Rejnlanda Ardeza Montaro

La pejzaĝa regionego Rejnlanda Ardeza Montaro estas grupo de pluraj, geologie tre parencaj, mezaltaj montaroj en la okcidento de Germanio. Ĝi kovras la germaniajn federaciajn landojn Hesio, Nordrejn-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato kaj Sarlando, sed krome Luksemburgon kaj partojn de nordokcidenta Francio kaj okcidenta Belgio - laŭ tiu difino ĝi inkluzivas ankaŭ la mezaltan montaron Ardenoj.[1]. Plej alta punkto de la Rejnlanda Ardeza Montaro situas en la montaro Taunus kaj estas la monto Großer Feldberg iom nordokcidente de Frankfurto-ĉe-Majno, kiu altas 878 metrojn super la marnivelo.

Rejnlanda Ardeza Montaro
Geografia regiono
montara sistemo [+]

LandoGermanio

Supermara alteco2 881 m ü. NHN [+]
- koordinatoj50° 21′ 56″ N, 7° 36′ 23″ O (mapo)50.3655555555567.6062777777778Koordinatoj: 50° 21′ 56″ N, 7° 36′ 23″ O (mapo)
Plej alta punktoGroßer Feldberg [+]
Areo41 300 km² (4 130 000 ha) [+]


Rejnlanda Ardeza Montaro (Tero)
Rejnlanda Ardeza Montaro (Tero)
Satelita bildo kun la silueto de la Rejnlanda Ardeza Montaro (grize). Supre dekstre la enfluo de la rivero Rejno en la Nordan Maron.

Rejnlanda Ardeza Montaro (Rejnland-Palatinato)
Rejnlanda Ardeza Montaro (Rejnland-Palatinato)
DEC

Map
Rejnlanda Ardeza Montaro
Vikimedia Komunejo:  Rheinisches Schiefergebirge [+]
vdr
Rejnlanda Ardeza Montaro (Geologio)

Unuopaj mezaltaj montaroj redakti

La Rejnlandan Ardezan Montaron konsistigas la sekvaj unuopaj mezaltaj montaroj:

La Montaro Ardey estas plejparte arbarhava montoĉeno alta ĝis 273,80 metroj, kiu lokas sur la teritorio de la eksterdistrikta urbo Dortmund same kiel en la distriktoj Ennepe-Ruhr kaj Unna en la Ruhr-Regiono. Situanta norde de la Ruhr, ĝi apartenas al la orienta parto de la Rejnlanda Ardeza Montaro kaj etspace al la Malsuproberga-Marka Montetaro.

'Vidu ankaŭ: Listo de montoj de la rejnlanda ardeza montaro

Riveroj redakti

La Rejnlandan Ardezan Montaron interalie trafluas la sekvaj riveroj:

 
kalkoŝtonaj klifoj en la valo de la rivero Lenne
 
ardeza roko en la montaro Eifel

Referenco redakti

  1. E. Schmidt kaj aliaj Deutschland. Harms Handbuch der Geographie (Germanio. Manlibro de geografio el serio Harms). eldonejo Paul List, 26-a eldono, Munkeno 1975, p.75

Eksteraj ligiloj redakti

ĉiuj baze germanlingvaj