Ron Vlaar (prononco [ˈrɔn ˈvlaːr], naskiĝis la  16-an de februaro 1985(nun 1985-02-16) en Koggenland-Hensbroek, Norda Holando, do nun 39-aĝa) estas nederlanda futbalisto. Li ekde la jaro 2005 estas membro de la nederlanda nacia teamo de futbalo, partoprenis la matĉojn pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, kaj en la teamo ankaŭ partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la nederlanda teamo sukcesis atingi la trian pozicion. Matĉe li en 2012 rekoneblis per la ĉemiza numero "8", en 2014 per la ĉemiza numero "2". Ekster naciaj matĉoj, li de 2006 ĝis 2012 estis futbalisto de la nederlanda klubo Feyenoord en Roterdamo, ekde tiam de la angla klubo Aston Villa en Birmingham.

Ron Vlaar
Persona informo
Naskonomo Ron Peter Vlaar
Naskiĝo 16-an de februaro 1985 (1985-02-16) (39-jaraĝa)
en Hensbroek
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo futbalisto
vdr
la futbalisto en 2006