Tottenham Hotspur
Tottenham Hotspur (oficiala nomo Tottenham Hotspur Football Club) - ofte ankaŭ mallongigata The Spurs - estas tradicia, en la jaro 1882 fondita futbalklubo el la kvartalo Tottenham de la urbodistrikto Haringey en la nordo de la britia ĉefurbo Londono.
Tottenham Hotspur | |||
---|---|---|---|
futbala klubo | |||
Kluba nomo | Tottenham Hotspur Football Club | ||
Fondita | la 5-an de septembro 1882 je la nomo Hotspur Football Club | ||
Stadiono | stadiono White Hart Lane en Londono, Borough of Haringey, kvartalo Tottenham | ||
Kapacito | 36 230 | ||
Prezidanto | Daniel Levy | ||
Trejnisto | laŭ stato de julio 2012 nove serĉata | ||
Ligo | unua anglia ligo de futbalo (Premier League) | ||
2022/23 | 4-a pozicio | ||
Oficiala retejo | www.tottenhamhotspur.com | ||
| |||
En la sezono 1960/61 la profesia vira teamo de la klubo estis la entute unua anglia futbalklubo de la 20-a jarcento, kiu sukcesis samsezone gajni kaj la nacian ĉampionadon, do la unuan pozicion en la unua nacia ligo Football League First Division (intertempe nomata Premier League) kaj la nacian pokalon. En 1963 la teamo krome kiel unua brita teamo venkis en eŭropa ĉampionado de kluba futbalo, la UEFA-pokalo de pokalvenkintoj.
La devizo de la klubo estas audere est facere (latine: aŭdaci estas fari).