IJssel

rivero en Nederlando

La rivero Iselo (nederlande IJssel [ˈɛisəl], platgermane: Iessel(t) [ˈiːsəl(t)]) estas nederlanda branĉo de la Rejno en la provincoj Gelderlando kaj Overiselo. Ĝi disbranĉiĝas ĉe Westervoort oriente de Arnhem de la Rejno kaj fluas nordorienten kaj poste norden en la direkto de la Ketelmeer respektive la IJsselmeer. La longeco de la rivero estas ĉirkaŭ 125 km.

IJssel
Fonto: Rejno Westervoort
rivero
Bazaj informoj
Longeco 125 km
Averaĝa trafluo 300 m³/s
Fluo
Enfluejo IJsselmeer
- Alteco 0 m
Geografio
Alfluantoj Oude IJssel Berkel Schipbeek
Rivero en Eŭropo
vdr
La rivero apud Deventer (mapo el 1567)

Fotogalerio redakti