Cesc Fàbregas

Cesc FÀBREGAS aŭ plennome Francesc Fàbregas i Soler (prononco [ˈsɛsk ˈfaβɾəɣəs], naskiĝis la  4-an de majo 1987(nun 1987-05-04), do nun 35-aĝa) estas kataluna futbalisto. Li kiel membro de la hispana nacia teamo de futbalo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, kiujn la hispana teamo venkis, kaj en la sama pozicio ankaŭ partoprenis en la matĉoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, de la Futbala Mondpokalo 2014 kaj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "10". Ekster naciaj matĉoj, li - post junulaj jaroj en la kataluna klubo Barcelona FC de 1997 (12-jara) - ekde la jaro 2003 (do 16-jara) estis junula kaj samjare ankaŭ vira profesia futbalisto de la angla klubo Arsenal F.C. en norda Londono. En 2011 li revenis al FC Barcelona.

Cesc Fàbregas
Cesc Fàbregas Euro 2012 vs France 02.jpg
Persona informo
Aliaj nomoj Cesc
Naskiĝo 4-an de majo 1987 (1987-05-04) (35-jara)
en Arenys de Mar
Lingvoj hispanakataluna
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo http://www.cescfabregas.com
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr