Stipe Pletikosa
Stipe Pletikosa estas kroata futbalisto en la pozicio de golisto. Li naskiĝis la 8-an de januaro 1979 en Split, Dalmatio, do nun estas 45-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo FC Rostov de la rusia urbo Rostov-na-Donu - antaŭe li interalie estis profesia futbalisto de la kluboj Hajduk Split kaj Ŝaĥtar Doneck, Spartak Moskvo kaj Tottenham Hotspur. Krome Stipe Pletikosa ekde la jaro 1999 estas membro de la kroata nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008, kaj same estas membro en la teamo partoprenanta en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012.
Stipe Pletikosa | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de januaro 1979 (45-jaraĝa) en Split |
Lingvoj | kroata |
Ŝtataneco | Kroatio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Stipe Pletikosa – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)