Hasekura Rokuemon Tsunenaga [cunenaga] (支倉六右衛門常長; la 2-a jaro de Genki (1571) – 1-a de julio la 8-a jaro de Genna(7-a de aŭgusto 1622) estis japana samurajo. Li gvidis ambasadon al Meksiko kaj poste al Eŭropo inter 1613 kaj 1620, post kio li revenis al sia lando. Tiel li iĝis la unua oficiala ambasadoro de Japanio en Ameriko kaj la unua registrita okazo de japan-francaj rilatoj.

Hasekura Tsunenaga, en Romo.

Li naskiĝis kiel Yoichi Rokuemon Nagatsune (与市・六右衛門長経) en Sendai-provinco (nun Mijagi-prefektujo).

En 1609, Hispana Galeono San Francisco renkontis malbonan veteron sur vojo de Manilo al Akapulko grundis marbordo proksima al Onĵuku(Ĉiba-prefektujo). La ŝipanoj estis savataj kaj bonvenigitaj kaj Rodrigo de Vivero y Velasco, eksa gubernatoro de Filipinoj renkontiĝis kun Tokugawa Ieyasu. Pro tio, rilato inter Japanio kaj Hispanio komenciĝis. Sub ordono de Daimio de Sendai-provinco, Date Masamune, Hasekura decidis iri al Romo kiel vica ĉefsendito por trakti komercon.

Je 15-a de septembro 1613, ili eknavigis per San Juan Bautista, atingis Akapulko, kaj tervoje atingis Veracruz, trairis Atlantikon kaj atingis Romon. Je 30-a de januaro 1615, li renkontiĝis kun Filipo la 3-a, je 3-a de novembro Paŭlo la 5-a, tamen trakto pri komerco malsukcesis. Ili revenis al Japanio en 1620.

Referencoj redakti

  • Boxer, C.R. The Christian Century in Japan, 1549–1650. Berkeley, Calif.: University of California Press, 1951. ISBN 1-85754-035-2 (1993 reprint edition).
  • Marcouin, Francis and Keiko Omoto. Quand le Japon s'ouvrit au monde, coll. “Découvertes Gallimard”, Paris: Gallimard, 1990. ISBN 2-07-053118-X.