Ing. C. Olivetti & C., S.p.A. – "prima fabbrica nazionale di macchine per scrivere" (unua nacia fabriko de skribmaŝinoj) – estis fondita de Camillo Olivetti la 29-an de oktobro 1908 en Ivrea (Italio). Ĝi havis 20 dungitojn kaj produktejon de 500 m². La semajna produktokvanto estis proks. 20 maŝinoj. La unua tajpilo de la kompanio, la M1, estis prezentita dum la Universala Foiro en Torino en 1911.

Olivetti
Olivetti
negoco • entrepreno vd
Dum 1908 - nekonata/nuntempe
Jura formo S.p.A.
Fondintoj Camillo Olivetti vd
Sidejo Ivrea (Italio)
Lando Italio
Estr(ar)o Francesco Forlenza, Patrizia Greco
Dungitoj 479 (2017)
Spezosumo 227 milionoj da eŭroj (2017)
Agokampo Informadiko
aparatarotajpiloinforma teknologio
Posedata de TIM Group vd
Posedataj kompanioj Olivetti Exhibition centre in Venice, Italy • Olivetti Synthesis vd
TTT www.olivetti.it
vdr
Unua fabriko el 1908 de la firmao
Ĉefkonstruaĵo de la firmao
Manĝejo de la firmao
La interno de la Divisumma 24 (elektro-mekanika kalkulilo)

En la komenco la konzerno fabrikis nur kontormaŝinojn; hodiaŭ ĝi estas pliampleksigita per pluraj kompanioj kaj fabrikas multajn produktojn. Konataj produktoj estis i.a. la Divisumma (elektromekanika kalkulilo), la Audit (librotena maŝino) kaj ankaŭ la mekanikaj tajpiloj kiel Lexicon 80 kaj Linea 98. Post la jaro 1970 oni transiris al elektronikaj aparatoj kiel P101, Auditronic A770, A7 kaj TC800. La unua persona komputilo, la M20, estis farita en 1982. La plej gravaj sekcioj nun estas telekomunikado kaj komputiko.

Fasonmejloŝtonoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti