Xabi Alonso

eŭska hispania futbalisto

Xabi ALONSO aŭ plennome Xabier Alonso Olano (prononco [ˈʃabi aˈlons̺o], naskiĝis la  25-an de novembro 1981(nun 1981-11-25), do nun 42-aĝa) estas eŭska hispania futbalisto. Li kiel membro de la hispana nacia teamo de futbalo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, kiujn la hispana teamo venkis, kaj en la sama pozicio ankaŭ partoprenis en la matĉoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj de la Futbala Mondpokalo 2014. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "14". Ekster naciaj matĉoj, li ekde la jaro 2009 estas futbalisto de la klubo Real Madrid.

Xabi Alonso
Persona informo
Naskonomo Xabier Alonso Olano
Naskiĝo 25-an de novembro 1981 (1981-11-25) (42-jaraĝa)
en Tolosa
Lingvoj hispanaeŭska
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Patro Miguel Ángel Alonso
Frat(in)o Mikel Alonso
Okupo
Okupo futbalisto • futbala trejnisto
vdr
la futbalisto en 2009