Marat Izmajlov

(Alidirektita el Marat Izmailov)

Marat Izmajlov aŭ plennome Marat Naileviĉ Izmajlov (ruse Марат Наилевич Измайлов, tatare Марат Наил улы Измайлов) estas rusia futbalisto de etne volga tatara deveno. Li naskiĝis la  21-an de septembro 1982(nun 1982-09-21) en Moskvo, do nun estas 41-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Sporting Clube de Portugal — antaŭe li ĝis la jaro 2008 estis profesia futbalisto de la klubo Lokomotivo Moskvo. Krome Marat Izmailov ekde la jaro 2011 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, post antaŭaj partoprenoj ankaŭ en la Futbala Mondpokalo 2002 kaj la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2004.

Marat Izmajlov
Persona informo
Naskiĝo 21-an de septembro 1982 (1982-09-21) (41-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusio
Alma mater Moscow State Academy of Physical Culture
Okupo
Okupo futbalisto
vdr