« Je l' vojomez' de nia vivo tera mi trovis min en arbareg' obskura, ĉar perdiĝinta estis vojo vera. Ho, ve eĉ diri, kia lok' terura estas ĉi kruda, pena dens' arbara, revekas timon eĉ memoro nura. »