Maarten Stekelenburg
Maarten STEKELENBURG (prononco [ˈmaːrtən ˈsteɪkələnˌbʏrx], naskiĝis la 22-an de septembro 1982 , do nun 41-aĝa) estas nederlanda futbalisto. Li kiel golulo de la nederlanda nacia teamo de futbalo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la nederlanda teamo atingis la duan pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "1". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 (ĉemiza numero "2") li partoprenis, sed en tiu turniro kontraste la nederlanda teamo estis tute nesukcesa.
Maarten Stekelenburg | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | De Stekel (l'espina) |
Naskiĝo | 22-an de septembro 1982 (41-jaraĝa) en Harlemo |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |