FC Schalke 04

germana sporta kaj aparte futbala klubo
(Alidirektita el Schalke 04)

FC Gelsenkirchen-Schalke 04 e.V. (mallonge FC Schalke 04S04) estas germana sporta kaj aparte futbala klubo, kun sidejo en la urboparto Schalke [prononco ŜALke] de Gelsenkirchen.

FC Schalke 04
futbala klubo
Kluba nomo  FC Gelsenkirchen-Schalke 04 e.V.
Fondita  4-a de majo 1904
Stadiono  Veltins-Arena, Gelsenkirchen
Kapacito  61 673
por internaciaj matĉoj:
54 142
Prezidanto  Christian Heidel, Peter Peters, Alexander Jobst
Trejnisto  Thomas Reis (ekde oktobro 2022)
Ligo  dua germana ligo de futbalo (zweite Bundesliga)
2021/2022  1-a pozicio
Hejme
Ekstere
vdr
la asocia administrejo proksime de la stadiono Veltins-Arena
la futbalkluba stadiono

La unua profesia vira teamo de futbalo estas inter la plej sukcesaj en Germanio: sepfoje ĝi gajnis la germanian ĉampionecon, kvarfoje la germanan pokalon de futbalo, kaj en 1997 la UEFA-pokalon. La teamo konkuras en la unua germana ligo de futbalo (Erste Bundesliga) kaj laŭ la "eterna tabelo" de tiu ligo fine de la sezono 2008-2009 havis la 9-an pozicion.

La 10-an de majo 2010 la klubo havis 84 082 membrojn kaj estas la dua plej granda sporta asocio de Germanio. Krom branĉon pri futbalo, ĝi havas sukcesajn branĉojn pri korbopilko, tabloteniso, manpilko kaj atletiko. Ekde aŭgusto 2001 la klubaj profesiaj teamoj de futbalo havas siajn hejmajn matĉojn en la stadiono Veltins-Arena, unu el la plej modernaj stadionoj tutmonde.

Eksteraj ligiloj redakti