Mats Hummels

germana futbalisto

Mats Hummels estas germana futbalisto en la pozicio de defendisto. Li naskiĝis la  16-an de decembro 1988(nun 1988-12-16) en Bergisch Gladbach proksime de Kolonjo, do nun estas 35-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Borussia Dortmund - antaŭe li en 2006-2009 estis profesia futbalisto de la klubo Bayern München de Munkeno, unue en ties dua kaj ekde la jaro 2007 en ties unua vira teamo.

Mats Hummels
Persona informo
Naskonomo Mats Julian Hummels
Naskiĝo 16-an de decembro 1988 (1988-12-16) (35-jaraĝa)
en Bergisch Gladbach
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Hermann Hummels
Frat(in)o Jonas Hummels
Edz(in)o Cathy Hummels
Infano 1
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo http://www.mats-hummels.net/
vdr
Mats Hummels

Krome Mats Hummels ekde la jaro 2010 estas membro de la germana nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2014, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon, ankaŭ aktivis en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 kaj en la Futbala Mondpokalo 2018. Matĉe li en la nacia teamo inter 2012 kaj 2021 rekoneblis per la numero "5". Antaŭe li laŭ sia tiutempa aĝo jam membris en la naciaj teamoj de sub-20- kaj sub-21-jaruloj.



Eksteraj ligiloj redakti