Fernando TORRES (prononco [ferˈnando ˈtores], naskiĝis la  20-an de marto 1984(nun 1984-03-20), do nun 40-aĝa) estas hispana futbalisto. Li kiel membro de la hispana nacia teamo de futbalo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, kiujn la hispana teamo venkis, kaj en la sama pozicio ankaŭ partoprenis en la matĉoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj de la Futbala Mondpokalo 2014. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "9". Ekster naciaj matĉoj, li ekde la jaro 2007 estas futbalisto de la angla klubo Liverpool FC - ĝis tiam li dum kelkaj jaroj estis teamano de la klubo Atlético de Madrid en Hispanio.

Fernando Torres
Persona informo
Naskonomo Fernando José Torres Sanz
Aliaj nomoj El niño
Naskiĝo 20-an de marto 1984 (1984-03-20) (40-jaraĝa)
en Fuenlabrada
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo futbalisto • futbala trejnisto
TTT
Retejo https://www.fernando9torres.com/
vdr

Lia specialaĵo estas forkuri inter defendantoj kaj atingo la golareon por ŝoti golon. Tamen dum la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko li ne estis tre sukcesa je tiu tasko.

Li estas tre konata en Hispanio kaj sekvata de sekvantoj ĉefe inter junulinoj.

Eksteraj ligiloj redakti