Philipp Lahm
german futbalisto
Philipp Lahm (naskiĝis la 11-an de novembro 1983 en Munkeno) estas germana futbalisto. La sportisto inter alie estis membro de la germana nacia teamo de futbalo dum la matĉoj de la Futbala Mondpokalo 2006, la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 kaj la Futbala Mondpokalo 2010. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "16". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj la Futbala Mondpokalo 2014, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon, li partoprenis per tiu ĉemiza numero.
Philipp Lahm | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de novembro 1983 (39-jara) en Munkeno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto • aŭtobiografo |
TTT | |
Retejo | http://www.philipplahm.de/ |
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Philipp Lahm – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)