Benedikt Höwedes
Benedikt Höwedes estas germana futbalisto en la pozicio de defendisto. Li naskiĝis la 29-an de februaro 1988 en Haltern, Nordrejn-Vestfalio, do nun estas 36-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Schalke 04 de Gelsenkirchen - antaŭe li en 2001-2007 estis membro de junulaj teamoj de la klubo.
Benedikt Höwedes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de februaro 1988 (36-jaraĝa) en Haltern am See |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Krome Benedikt Höwedes ekde la jaro 2011 estas membro de la germana nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2014, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon, kaj ankaŭ aktivis en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016. Matĉe li en la nacia teamo de 2014 rekoneblis per la numoer "4". Antaŭe li laŭ sia tiutempa aĝo jam membris en la naciaj teamoj de sub-18-, sub-19-, sub-20- kaj sub-21-jaruloj.
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Benedikt Höwedes – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)