Gravensteen (Gent)

La Gravensteen - kastelo de la grafoj - estas monumenta burgo en la urbocentro de Gento.

Gravensteen
Kastelo
akvokastelo [+]

Koordinatoj51° 3′ 26″ N, 3° 43′ 14″ O (mapo)51.0572223.720556Koordinatoj: 51° 3′ 26″ N, 3° 43′ 14″ O (mapo)

Estiĝo1180
Poŝtkodo9000 [+]

Gravensteen (Belgio)
Gravensteen (Belgio)
DEC
Gravensteen
Gravensteen

Map
Gravensteen

Vikimedia Komunejo:  Gravensteen (Ghent) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La antaŭa flanko
Aspekto de la akvo

Historio redakti

La Gravensteen iĝis grafa milita fortreso fine de la naŭa jarcento, fortikaĵo kun ligna palisado. La ŝtona konstruaĵo kaj la muroj estis konstruitaj sub Filipo de Elzaco, grafo de Flandrio, en 1180 kiel milita fortreso. Tiun funkcion ĝi havis ĝis la 14-a jarcento. De tiam la kastelo havis plej diversajn celojn kiel: monerateliero, supera tribunalo, malliberejo kaj eĉ kotonŝpinejo. La kasteloburgo enhavas kripton, karceron kaj muzeon por tribunala ilaro (kun unika kolekto de torturiloj).

Renovigoj redakti

Fine de la 19-a jarcento la belga ŝtato kaj la urbo Gent aĉetis la Gravensteen de privatulo. En 1894 oni komencis ĝin renovigi. Ĉefa artikekto estis Joseph De Waele. Kiam en 1913 en Gento okazis Internacia ekspozicio, la Gravensteen estis unu el la ĉefaj altiraĵoj.

Tra la jaroj la burgo iom post iom ruiniĝis denove. Post evalua raporto en la jaroj 1979-1980 la urbo komencis duan longdaŭran renovigokampanjon. Tiun ĉi kampanjon oni daŭrigas ĝis hodiaŭ.

Per modernaj aldonoj, kiel nova akcepta konstruaĵo en majo 2006, grandaj partoj de la Gravensteen estas daŭre publike alirebaj. Tiel ĉi la monumento povas optimale plenumi sian soci-kulturan kaj turisman rolon en la regiono.

Mezepokaj kampadejoj en la Gravensteen redakti

La 'Dienst Monumentenzorg' - servo por monumentoj - organizas kunlabore kun la aspc 'Gentsche Gesellen - Levende Middeleeuwse Geschiedenis', regule kavalirokampadejojn semajnfinajn en la Gravensteen.

La kavaliroj revivigas tiam la kastelon pere de vestaĵoj, heraldiko, batalarto, muziko, dancado kaj manĝado de la mezepoko.

Praktikaj informoj (somero 2005) redakti

Adreso Gravensteen Sint-Veerleplein 9000 Gent tel. +32 (0)9 225 93 06 http://www.gent.be/gravensteen/

Deĵorhoraro

  • Somera periodo (1/4 ĝis 30/9): ĉiutage de la 9h ĝis la 18h
  • Vintra periode (1/10 ĝis 31/3): ĉiutage de la 9h ĝis la 17h
  • Fermita je la 24-a, 25-a kaj 31-a de decembro kaj je la 1-a de januaro.

Biletoj estas haveblaj ĝis 45 minutoj antaŭ la fermohoro. Nur la korto de la Gravensteen estas alirebla por uzantoj de rulseĝoj.

Prezoj

  • individuo : 6,00 EUR
  • grupoj (ekde 15 personoj) : 3,00 EUR
  • junuloj ĝis 25 jaraĝaj : 1,20 EUR
  • Gent museumpas : 12,50 EUR
  • maljunuloj ekde 55 jaraĝaj : 1,20 EUR
  • lernejoj : 1,20 EUR
  • Museumpas por lernejanoj de la gentaj duagradaj lernejoj(museumpasse-partout ) : 5,00 EUR
  • infanoj ĝis 12 jaraĝaj: senpage
  • loĝantoj de Gento : senpage

Dum specialaj eventoj validas aliaj prezoj.

Eksteraj ligiloj redakti