Ognjen Vukojević
Ognjen Vukojević estas kroata futbalisto en la pozicio de defenda mezkampisto. Li naskiĝis la 20-an de decembro 1983 en Bjelovar, do nun estas 40-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Dinamo Kievo - antaŭe li en 2001-2003 estis profesia futbalisto de la klubo NK Bjelovar , kie li ankaŭ membris en junulaj teamoj, en 2003-2005 en la klubo Slavan Belupo, en 2005 kelkajn monatojn en la klubo Lierse S.K. de Belgio kaj en 2006-2008 de la klbuo Dinamo Zagrebo, antaŭ ol li ekprofesiis en Ukrainio.
Ognjen Vukojević | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de decembro 1983 (40-jaraĝa) en Bjelovar |
Lingvoj | kroata |
Ŝtataneco | Kroatio ![]() |
Okupo | |
Okupo | futbalisto ![]() |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9e/%D0%92%D1%83%D0%BA%D0%BE%D0%B5%D0%B2%D0%B8%D1%871.jpg/220px-%D0%92%D1%83%D0%BA%D0%BE%D0%B5%D0%B2%D0%B8%D1%871.jpg)
Krome Ognjen Vukojević ekde la jaro 2007 estas membro de la kroata nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, post kiam li jam partoprenis ankaŭ la matĉojn pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. Antaŭe li laŭ sia tiutempa aĝo jam inter la jaroj 2003 kaj 2005 membris en la nacia teamo de sub-21-jaruloj.
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Ognjen Vukojević – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)