Vladimir Granat
rusia futbalisto
Vladimir Granat aŭ plennome Vladimir Vasiljeviĉ Granat - cirile Владимир Васильевич Гранат, angle latinliterigata Vladimir Vasilyevich Granat - estas rusia futbalisto. Li naskiĝis la 22-an de majo 1987 en Ulan-Ude, do nun estas 36-jara.
Vladimir Granat | |
---|---|
en 2016 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de majo 1987 (36-jaraĝa) en Ulan-Ude |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Ekde la jaro 2017 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Rubin Kazan. Krome Vladimir Granat ekde la jaro 2013 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblas per la numero "13".
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Vladimir Granat – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)