Mario Mandžukić (prononco [mârio mǎndʒukitɕ]) estas kroata futbalisto. Li naskiĝis la  21-an de majo 1986(nun 1986-05-21) en Slavonski Brod, do nun estas 37-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la germania klubo VfL Wolfsburg - antaŭe li interalie estis profesia futbalisto de la kluboj NK Marsonia en Slavonski Brod, NK Zagreb kaj NK Dinamo Zagreb en la kroatia ĉefurbo. Krome Mario Mandžukić inter la jaroj 2005 kaj 2007 membris en la nacia teamo de sub-21-jaruloj, kaj ekde la jaro 2007 estas membro de la vira kroata nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012: Laŭ la stato de la 17-a de junio 2012, li estas unu el tri ĉampionadaj futbalistoj kun gvida rezulto de tri goloj.

Mario Mandžukić
Persona informo
Naskiĝo 21-an de majo 1986 (1986-05-21) (37-jaraĝa)
en Slavonski Brod, Socialisma Respubliko Kroatio,  Socialisma federacia respubliko Jugoslavio
Lingvoj kroata
Ŝtataneco Kroatio
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo http://www.mariomandzukic.com
vdr
Mario Mandžukić