Ŝablono-Diskuto:Informkesto glaĉero
Koordinatoj kaj mapo kun markilo
redaktiSaluton. Mi ĵus vidis, ke ĉi tiu informkesto uzas 8 parametrojn por koordinatoj kaj elektas la mapon per la parametro "ŝtato". Mi proponas ŝanĝi tion laŭ Projekto:Geografiaj koordinatoj/Helpo/Informkestoj. Laŭ tiu paĝo okazus aldono de la duopo "latitudo" kaj "longitudo" por la koordinatoj, aldono de "regiono-ISO" por la ligilo al la tiel nomata "Toolserver" kaj rearanĝo de la mapo, tiel ke eblus pli varie elekti ĝin. Aŭtomate ĝi elektiĝus per la kombino de la ĵus nomitaj parametroj kaj nedevige per la aldona parametro "situo sur mapo". Mi pensas, ke tio estas pli fleksebla maniero ol la nuna. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 14:33, 12 Mar. 2015 (UTC)
- Farite Ĉar neniu kontraŭis, mi realigis mian proponon kaj jam alĝustigis la artikolojn. Krome mi alĝustigis la ŝablonan dokumentadon. --Tlustulimu (diskuto) 19:29, 24 Mar. 2015 (UTC)