La Gentaj Festoj (nederlande: Gentse feesten) estas ĉiujare revenantaj festoj, kiuj okazas en la centro de la urbo Gento.

Polé Polé en la jaro 2004

En julio la centro de la urbo iĝas granda etosa festejo kie okazas koncertoj, strata teatro ktp. La Gentaj Festoj estas unu el la plej grandaj surstrataj festoj de Eŭropo: Laŭ la stato de 2015 ili ĉiujare altiras 1,5 milionojn da gastoj[1]

Historio redakti

La modernajn Gentajn Festojn iniciatis Walter De Buck kun la trinkejestroj de la trinkejo Het Trefpunt en la sesdekaj jaroj kiel anarkiaĵo. Tra la jaroj ĝi pligrandiĝis ĝis giganta evento. Multaj originalaj iniciatintoj nun sin distancas de la evento. Ĉiujare la festoj estas malfermitaj per procesio, antaŭirata de la Belleman - viro kun sonorilo. Ekde kelkaj jaroj tiu ĉi irantaro estas sekvata de ne-rajtigita, rebela procesio, protestanta la surmerkatigon de la festoj. La festoj dum la unuaj jaroj okazis nur ĉirkaŭ la preĝejo de Sankta Jakobo; nuntempe oni festas en la tuta centro de la urbo.

Minacoj redakti

Laŭ la Genta skabeno de kulturo, Daniel Termont, la senĉesa kresko de la festoj ĝin minacas. En 2005 oni programis Clouseau je placo kie estas nur loko por 5000 homoj. La organizantoj ĉiujare programas pli konatajn artistojn kiuj allogas pli kaj pli da homoj. Se oni devas pretigi sekurigajn mezurojn, tiel ke la popolo ne plu povas libere sin movi ene de la urbo, tio parton de la spirito de la Gentaj Festoj detruas. Jen kazo de la tragedio de la komunaĵoj.

Ekde la komenco la koncertoj en la urbocentro estis senpagaj. Ofte aŭdiĝas voĉoj de homoj, kiuj ŝatus tion pagigi. Tamen, en 2005 la urbestraro decidis ne ŝanĝi la senpagan idealon.

Festivaloj ene de la festivalo redakti

Diversaj organizaĵoj zorgas pri tio ke la vizitantoj de la Gentaj Festoj povas ankaŭ amuziĝi je festivaloj kiuj specialiĝas je diversaj artaj formoj. Kelkaj el la plej gravaj de tiuj festivaloj estas:

  • 123 Comedy Festival (ekde 2004): festivalo de komedio kun enlandaj kaj internaciaj komediuloj en la salono Mineral. Nombro de vizitintoj en 2004: ĉ. 2000.
  • Blue Note Festival (ekde 2002): muzikfestivalo por ŝatantoj de ĵazo. Ĝi okazis unuafoje en la Gravensteen kaj poste transloĝiĝis al Bijloke.
  • Internacia Pupteatra festivalo: festivalo por pupteatroludantoj tra la tuta urbocentro.
  • Internacia Stratteatra festivalo: stratteatra festivalo en diversaj lokoj en la Genta urbocentro.
  • Polé Polé Festivalo (ekde 2003): muzika festivalo kun monda muziko ĉirkaŭ Korenlei kaj Graslei.
  • Ten Days Off (ekde 1995): muzika festivalo kun elektra dancmuziko en la salono Vooruit. Origine ĝi nomiĝis Ten Days of Techno, sed la organizantoj tion opiniis tro limiga nomo. En 2004 ĝin ĉeestis ĉ. 20 000 personoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti