David Villa
David VILLA (prononco [daˈβið ˈβiʎa], naskiĝis la 3-an de decembro 1981 , do nun 41-aĝa) estas hispana futbalisto. Li kiel membro de la hispana nacia teamo de futbalo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, kiujn la hispana teamo venkis, kaj en la sama pozicio ankaŭ partoprenis en la matĉoj de la Futbala Mondpokalo 2014. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "7". Ekster naciaj matĉoj, li ekde la jaro 2010 estas futbalisto de la klubo FC Barcelona.
David Villa | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | El Guaje |
Naskiĝo | 3-an de decembro 1981 (41-jaraĝa) en Tiuya / Tuilla |
Lingvoj | hispana • astura |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
TTT | |
Retejo | http://www.davidvilla7.es/ |
Dum la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko li estis unu el la ĉefaj teamanoj kaj jam antaŭ la finalo estis la plej golfaristo de la ĉampionado.