estas konsiderata unu de la duarangaj tialoj de la Dua Mondmilito.

Vidu ankaŭRedakti

Notoj kaj referencojRedakti

  1. La Rejno estis citita kiel "dekdua plej longa rivero de Eŭropo" se la rusiaj riveroj Volgo, Uralo, Peĉoro, Kamo, Norda Dvino–Viĉegdo, Oka kaj Belaja kiuj estas enkalkulitaj kun bazo sur moderna konvencia limaro inter Eŭropo kaj Azio estas en Eŭropa Rusio aŭ formas parton de la limo kun Azio. Ankaŭ pli longaj ol la Rejno estas la orienteŭropaj riveroj Dniepro, Don kaj Dniestro kiu fluas al la Nigra Maro.
  2. Rejno havas nur oficialan longoskalon (Rejnkilometro) ĉe Konstanco. Ties tuta longo estas celo por difino de la Alpa Rejno. En 2010, estis informoj pri la efiko ke la longo de Rejno estis dumlonge misinformita en 20a-jarcentaj enciklopedioj, kaj laŭ peto fare de ĵurnalistoj, nederlanda Rijkswaterstaat citis longon de 1,232 km. Der Rhein ist kürzer als gedacht – Jahrhundert-Irrtum. sueddeutsche.de (28a Marto 2010). Alirita 27a Marto 2010. Arkivigite je 2010-03-31 per la retarkivo Wayback Machine. Rhine River 90km shorter than everyone thinks. The Local – Germany's news in English (27a Marto 2010). Alirita 9a Aprilo 2010. "'We checked it out and came to 1,232 kilometres,' said Ankie Pannekoek, spokeswoman for the Dutch government hydrology office."
  3. Vidu ekzemple artikolon en Tages-Anzeiger: Forscher macht den Rhein kürzer. Alirita 2011/03/17.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 4,7 4,8 Atlas El PAIS Aguilar, Madrid, 1988, ISBN 84-86459-36-2 pp. 126-127.
  5. sediment management
  6. Facts & figures. Interessensgemeinschaft Rheinfall. Alirita 20a de Aŭgusto 2019.
  7. Cioc, Mark. The Rhine: an eco-biography, 1815–2000. Seattle: University of Washington Press.48–49
  8. Cioc, Mark. The Rhine: an eco-biography, 1815–2000. Seattle: University of Washington Press. 2002. 52
  9. Cioc, Mark. The Rhine: an eco-biography, 1815–2000. Seattle: University of Washington Press. 2002. 53
  10. Cioc, Mark. The Rhine: an eco-biography, 1815–2000. Seattle: University of Washington Press. 2002. 54
  11. Cioc, Mark. The Rhine: an eco-biography, 1815–2000. Seattle: University of Washington Press. 2002: 54
  12. Cioc, Mark. The Rhine: an eco-biography, 1815–2000. Seattle: University of Washington Press. 2002: 56
  13. 13,0 13,1 13,2 Atlas El PAIS Aguilar, Madrid, 1988, ISBN 84-86459-36-2 pp. 122-123.
  14. Tockner, K. (2009) “European Rivers”, Encyclopedia of Inland Waters 3. Elsevier, p. 366–377. ISBN 978-0-12-370626-3.
  15. Martin, Will (22a de Januaro 2019). «El río más caudaloso de la UE se está secando, causando una recesión en Alemania». Business insider. Konsultita la 26an de Aprilo 2020 kaj la 30an de Oktobro 2022.
  16. Schuetze, Christopher F. (7a de Novembro 2018). «El Rin, sustento de Alemania, se está secando». The New York Times. Konsultita la 26an de Aprilo 2020 kaj la 30an de Oktobro 2022.
  17. «Rhine River - History». Encyclopædia Britannica (en angla). Konsultita la 26an de Aprilo 2020 kaj la 30an de Oktobro 2022.
  18. «Congreso de Viena: Europa se reparte el botín de Napoleón». Europapress. 9a de junio 2015. Konsultita la 26an de Aprilo 2020 kaj la 30an de Oktobro 2022.
  19. Petzet, Heinrich (2008). Katz, eld. Encuentros y diálogos con Martin Heidegger, 1929-1976. p. 112. ISBN 8496859029.

BibliografioRedakti

  • Beller, Manfred (2017). Brill, eld. The Rhine: National Tensions, Romantic Visions (en angla). ISBN 9004344063.
  • Berndsen, Henk J.A.; Stouthamer, Esther (2001). Palaeogeographic Development of the Rhine-Meuse Delta, The Netherlands. Assen: Koninklijke Van Gorcum. ISBN 90-232-3695-5. OCLC 495447524. [1] Arkivigite je 2008-12-24 per la retarkivo Wayback Machine
  • Blackbourn, David (2006). The Conquest of Nature: Water, Landscape, and the Making of Modern Germany. London: Jonathan Cape. ISBN 0-224-06071-6. OCLC 224244112.
  • Cohen, K.M.; Stouthamer, E.; Berendsen, H.J.A. (Februaro 2002). "Fluvial Deposits As a Record for Late Quaternary Neotectonic Activity in the Rhine-Meuse Delta, The Netherlands". Netherlands Journal of Geosciences – Geologie en Mijnbouw 81 (3–4): 389–405. ISSN 0016-7746. [2]
  • Frijters, Ine D.; Leentvaar, Jan (2003). Rhine Case Study. Technical documents in hydrology, no. 17. Paris: UNESCO International Hydrological Programme, (Rep. No. SC/2003/WS/54). OCLC 55974122. [3]
  • Gouw, M.J.P.; Erkens, G. (Marto 2007). "Architecture of the Holocene Rhine-Meuse delta (the Netherlands) – A result of changing external controls". Netherlands Journal of Geosciences – Geologie en Mijnbouw 86 (1): 23–54. ISSN 0016-7746. [4]
  • Hoffmann, T.; Erkens, G.; Cohen, K.; Houben, P.; Seidel, J.; Dikau, R. (2007). "Holocene Floodplain Sediment Storage and Hillslope Erosion Within the Rhine Catchment". The Holocene 17 (1): 105–118. doi:10.1177/0959683607073287.
  • Ménot, Guillemette; Bard, Edouard; Rostek, Frauke; Weijers, Johan W.H.; Hopmans, Ellen C.; Schouten, Stefan; Sinninghe Damsté, Jaap S. (15 September 2006). "Early Reactivation of European Rivers During the Last Deglaciation". Science 313 (5793): 1623–1625. doi:10.1126/science.1130511. PMID 16973877.
  • "Rhine River History". Encyclopædia Britannica. Encyclopædia Britannica rete. 2010. Konsultita la 29an de Marto 2010. [5]
  • Roll, Mitch (2009). "Rhine River History and Maps". The ROLL "FAME" Family. Konsultita la 29an de Marto 2010. [6] Arkivigite je 2010-03-23 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligilojRedakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rhine en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rin en la hispana Vikipedio.