Neuhausen ĉe Rejn-Akvofalo
'Neuhausen ĉe Rejn-Akvofalo (germane: Neuhausen am Rheinfall, alemane: Noihuuse am Ryfall, ĝis 1938 oficiale nur Neuhausen estas) politika komunumo de la svisa Kantono Ŝafhaŭzo. La komunumo havis 9778 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.
Neuhausen ĉe Rejn-Akvofalo | |
---|---|
![]() Rejn-Akvofalo kun rigardo al Neuhausen Rejn-Akvofalo ĉe Neuhausen | |
Kantono | Ŝafhaŭzo |
Distrikto | Ne estas distriktoj en Ŝafhaŭzo |
Koordinatoj | 47° 41′ 0″ N 8° 37′ 0″ O / 47.68333 °N, 8.61667 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 41′ 0″ N 8° 37′ 0″ O / 47.68333 °N, 8.61667 °O (mapo) |
Nombro de enloĝantoj | 9778 |
Areo | 7,98 km² |
Alteco | 410 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8212 |
Komunumkodo | 2937 |
GeografioRedakti
La komunumo situas ĉe la norda flanko de la riverjo Rejno ĉe la Rejn-Akvofalo, kiu allogas ĉiu-jare amason da turistoj el la tuta mondo.
Najbaraj komunumojRedakti
La najbaraj konumumoj de Neuhausen estas aliflanke de la Rejn-Akvofalo la zurika komunumo Laufen-Uhwiesen en la distrikto Andelfingen, Flurlingen, Feuerthalen, Ŝafhaŭzo, Beringen, Guntmadingen kaj Jestetten en Germanio.
TrafikoRedakti
Neuhausen disponas pri du stacidomoj. Unu el ili estas funkciigita de la Svisaj Federaciaj Fervojoj, la alia de la Germanaj Federaciaj Fervojoj.
EkonomioRedakti
En Neuhausen troviĝas tradiciaj industri-entreprenoj. Konataj estas la ludokartofabriko AGM AGMüller, la vundbandaĝtukfabriko Fabrik IVF Hartmann AG, kaj la Schweizerische Industrie-Gesellschaft (SIG) (Svisa Industri-Societo), kaj la iama filio de Alusuisse kiu hodiaŭ apartenas al la Alcan-Grupo.