Sami Khedira
germana futbalisto
Sami KHEDIRA (arabe سامي خضيرة, naskiĝis la 4-an de aprilo 1987 en Stuttgart, do nun 35-aĝa) estas arabdevena germana futbalisto. Li iĝis membro de la germana nacia teamo de futbalo post la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. Inter alie li en tiu teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la germana teamo atingis la trian pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "6". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj la Futbala Mondpokalo 2014, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon, li partoprenis per tiu ĉemiza numero, same en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 kaj en la Futbala Mondpokalo 2018.
Sami Khedira | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de aprilo 1987 (35-jara) en Stutgarto |
Lingvoj | germana • angla |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Q42306621 |
Familio | |
Frat(in)o | Rani Khedira |
Amkunulo | Lena Gercke |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
TTT | |
Retejo | http://www.sami-khedira.com/ |
