i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Miropiro!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Santista1982 16:51, 5. Jun 2007 (UTC)

Vikipedia konkurso: Lastaj du tagoj redakti

kiel Saluton! Mi ĝojas pro via partopreno en la vikipedia konkurso "Monato de Vikipedio". Bonvolu atenti, ke la konkurso finiĝas la 30-an de aprilo 2010 je 24:00 laŭ UTC. Tio signifas, ke vi ankoraŭ dum preskaŭ du tagoj povas redaktadi la konkursajn artikolojn kaj tiel plialtigi vian ŝancon gajni premiojn. Bonvolu tamen nepre definitivigu ĉiujn viajn deziratajn redaktojn antaŭ la supre menciita limdato, ĉar ni bedaŭrinde ne povos akcepti ajnajn redaktojn faritajn poste. Ankaŭ rimarku bone, ke nur artikoloj kiujn vi listigis apud via nomo en la konkursa paĝo kalkuliĝos kiel via kontribuo (ĉu eble vi dum aprilo redakt(et)is ankaŭ aliajn artikolojn kiuj estas en la listo, sed ne sciis pri tio kaj tial ankoraŭ ne indikis ilin?). En majo, post analizo de ĉiuj ricevitaj kontribuoj fare de la ĵurio, mi denove kontaktos vin. Marek "Blahma" BLAHUŠ 08:25, 29. Apr 2010 (UTC)

Membreco de 'Wikimedia CAT' en Wikimedia-fondaĵo redakti

Saluton, mia nomo estas Claudi Balaguer (uzulo Capsot), kaj mi apartenas al la kataluna asocio „Amical de la Viquipèdia”, kiu klopodas esti akceptita kiel sekcio (de Vikimedio) sed ricevis nean respondon pro tio, ke ĝi ne reprezentas Ŝtaton, do ni nun organizas kampanjon por antaŭenpuŝi nian demandon. Mi opinias, ke la Esperanto-movado havas niajn samajn interesojn, kaj la estigo de katalunlingva sekcio povus esti mejloŝtono por la kreado de similaj sekcioj pri aliaj malgrandaj lingvoj kaj senlandaj lingvoj (kiel Esperanto kaj la romaa). Subtenantoj bonvolu aldoni al sia vikipediista paĝo la ŝablonon {{Wikimedia CAT}} por montri sian subtenon. Antaŭdankon! Capsot 07:58, 14. Jun 2010 (UTC)vi

Mi

Ligiloj al Komunejo redakti

aldonas

Saluton, vi aldonas ligilojn al Komunejo, sed bonvolu rigardi ŝablonojn Geokesto en urbaj kaj vilaĝaj paĝoj. La ligiloj jam estas en ili, do vi aldonas ilin superflue. Mi malfaros viajn redaktojn. Petr Tomasovsky 10:53, 16. Dec 2010 (UTC)

Interalie, ĉu estetiko diras al vi ion? Petr Tomasovsky 10:54, 16. Dec 2010 (UTC) sekciojn al artikoloj. [1] Petr Tomasovsky 15:09, 17. Jan 2011 (UTC)

miregas,

Ĉu vi faras vikipedion por blinduloj? redakti

Kial vi aldonas sekciojn sub ŝablonoj, kiuj devas esti tute sube en la artikoloj? Ĉu vi faras Vikipedion por blinduloj, kiuj ne vidas, ke tio estas tre malbela? Petr Tomasovsky 15:27, 17. Jan 2011 (UTC)


Tute ne. Sed miaopinie referenca sekcio povas esti sube, ne ĝuste tuj sub teksto de artikolo. Mi certe ne faras Vikipedion por blinduloj.

Memkompreneble, ke ĝi povas esti sube, sed en tiuj kazoj, se tute sube jam ne estas ŝablono tra la tuta larĝeco de paĝo. Kvazaŭ vi konstruus domon kaj ekzemple tute suben vi metus fenestrojn. Ĉu plaĉus al vi tia domo? Petr Tomasovsky 15:37, 17. Jan 2011 (UTC)

Ne plaĉus. Vi pravas. Sed tamen, se mi jam aldonis novajn informojn pri Teŝin kun referencoj kaj tiun referencan sekcion donis tro malsupre kaj vi tiun parton post mi simple forigos, pli bonus, se vi suprigus referencan sekcion al ĝusta pozicio kaj ne ke vi tion forigos. Dankon.

Vidu ekz al Olomouc. Ĉu la aspekto kun referencoj super la suba ŝablono ne estas pli bela? Petr Tomasovsky 15:51, 17. Jan 2011 (UTC)

Rigardu iom tra la angla vikipedio. Mi vidis multajn paĝojn de diversa temo tie kaj neniu havis la "navigilajn" ŝablonojn ekz. meze de artikolo. Ĉiam estis ĉiu tute sube kaj se ili estas pliaj, ili "sidas" unu sur la alia kaj denove, kia miraklo, tute sube. I ve vkládání materiálu do článků je potřeba nějaký řád. Představ si ten chaos, kdyby každý vložil svůj příspěvek na konec článku. To by byl děs a hrůza. Petr Tomasovsky 15:56, 17. Jan 2011 (UTC)

Mi nun tion ŝanĝis. Mi esperas, ke jam pli bone estas artikoloj.

Lokigo de viaj komunejaj ŝablonoj estas ridinda. Petr Tomasovsky 12:59, 10. Feb 2011 (UTC)
Vere, la lokigo de komunejaj ŝablonoj estas vere plorinda. Jindřichův Hradec kaj multaj aliaj plorinde lokigitaj ŝablonoj. Ili estas malfarendaj. Petr Tomasovsky 11:24, 11. Feb 2011 (UTC)

Kuřim redakti

Saluton, la urba retpaĝaro estas skribita en la ŝablono Geokesto. Petr Tomasovsky 18:36, 18. Jan 2011 (UTC)

Eĉ kun ligilo al Komunejo. Petr Tomasovsky 18:37, 18. Jan 2011 (UTC)

Bone, mi skribis ĝin dufoje, sed kial vi forigis referencojn de teskto?

Aha, temis pri retpaĝoj al preĝejo kaj belvedero Babí lom. Sed, kial ili devas esti en paĝo pri urbo? Ĉu tiuj ĉi informoj ne apartenas al la konkretaj paĝoj? Ke ili ne ekzistas? Do poste ili estas kreendaj kaj tie la ligiloj metendaj. Tia estas mia opinio. El alia flanko: ni povus havi paĝojn pri urboj (aŭ ĝenerale pri io ajn), kiuj konsistus el listoj de io, ĉe kiuj estus skribitaj retpaĝaroj. Petr Tomasovsky 18:48, 18. Jan 2011 (UTC)

Jes, pri tio temis. Vi pravas, ke povus okazi, ke estus artikoloj nur kun listoj de ligiloj. Jes, kompreneble, artikoleto pri Babí lom kaj preĝejo en Kuřim estas kreenda, sed ĝis ĝi estas kreita, mi pensas, ke pli bonas skribi almenaŭ noteton pri ĝi. Uzanto:Miropiro

Mi konsentas kun Miropiro en tio ĉi. Estas ja inter la vikipediaj reguloj ke neniu utila informo estas foriginda, ĉar en Vikipedio oni ne estas limigitaj per loko kiel en paperaj enciklopedio. Kompreneble, kiel diras alia vikipedia regulo, Vikipedio ne estas kolekto de ligiloj al retpaĝoj, do oni ne troigu. Laŭ mi tamen en artikolo pri eta municipo kiel Kuřim certe rajtas aperi ligilo al retpaĝo pri tiea preĝejo, ĉar evidente ne estas multe pli da aliaj retejoj tiom ligitaj kun la municipo kiel tiu ĉi (kompreneble krom ĝia oficiala paĝaro). Kaj se mi volus, mi eĉ povus kontraŭataki asertante ke artikoloj pri negravaj preĝejoj en etaj lokoj ĝis nun apenaŭ estas kutimaj en la Vikipedio kaj tial eble neenciklopedie singifaj kaj neindaj je propra artikolo. Marek "Blahma" BLAHUŠ 22:24, 12. Feb 2011 (UTC)

Rilataj artikoloj redakti

En viaj lastaj artikoloj ĉiam aperas kiel tia stranga ligo al Anstataŭigenda. Kion signifas tio?--Seminario 12:38, 9. Feb 2011 (UTC)

Tio estas aŭtomate kreita, kiam mi aldonas sekcion "Vidu ankaŭ". Mi tion lasas tiel, ĉar tiel mi volas informi, ke mi ne scias pri iu taŭga rilata artikolo.

Miropiro, forigu ĉiam tiun "Anstataŭigenda", kaj se vi ne havas ligilon kiun taŭgus, do tiam ankaŭ la tutan sekcion. Se iu informo mankas, ne estas kialo starigi por ĝi apartan sekcion / artikolon / kategorion ktp. nur por komuniki tion. Krome, kiel fakte vi aldonas tiun sekcion, ke aperas tiaj subsekcioj? Nome, tio ne (plu) estas la preferata sekci-aro. Mi konsilas al vi rezigni pri aŭtomataj redaktohelpiloj (kiuj ekzemple postlasas en viaj redaktoj ankaŭ iujn teknikajn komentariojn super la sekcio de referencoj) kaj sekvi la nomojn donitajn ĉe Helpo:Kiel verki bonan artikolon#Lastaj sekcioj. Tiu nomaro tamen eble estas ankoraŭ iom revizienda, ĉar mankas referencoj tie (ili estas relative nova afero en la Vikipedio). La kutima ordo laŭ mia rimarko kaj kutimo estas Literaturo - Referencoj - Vidu ankaŭ - Eksteraj ligiloj. Fakte "Vidu ankaŭ" deĉiam signifis ligilojn al aliaj vikipediajn artikoloj, do mi miras pri tiu via aŭtomataĵo kiu uzas ĝin en alia, konfuza senco. Por la ordo, prenu dume ekz. la ĉeĥan vikipedion kiel ekzemplon. Post kiam mi ekscios de vi kiu programo tiom strange kondutas, mi petos en la Diskutejo opionion de la aliaj kaj ŝanĝojn. Marek "Blahma" BLAHUŠ 22:53, 12. Feb 2011 (UTC)

Loĝdenso redakti

Saluton, ŝanĝante la malnovajn ŝablonojn ĉe urboj al novaj, bonvolu ne neglektadi la informon pri "loĝdenso" (t.e. kiom da homoj loĝas sur kvadrata kilometro). La ŝablono ne mem kalkulas tion, kaj se vi ne kopias tion (la argumento nomiĝas "dens", "loĝdens" ktp.), vi efektive tiel farante forigas informon el la Vikipedio (kvankam en tiu ĉi kazo ja almenaŭ rekalkuleblan), kio ne estas dezirata. Dankon pro via komprenemo. Marek "Blahma" BLAHUŠ 23:46, 12. Feb 2011 (UTC)

Gratulon redakti

Mi gratulas al vi por la bone aldonita ŝablono al Nurenbergo. Petr Tomasovsky 15:10, 19 Feb. 2011 (UTC)

Dankon, tamen mi daŭre uzas malnovan stilon de informkestoj, ĉar estas pli facile ilin krei. Tamen, mi decidis ĉi tie uzi novan keston.

Mi hieraŭ kreis artikolon pri Lichkov. Al mi plaĉas, ke vi rapide tralegis ĝin kaj kreis anstataŭ mi novan informkeston. Tamen, kun tiu ĉi nova informkesto malaperis nomo de urbestro. Mi ŝatus ĝin aldoni, sed mi ne konas la kodon, kiun mi tajpu por enskribi la nomon. Ĉu vi scias? Dankon

Mi aldonis la vilaĝestron. Ĝenerale mi ne aldonas estrojn de urboj, vilaĝoj ktp. Mi havas por tio miajn kialojn. Petr Tomasovsky 06:14, 14 Mar. 2011 (UTC)

Mi komprenas, ke oni poste devas ĝisdatigi informojn post elektoj.

For kaj gvidi redakti

Saluton, mi rimarkis, ke vi uzas malĝuste kelkajn vortojn. En viaj paĝoj kreitaj de vi, vi uzas vorton for en ia stranga senco. Urbo estas for 1 kilometro. Kion signifas tio? Mi komprenas, kiam iu diros: "Mi iris for. Mi foriris.", sed mi ne scias, kio estas, se urbo estas for de iu urbo. Uzu malproksime, proksime ... Plua strangaĵo estas , kiam vi uzas vorton gvidi en senco konduki. Necesas diferencigi inter la ĉeĥa vést, kiu estas tradukata per diversaj manieroj. Vést koho, co kaj vést někam. La patrino gvidis sian filinon. La vojo kondukis al urbo. Estas memkompreneble pluaj signifoj, sed pri tiuj mi ne skribos, ĉiam necesas serĉi ĝustas signifon. Petr Tomasovsky 05:53, 14 Mar. 2011 (UTC)

Nové Město na Moravě redakti

Saluton, ĉu vi povus traduki artikolojn almenaŭ laŭ tio, pri kio skribas la ĉeĥa versio? Estas nekredeble ekscii, ke oni eblas ie vintre skii. Petr Tomasovsky 13:03, 16 Maj. 2011 (UTC)

Atomium estas protektata redakti

Saluton, mi atentigas vin ke mi forigis el la artikolo Atomium la bildon pri "tramo antaŭ Atomium" kiun vi aldonis tien. Bonvolu ne realdoni ajnajn bildoj pri Atomium al la Vikipedio (tiu bildo kun la tramo fakte ankaŭ jam estis pritranĉita kaj la skulptaĵo plu aperis en la artikolo nur pro teknika erareto), ĉar Atomium simile kiel preskaŭ ĉiuj konstruaĵoj en Belgio kies arkitektoj ne jam estas pli ol 70 jarojn mortaj estas kopirajte protektata - bedaŭrinde, pro neekzisto de "libereco de panoramo" en Belgio (vidu http://en.wikipedia.org/wiki/Atomium#Worldwide_copyright_claims). Por ŝanĝi tion, plendu ĉe la belga registaro aŭ voĉdonu por la pirata partio... :-( Marek "Blahma" BLAHUŠ 23:09, 9 Nov. 2011 (UTC)

Saluton. Ĉu vi havas opinion pri Birdoj ? Antaŭan dankon --pino 11:43, 18 Dec. 2011 (UTC)--pino 09:22, 18 Dec. 2011 (UTC)

Referencoj redakti

  • Sal Miro. Mi trarigardis kelkajn viajn artikolojn. La formato de referencoj kiun vi uzas (simple meti ligilon inter la <ref>) estas jam eksmoda. Mi rekomendas uzi apartenan citŝablonon.

Ankaŭ bonus se vi tuj dum la kreado de ĝermo markus ĝin tiel, per (eĉ tre specifa) ŝablono. Tion mi skribas nur ĉar mi jam pasigis multan tempon nur aldonante ĝermo-indikilon al artikoloj. Amike. --CubeF 22:36, 7 Jan. 2012 (UTC)
Hu, vi estas la unua homo, kiu atentigas min pri la formato de referencoj. Ok, mi studos kaj uzos ;-) Rilate al komento pri ĝermoj, bone, mi aldonos tiun ĉi informon al miaj novaj artikoloj, se ili estos vere mallongaj.--Miropiro 23:12, 7 Jan. 2012 (UTC)

Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 redakti

Saluton Miro. Mi vidas kaj aprezas, ke vi aktualigas rezultojn de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj do evidente interesiĝas pri la temo. Dum la lastaj tagoj mi tre penis fari belajn, kvankam tempoŝpare kreeblajn kaj enhave limigitajn artikoloĝermojn pri laŭeble multaj sportistoj de la ĉampionado - la evento rapide pasos, kaj la artikoloj multe pli aktualas nun ol se kreataj post tri monatoj, tial estas ioma tempopremo... Kaj antaŭaj volontuloj jam faris bonan similan laborojn pri futbalistoj de iuj teamoj de la antaŭaj mondaj kaj eŭropaj ĉampionadoj de 2006, 2008 kaj 2010 (precipe pri la teamoj germana, franca, hispana, portugala kaj brazila). Tamen nun mi devas vikipedie redukti mian aktivadon por iom da tagoj pro grava ekzameno venontsemajna. Mi volus peti vin, ĉu vi ne interesiĝus helpi en la laboro kaj daŭrigi ĝin - uzante "modelon" de unu el miaj novaj artikoletoj, aŭ - se vi volas - ankaŭ pli ampleksajn tekstojn pri la sportistoj. Kio ne faratos, tio ne estos en vikipedio - ne estos katastrofo se ne pri ĉiuj membroj de la plej fokusaj naciaj teamoj estos artikoloj, sed mi spertis ke per mia modelo mi sukcesis tute kontentige kaj plaĉe fari novajn artikolojn, ofte en ne pli ol 15 minutoj po nova teksto ... tio ne estas rapideco de roboto, sed vera kvalita "manlaboro", sed por tute nova vikipedia artikolo tiom malmulta tempoinvesto miasperte estas rekorda.

Vidu la sekvajn navigilojn pri aktualaj naciaj teamoj de la Eŭropaj Futbal-Ĉampionadoj 2008 kaj 2012, kaj vi vidos kie laboro jam estas farita kaj kie restas taskoj (cetere kompreneble eblus aldoni pliajn naciajn teamojn, mi limigis min al tiu elekto por ne tute perdiĝi en tro da ambicio...):

Sportece salutas, Aidas (diskuto) 07:12, 13 Jun. 2012 (UTC)

Saluton. Vi forgesis meti alilingvajn ligojn en tiu artikolo. Certe estas tia artikolo en alilingva vikipedio, sed mi ne kapabis trovi ĝin per traduko de la titolo al kelkaj lingvoj.--kani (diskuto) 20:15, 20 Jan. 2013 (UTC)

Saluton, vi pravas, ke tiuj alilingvaj ligoj devus esti tie. La problemo estas ja tia, kiun vi mencias. Mi provis trovi similan version de artikolo en la angla aŭ germana lingvoj kaj mi ne sukcesis trovi artikolon, kiu same klarigas situacion.
Tamen, miaopinie, mi estas iom pioniro en verkado de artikoloj pri eŭropaj fondusoj kaj tamen laŭ mi indas tiujn temojn pri eŭropaj fondusoj prilabori (kiuj estas aktualaj temoj de nuntempa EŬ), do mi ne tro certas pri bona traduko de vorto "Ligoforta fonduso" - kiu estas en la angla "Cohesion Fund". Do mi kredas, ke tiu ĉi komenco ankaŭ helpos al diskuto pri tradukoj de nomoj de fondusoj.--Miropiro (diskuto) 20:25, 20 Jan. 2013 (UTC)

Digo kaj Akvobaraĵo redakti

Mi bedaŭras, ke trompas vin la ĉeĥa lingvo. Bonvolu analizi la diferencon inter digo kaj akvobaraĵo en Eo. Eble la ĉeĥa uzas la samna vorton por ambaŭ (Hráz), sed ĉifoje temas pri "Přehradní hráz". Do temas pri baraĵlago kaj ne digolago, kiu lasta esprimo estas malfacile komprenebla. Ne fidu ĉiam je maŝintradukaĵoj!Narvalo (diskuto) 10:53, 29 Maj. 2013 (UTC)

Ke estu inter ni klare, mi celis krei artikolon kun nomo "Digolago de Brno" kaj mi uzis formon "digolago", kiu ankaŭ aperas en la turisma broŝuro de Brno, kiun preparis inter alie emerita ĉeĥa esperantisto Zdeněk Hršel. Pro tio mi proponas uzi formon "digolago", ne baraĵlago. Kiam mi serĉis vorton "digolago, mi trovis 16 artikolojn, kiuj enhavas tiun vorton. Laŭ la terminologio akvobaraĵo aŭ ankaŭ digo estas tiuj muroj, kiuj blokas la akvon. Tio en la ĉeĥa lingvo estas "Přehradní hráz" kaj tiu kreas akvobaraĵ-rezervujon (přehradní nádrž) kaj tiun vorto oni en la ĉeĥa lingvo ofte mallongigas al "přehrada". La afero ja estas tia, ke tiu vorto plej ofte en la ĉeĥa priskribas ne la digon / akvobaraĵon (ĉar eblas tion diri ankaŭ), sed akvobaraĵ-rezervujon kiel sport- aŭ ripoz-loko. Kaj ĝuste tial ŝajne estis elektita en la broŝuro vorto "digolago", ĉar temas pri ŝatata loko de multaj loĝantoj de Brno kaj ankaŭ de turistoj.--Miropiro (diskuto) 12:31, 29 Maj. 2013 (UTC)

En tiu artikolo estas io nekomprenebla pri kugloj. Ĉu horloĝoj kun kugloj? Kuglojn pafas pafilo, sed ĉu horloĝo? Eĉ gramatike estas malĝusta tiu frazero: oni povas kapti truo unu kugleton.--kani (diskuto) 20:57, 2 Jun. 2013 (UTC)

Mi korektis la nekompreneblaĵon, nun ŝajne jam pli bone :) --Miropiro (diskuto) 05:57, 3 Jun. 2013 (UTC)

Perono kaj kajo redakti

Saluton, Miropiro. Mi ĵus korektis artikolojn pri Pragaj metrostacioj. Vi tie uzis la vorton perono, kvankam devas esti kajo. --Tlustulimu (diskuto) 16:12, 16 Jun. 2013 (UTC)

Maŝintradukaĵoj redakti

Mi proponis vian maŝintradukaĵon por forigo. Ĉu vi ne hontas sin, tiel aldoni artikolon? http://eo.wikipedia.org/wiki/Stubai_Valley_Railway Narvalo (diskuto) 21:29, 25 Jul. 2013 (UTC)

Bonvolu provi mem tiun tradukilon uzi kaj vi vidos, kia estas la rezulto post tute ne kompleta tradukado.
Mi ne dubas, ke tio estas la kvalito, kiun la tradukilo liveris, Miropiro. Sed vi ne uzu la tekston, se vi ne havas la tempon kaj/aŭ emon transformi ĝin al bonstila legebla teksto. PaulP@diskkont 05:26, 26 Jul. 2013 (UTC)

Sal Miro, bonvolu vere kontroli tekston dum vi tradukas per WikiTrans. Kaj post konservo de artikolo ĝin prefere ankaŭ teĥnike poluru - do prizorgu neekzistantajn ŝablonoj (eventuale petu helpon en Projekto:Ŝablonoj/Petoj), kategoriojn, strangajn ligilojn kaj nemalkovritajn lingvajn malglataĵojn. Ĝis! --KuboF (diskuto) 12:29, 28 Jul. 2013 (UTC)

Saluton Miropiro! mi alinomis la metrostacion Vltavská al Vltavská (Praga metroo) por unuformigi la nomon kun tiuj de aliaj metrostacioj de Metroo en Prago. Aliflanke mi kreis ŝablonon {{Praga metroo}} por plifaciligi uzon de bildetoj kiuj resendas al metrolinioj (A, B, C...). --Dominik (diskuto) 10:09, 1 Nov. 2013 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 21:32, 30 Dec. 2013 (UTC)

VisualEditor redakti

Saluton, Miropiro!

I noticed that you are using VisualEditor here. Will you tell me what you think about it? Today is the first day when it is automatically available to all users at the Esperanto Wikipedia. I hope that you will tell me if there are problems. Dankon, Whatamidoing (WMF) (diskuto) 18:42, 13 Jan. 2014 (UTC)

Saluton. Yeah, I switched it on in the section Beta (actually I did not notice till this Saturday) and I liked it. Already known problems for me: it does not accept and transform x-code to esperanto-characters, if I write them with x-code (well, at my personal computer no problem, but if I sit at some computer in the public library, then I miss it). And then I miss, that I still cannot edit with VisualEditor tables. However, KuboF told me, that it will be in future. Is it so? --Miropiro (diskuto) 22:03, 13 Jan. 2014 (UTC)
X-method is planed to be added but it will take some time (months, hopefully not many). --KuboF (diskuto) 22:14, 13 Jan. 2014 (UTC)
Actually, why I cannot edit this Talk-page by VisualEditor? Just curious :D --Miropiro (diskuto) 22:25, 13 Jan. 2014 (UTC)
User respond: Because VisualEditor is enabled only for main namespace (articles) and user namespace (user pages).
Technical respond: I don't know   Hopefully Whatamidoing (WMF) will respond. --KuboF (diskuto) 22:45, 13 Jan. 2014 (UTC)
Thank you for your comments. Yes, the x-method is coming. It will be several months. They are not sure how many months. It seems that x-method (and all the other things like it, for other languages) is very difficult to do correctly.
VisualEditor cannot be used on talk pages because it does not know how to make signatures and dates. When mw:Flow replaces talk pages (maybe 2015?), then you will probably be able to use VisualEditor on talk pages. (Flow automatically signs all messages.) Whatamidoing (WMF) (diskuto) 00:35, 14 Jan. 2014 (UTC)
Actualy, does the VisualEditor enable to add place in the article, where will be the references? I was working this morning with the article about German Railway and I found, that there were no references (and even some typing errors), so I added some text and also two references. However, I had to switch then to the code-view to add ending tag <references/>. Is that okay or is it possible to add it also by the VisualEditor?--Miropiro (diskuto) 08:24, 14 Jan. 2014 (UTC)
Yes, you can do this. Put your cursor where you want the <references/> to end up. Then go to the "Insert" menu and choose "References list". You will have to make the ==References== section heading separately (type the name and change "Paragraph" to "Heading".
By the way, the Insert menu has not be translated because that set of messages got "lost" a little while ago. They are fixing that as soon as possible. Once I've confirmed that it's fixed, then I'll post the need for translation. RIght now, though, it's all in English. Whatamidoing (WMF) (diskuto) 17:53, 14 Jan. 2014 (UTC)
Thanks a lot concerning the references. I'll try it :-) Anyway, the problem it's not a problem for me now, I am happy to use the VisualEditor simply :-) --Miropiro (diskuto) 13:06, 15 Jan. 2014 (UTC)
What I find missing, is that the formular for writing of my changes cannot remember my past descriptions of changes. You know, sometimes I do the totally same changes. Then I find useful, that this formular knows my descriptions, so I just need to start with "a f" and my Firefox already knows that I want to write "aldonita flago" (added flag).--Miropiro (diskuto) 13:19, 15 Jan. 2014 (UTC)
I agree. This annoys me. They are thinking about two approaches. One is to remember your own, and another is to give a list of common ones to everyone (bugzilla:48274). I would rather have my own, but anything would help! Whatamidoing (WMF) (diskuto) 02:01, 22 Jan. 2014 (UTC)
Howdy again. Another problem: it is nice to edit more comfortably links between articles and also to external pages, however I feel a bit discomfort about the displayed text. I think that it would be good to have this formular for creating links more comfortable so that I clearly know, what I edit - if the linked page or the displayed text. --Miropiro (diskuto) 22:00, 17 Jan. 2014 (UTC)
I will pass this request along. This is something that they are thinking about. Whatamidoing (WMF) (diskuto) 02:01, 22 Jan. 2014 (UTC)

Internacia Junulara Kongreso redakti

Internacia Junulara Kongreso

Saluton. Dankon ke Vi skribis tion. Kie mi povas kontroli? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:18, 28 Nov. 2014 (UTC)

Mi aldonis la fonton.--Miropiro (diskuto) 10:06, 29 Nov. 2014 (UTC)

Estraro de la ĉeĥa Esperanto-asocio redakti

Saluton, mi vidis ke vi ĝisdatigis la estraron de la ĉeĥa Esperanto-Asocio. Plej valoras aldoni fonton por informoj en artikolo: kiun fonton vi uzis? Eĉ la oficiala paĝaro de la asocio prezentas alian estraron. Amike salutas Aleks ANDRÉ (diskuto) 03:47, 17 okt. 2016 (UTC)Reply

Okazis balotoj kaj iom necesis atendi, kiam mi povis ankaŭ ĝisdatigi oficialan paĝaron de la asocio. --Miropiro (diskuto) 20:43, 31 okt. 2016 (UTC)Reply

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey redakti

  1. This survey is primarily meant to get feedback on the Wikimedia Foundation's current work, not long-term strategy.
  2. Legal stuff: No purchase necessary. Must be the age of majority to participate. Sponsored by the Wikimedia Foundation located at 149 New Montgomery, San Francisco, CA, USA, 94105. Ends January 31, 2017. Void where prohibited. Click here for contest rules.

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey redakti

(Sorry to write in English)

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey redakti

WMF Surveys, 18:40, 29 mar. 2018 (UTC)Reply

Reminder: Share your feedback in this Wikimedia survey redakti

WMF Surveys, 01:38, 13 apr. 2018 (UTC)Reply

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey redakti

WMF Surveys, 00:48, 20 apr. 2018 (UTC)Reply

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj redakti

Kara, Miropiro, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj  

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)Reply