Hugo Lloris

franca futbala golisto

Hugo Lloris - prononco laŭ sistemo IFA [yɡo joʁis], naskiĝis la  26-an de decembro 1986(nun 1986-12-26) en Nico, do nun 37-jara - estas franca profesia futbalisto en la pozicio de golisto. La patro devene estas kataluno. Ekde la jaro 2008 li estas membro de la vira franca nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe li jam membris en la naciaj teamoj de sub-18- kaj sub-19-jaruloj. Li partoprenis kadre de la nacia teamo en la matĉoj de la futbalaj mondpokaloj de 2010 kaj 2014, de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio kaj de la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Ekde 2012 li estas la teama kapitano.

Hugo Lloris
Persona informo
Naskonomo Hugo Hadrien Dominique Lloris
Naskiĝo 26-an de decembro 1986 (1986-12-26) (37-jaraĝa)
en Nico
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Frat(in)o Gautier Lloris
Okupo
Okupo futbalisto
vdr
Hugo Lloris en 2018