Toni Kroos
germana futbalisto
Toni KROOS (naskiĝis la 4-an de januaro 1990 en Greifswald, tiam ankoraŭ parto de GDR, do nun 35-aĝa) estas germana futbalisto.
Toni Kroos | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de januaro 1990 (35-jaraĝa) en Greifswald |
Lingvoj | germana • angla • hispana |
Ŝtataneco | Germanio ![]() |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patrino | Birgit Kämmer ![]() |
Frat(in)o | Felix Kroos ![]() |
Edz(in)o | – |
Infanoj | 3 |
Okupo | |
Okupo | futbalisto podkastisto ![]() |
TTT | |
Retejo | https://www.toni-kroos.com/ |

Toni Kroos en 2011
Li iĝis membro de la germana nacia teamo de futbalo post la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. Interalie li en tiu teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la germana teamo atingis la trian pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "18". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj la Futbala Mondpokalo 2014, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon, li partoprenis per tiu ĉemiza numero, kaj same en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016. En la Futbala Mondpokalo 2018 li rekoneblis per la ĉemiza numero "8", same en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021.
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Toni Kroos – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)