Vikipedio:Burokratoj

La ĉefa simbolo de la burokratoj...
Ekrankopio itallingve de Specialaĵo:Rajtoj de uzantoj.

Burokrato en Vikipedio estas uzantoj kiuj havas pliajn funkciojn, kiel ŝalti aldonajn trajtojn de la programaro. Tiu rolo permesas la uzanton igi iun alian administranto aŭ burokrato por voĉdono.

Alia rajtigo de burokrato estas ŝalti la statuson de roboto al uzantoj, atribui aŭ revoki la funkcion de restariganto kaj de aŭtomate konfirmita uzanto.

Tiu rolo ne permesas la uzanton maligi iun alian administranto aŭ burokrato, post enŝalto. Nur stevardoj povas fari tion.

Burokrato ne agas sole sed nur plenumas komunan decidon de la uzantaro post laŭregula diskutotempo.

Nunaj burokratoj redakti

Nunaj burokratoj en Vikipedio estas:

  1. Tlustulimu (ekde junio 2009, administranto ekde julio 2008)
  2. ThomasPusch (ekde marto 2023, administranto ekde aprilo 2010)
  3. LiMr (ekde marto 2023, administranto ekde julio 2019)

Iamaj burokratoj redakti

  1. ArnoLagrange (julio 2006 ĝis februaro 2013)
  2. Alaudo (junio 2008 ĝis julio 2020)
  3. DidiWeidmann (julio 2013 ĝis novembro 2023)

Vidu ankaŭ redakti