Holger Badstuber

german futbalisto

Holger BADSTUBER (naskiĝis la  13-an de marto 1989(nun 1989-03-13) en Memmingen, do nun 35-aĝa) estas germana futbalisto. Li iĝis membro de la germana nacia teamo de futbalo post la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. Interalie li en tiu teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la germana teamo atingis la trian pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "14". Ekde 2006 li estas membro de la futbala klubo FC Bayern München, unue en ties junula teamo, ekde 2007 en la dua vira teamo kaj ekde 2009 en la unua teamo.

Holger Badstuber
Persona informo
Naskonomo Holger Felix Badstuber
Naskiĝo 13-an de marto 1989 (1989-03-13) (35-jaraĝa)
en Memmingen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo https://www.badstuber28.de/
vdr